Femurosto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ro:Femur
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: arc:ܓܪܡܐ ܕܥܛܡܐ
Linio 17: Linio 17:
[[Kategorio: Skeleta sistemo]]
[[Kategorio: Skeleta sistemo]]


[[arc:ܓܪܡܐ ܕܥܛܡܐ]]
[[ay:Chara ch'aka]]
[[ay:Chara ch'aka]]
[[cs:Stehenní kost]]
[[cs:Stehenní kost]]

Kiel registrite je 04:56, 2 okt. 2009

La femurosto (aŭ femuralo, latine os femoris) estas la osto de la femuro de vertebruloj. La femuro estas para organo, do en sana stato troviĝas dufoje en unu organismo - simetrie dekstre kaj maldekstre, kaj sekve la vertebruloj (inkluzive de la homo) en normala stato havas du femurostojn. La osto estas dika kaj longa, kaj situas inter la artikoj pelva kaj genua.

En la homa korpo, la femurosto estas la plej longa osto, dividebla en tri partojn:

Supra parto:

Ĝi konsistas el la femurostokapo, kiu artikiĝas kun la koksosto, la femurostokolo, la granda kaj eta trokanteroj, sur kiuj fiksiĝas la pelvo-trokanteraj muskoloj.

Centra parto:

La centra parto aŭ femurosta korpo (corpus ossis femoris) havas raspolinion, tribranĉa supre kaj dubranĉa meze kaj malsupre, kiu estas la fiksiĝpunkto de la kruraj adukciaj muskoloj, la aduktoroj.

Malsupra parto:

Ĝi artikiĝas ventre kun la patelo per la trokleo kaj sube kaj dorse kun la tibio per la kondiloj.

vidu ankaŭ