Telenovelo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 46: Linio 46:
* ''RCN'' kaj ''Caracol'' (Kolombio)
* ''RCN'' kaj ''Caracol'' (Kolombio)
* ''Telefé'' kaj ''Artear'' (Argentino)
* ''Telefé'' kaj ''Artear'' (Argentino)
* ''RTP'' kaj ''SIC'' (Portugalio)
* En Usono plej multajn telenovelojn montras la hispan-lingvaj televid-ĉenoj ''Univisión'' kaj ''Telemundo''.
* En Usono plej multajn telenovelojn montras la hispan-lingvaj televid-ĉenoj ''Univisión'' kaj ''Telemundo''.



Kiel registrite je 18:52, 25 sep. 2009

Telenovelo (hispane telenovela [ˌtelenoˈβela], televida romano) – portugale Novela aŭ foje ankaŭ Teleseria) estas specifa formo de televida serio origininta en Latinameriko. De post la 1980-aj jaroj oni ankaŭ ŝatas ĝin en aliaj mond-regionoj – precipe en orienta Eŭropo, sur la Balkano, en Nordafriko, Ĉinio kaj Usono.

Historio

Telenoveloj ekestis en la antaŭrevolucia Kubo. Laboristinoj en cigar-manufakturoj aŭskultis - antaŭ la ĝenerala disvastiĝo de la radio - dum la laboro laŭtlegitajn unuopajn ĉapitretojn de romanoj. Tiel la rakonto estis daŭrigita de labor-tago al labor-tago. En 1930 la unuan fojon oni elsendis en Kubo radionovelon kaj reverkis romanojn kiel radiodramoj.

Ĉapitre daŭrigitaj romanoj jam estis ŝatataj en la 19-a jarcento en Eŭropo. Verkoj de Alexandre Dumas (La Tri Musketeroj) kaj Charles Dickens (Oliver Twist) komence aperis en gazetoj kaj revuoj. Por ĉiu nova eldono ekestis daŭrigaĵo. Se la rakontoj plaĉis al la legantoj, la aŭtoro povis verki pli longtempe kaj gajni pli.

En la 1950-aj jaroj oni malkovris la daŭrigitan romanon por la televido. La unua telenovelo datas el 1950. Sua vida me pertence estis brazil-kub-meksikia kunproduktaĵo elsendita dufoje semajne. Sekvis Senderos de amor (Kubo, 1951) kaj Ángeles de la calle (Meksikio, 1951) kaj estis montritaj unufoje semajne. Senda prohibida, el la jaroj 1957/58, estis la unua telenovelo elsendita tage. La unua telenovela montrita al pli larĝa internacia publiko estis Simplemente María (Peruo, 1969).

La plej sukcesaj telenoveloj nuntempe estas produktitaj en Meksiko kaj Brazilo. Ili estis kaj estas eksportitaj unue al Hispanio, Portugalio kaj Italio, poste al la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, al la respublikoj de la iama Jugoslavio, Nordafriko kaj al Ĉinio. Laŭ oficialaj studoj kaj statistikoj ibero-amerikaj telenoveloj el la produktejoj Televisa (Meksikio) kaj Rede Globo (Brazilo) estas mondskale pli forte disvastiĝitaj kiel ĉiuj usonaj, aŭstraliaj kaj britaj sapo-operoj kune.

La ĝis nun plej sukcesa telenovelo, eksportita en 95 landoj, estis La sklavino Isaura (Rede Globo, Brazilo). Ĝi ankaŭ estis la unua televida elsendo kun eksterlanda aktorino en la ĉina televido. 450 milionoj da ĉinoj spektis la turmentojn de la blanka sklavino. En Pollando estas Niewolnica Isaura la elsendo kun la plej bona rilatumo de spektantoj, iam ajn montrita en televido. Averaĝe 81 % de polaj spektantoj sekvis la telenovelon, dum plej bonaj tempoj eĉ 92 %.

Distingo inter telenovelo kaj sapo-opero

Komence telenovelo kaj sapo-opero estis diversaj ĝenroj, sed la diferencoj fariĝis malpli akraj.

