Mikrofono: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: af:Mikrofoon
TobeBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: th:ไมโครโฟน
Linio 73: Linio 73:
[[su:Mikropon]]
[[su:Mikropon]]
[[sv:Mikrofon]]
[[sv:Mikrofon]]
[[th:ไมโครโฟน]]
[[tl:Mikropono]]
[[tl:Mikropono]]
[[tr:Mikrofon]]
[[tr:Mikrofon]]

Kiel registrite je 17:54, 8 okt. 2009

Mikrofono estas aparato, kiu transformas la sonenergion al elektra energio, kiu havas similajn ondoproprecojn ol la sono. Kvankam mikrofono plej ofte funkcias en telefonoj, aŭdaparatoj, magnetofonoj, diktafonoj ks. oni uzas la vorton mikrofono ĉefe por aliaj, pli grandaj specoj.

Oni uzas mikrofonon, ke la transdona kvalito estus pli bona ol ĉe kutimaj aparatoj. Alia avantaĝo estas, ke oni restas libera ambaŭ manoj por funkciigi aparaton.

La mikrofono transformas la sonondojn (la premŝanĝojn de la aero) al simile ŝanĝanta elektra kurento. Tio okazas en du paŝoj. Unue la sonondo trafas elastan surfacon, membranon, kiu komencas oscili. La moviĝo de la membrano ekas similajn ŝanĝojn en la elektra cirkvito. Laŭ tipo de la mikrofono, je moviĝo de la membrano, ŝanĝiĝas ankaŭ rezisto de karbonkonektilo (karbonmikrofono), aŭ kapacito de kondensatoro (kondensatormikrofono), aŭ bobeno en magneta kampo (dinamika mikrofono) aŭ moviĝo de kondukto (rubandomikrofono), aŭ tordiĝas aŭ kliniĝas piezoelektra kristalo (kristalmikrofono).

La moviĝo de la membrano ĉiukaze indukas ŝanĝiĝojn en la elektra eliro. Per konvena konstrukto, la sentemo de la mikrofono estas influebla, tiel ĝi povas kapti sonojn nur de unu-du direktoj (direktita mikrofono), aŭ de ĉiuj direktoj kun sama sentemo (globkarasterika mikrofono).

Historio de la mikrofono

malnova Grundig-mikrofono
malnova Grundig-mikrofono

Ne estas klare, kiu kaj kiam inventis la mikrofonon. Oni supozas, ke la karbongrajnan mikrofonon malkovris Wilkins en 1849.

La evoluo de la mikrofono kuiris kun evoluo de la telefono. Emile Berliner malkovris la unuan mikrofonon la 4-an de marto 1877, sed la unuan uzeblan aparaton evoluigis en 1876 Alexander Graham Bell kiel „Telefonon“.

Aliaj fontoj asertas, ke Philipp Reis jam en 1861 prezentis funkcipretan telefonon. Aliaj nomoj, kiuj aperas ĉe evoluo de mikrofono estas: Thomas Alva Edison, David Edward Hughes kaj Georg Neumann.

La perfektigo de la karbonmikrofono ebligis la 1-an de aprilo 1881 inaŭguron de unua publika teleparola ofico en Berlino.

Georg Neumann evoluigis en 1923 plu karbonmikrofonon. Li plibonigis sonkvaliton ĉe malaltaj frekvencoj. Li malkovris eĉ la kondensatoran mikrofonon. Li fondis en 1928 firmaon, kiu estas ankaŭ hodiaŭ grava en la mikrofonprodukta merkato.

Eb 1962 malkovris Gerhard Sessler kaj James E. West la elektret-mikrofonon, 90% de ĉiu vendita mikrofono estas tiatipa.

megafono

Ŝablono:LigoLeginda