Muzoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: id:Muse
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: tl:Musa (mitolohiya)
Linio 72: Linio 72:
[[sv:Muserna]]
[[sv:Muserna]]
[[th:มิวส์]]
[[th:มิวส์]]
[[tl:Musa (mitolohiya)]]
[[tr:Müzler]]
[[tr:Müzler]]
[[uk:Музи]]
[[uk:Музи]]

Kiel registrite je 20:55, 4 okt. 2009

Ĉe la helena mitologio la Muzoj (greke Μουσαι, Mousai) estas la grekaj diinoj de la lernado, la belartoj, la kulturo, kaj la inspiro. Ili estas la idoj de Zeŭso kaj Mnemozino, kaj naskiĝis en Pieria piede de la Monto Olimpo. Dum jarcentoj la Muzoj estas adorataj kaj kultataj pro sia patroneco de la muziko, la belartoj, la dramarto, kaj la poezio. Tradicie, ĉi tiuj lokoj dediĉitaj al la gloro de la Muzoj estas konataj tiel mouseion, de kie la vorto muzeo.

La Naŭ Muzoj:

  • Erato (Ερατώ) (= amanto) muzo de ampoezio (enmane kun liuteto)
  • Eŭterpo (Ευτέρπη) (= delektanto) de muziko kaj liriko (kun fluto)
  • Kaliopo (Καλλιόπη) (= belvoĉulino) de epika poezio (kun skribtabulo)
  • Klio (Κλειώ) (= gloriganto) de historio (kun skribrulaĵo)
  • Melpomeno (Μελπομένη) (= kantanto) de tragedio (kun tragika masko)
  • Polimnio (Πολυμνία) (= multhimnulino) religia poezio (kun vualo)
  • Talio (Θάλεια) (= florado, vivĝojo) de komedio (kun komika masko)
  • Terpsiĥoro (Τερψιχόρη) (= dancemulino) de danco (kun liuto)
  • Uranio (Ουρανία) (= ĉielulino) de astronomio (kun globo)