Formato de telenovelo

Klasika telenovelo rakontas la okazaĵojn el la perspektivo de plej ofte virina protagonisto. Simile kiel ĉe usonaj sapo-operoj oni kutime elsendas unu ĉapitrojn tage. Ĉe ĉapitrofino okazas io drama, pri kio la spektantoj ne jam scias kiel ĝi finiĝos (t.n. "koncepto de klip-pendanto"). Tiel la spektanto estas motivigita enŝalti la venontan tagon por ekkoni, ĉu la "klip-pendanto" estas savita aŭ ĉu li falas.

Diference al sapo-operoj telenoveloj havas klare difinitan komencon kaj antaŭe planitan finon: kutime ili daŭras almenaŭ kvar monatojn ĝis maksimume unu jaron (80–250 ĉapitroj).

Plia tipa eco estas, ke telenoveloj rakontas plurajn paralelajn rakont-ĉenojn de ĉefaj kaj flankaj protagonistoj, kiuj estas interrilatitaj.

Formato de sapo-opero kaj klasika televid-serio

Sapo-opero rakontas multajn ne-interrilatitajn okazaĵojn samrajte kaj sen antaŭe difinita fino. Pro ĝia senfineco la roluloj ŝanĝiĝas.

En klasika televid-serio ĉiu epizodo finiĝas per si mem kaj estas izolite kaj memstare komprenebla. Mankas la ĉena karaktero kaj mankas "klip-pendanto".

Tipaj trajtoj de telenovelo

Telenoveloj kutime estas melodramoj. La protagonistoj esprimas fortajn emociojn, kiujn fona muziko substrekas kaj plifortigas. Multaj havas romantikajn trajtojn ĝis kiĉo.

Telenoveloj ofte rakontas fabelajn aŭ aliajn arketipajn motivojn, ekzemple de Neĝulino (la malbona bopatrino malfaciligas la vivon de la bona knabino) aŭ Cindrulino (la malriĉa knabino serĉas sian feliĉon ĉe bonfarta viro). Aliaj ŝatataj temoj estas emancipiiĝitaj virinoj aŭ familia vivo de riĉuloj, sed ankaŭ la vivo de blindaj aŭ alie handikapitaj personoj. Modernaj telenoveloj pli kaj pli ankaŭ traktas sociajn problemojn kiel ekzemple drogojn, krimojn, rasismon ktp.

Kutime telenoveloj havas feliĉan finon, la bonaj protagonistoj ricevas sian justan rekompencon, la malbonuloj estas punataj.

Gravaj produktejoj

  • Televisa kaj TV Azteca (Meksikio)
  • Rede Globo, Rede Record kaj SBT (Brazilo)
  • RCTV kaj Venevisión (Venezuelo)
  • RCN kaj Caracol (Kolombio)
  • Telefé kaj Artear (Argentino)
  • RTP kaj SIC (Portugalio)
  • En Usono plej multajn telenovelojn montras la hispan-lingvaj televid-ĉenoj Univisión kaj Telemundo.

Influo kaj kritiko de telenoveloj

Studoj montras, ke telenoveloj havas mezureblan influon sur la konduto de multaj homoj. Pro la alta mem-indentigo kun la telenovelaj herooj ties konduto estas ofte kopiita. Tio povas havi pozitivajn efikojn, ekzemple oni asertas, ke telenoveloj kontribuis al pli granda konscienco pri sano en vastaj tavoloj de ibero-amerikaj socioj. Kiam oni elsendis la telenovelojn Lacos de familia kaj De cuerpo y alma, kiuj temas pri junaj virinoj suferantaj respektive pro leŭkemio kaj kor-malsano, oni observis drastan altigon de sango- kaj organ-donacoj.

Aliflanke spektantoj ofte ne plu povas distingi inter realo kaj telenovelo. Laŭdire en Hungario oni kolektis 75.000 USD kaj sendis la monon al la brazila ambasadejo por elaĉeti "La sklavinon Isaura".

Oni kritikas ankaŭ, ke telenoveloj servus kiel ilo por fuĝi el la reala vivo al iu ŝajn-ideala sonĝo-mondo kun pompaj kulisoj kaj ĉiam bone aspektantaj aktoroj. El arta vidpunkto telenoveloj kutime estas reduktitaj al stereotipa, ligneca aktorado laŭ la skemo nigra-blanka, bona-malbona.

La fuĝo en tian ŝajn-mondon malhelpus politikan ekagon por ŝanĝi nekontentigajn realajn viv-kondiĉojn.

Eksteraj ligiloj