Teresina: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 18: Linio 18:


Sed gravan eventon okazigis en Piauí “Instituto Piauiense de Esperanto”: La 7-an Nordorientan Kunvenon de Esperanto”. Partoprenis en tiu kunveno delegitaro el [[Ceará]], [[Paraíba]] kaj el aliaj subŝtatoj de Nordorienta Regiono.
Sed gravan eventon okazigis en Piauí “Instituto Piauiense de Esperanto”: La 7-an Nordorientan Kunvenon de Esperanto”. Partoprenis en tiu kunveno delegitaro el [[Ceará]], [[Paraíba]] kaj el aliaj subŝtatoj de Nordorienta Regiono.

{{Ĉefurboj de Brazilo}}


[[Kategorio:Ĉefurboj de Brazilo]]
[[Kategorio:Ĉefurboj de Brazilo]]

Kiel registrite je 20:00, 11 okt. 2009

Teresina estas la ĉefurbo de la subŝtato Piauí en la nordoriento de Brazilo kun 778.773 loĝantoj (2005), 72 metrojn super marnivelo.

Esperanto en Teresina

La pioniro en 1939 estis S-ro Francisco Cezar de Araújo, poligloto, instruisto pri la latina, angla kaj franca lingvoj en Liceo.

Tiam, José Ribamar de Freitas, lernanto de la Liceo, iris en la hejmon de tiu instruisto nur por aŭdi diskojn en la Lingvo Internacia; tiujn gramofondiskojn devenintajn el Anglujo, la instruisto Cezar de Araújo petis de Brazila Spiritisma Federacio.

Aŭdinte la diskojn per gramofono, la junulo José de Ribamar Freitas tuj interesiĝis pri la zamenhofa lingvo kaj ĝin memlernis per la libro “Esperanto sem mestre”, de Francisko Valdomiro Lorenz. Poste, li instruis Esperanton al diversaj gelernantoj.

José Ribamar de Freitas estis instruisto pri portugala kaj franca lingvoj en Gimnazio Leão XIII, kolegio Sankta Koro de Jesuo kaj en aliaj lernejoj de Teresina; profesoro pri Puna juro kaj Jurmedicino en Federacia Universitato de Piauí; direktoro de la Centro pri Homaj Sciencoj de la Universitato; direktoro de la Sekretariejo pri Federacia Justico. Nuntempe li estas konsilanto de la Supera Lernejo pri Advokateco kaj membro de Piaŭia Akademio pri Jura Beletro.

En la kvardekaj jaroj lernis la Lingvon Internacian: Raimundo Wall Ferraz, kiu estis urbestro de Teresina trifoje; Humberto Machado Coelho; kaj Prof. Vitorino.

Nur en 1958 estis fondita la unua Esperanto-Grupo en Teresina: “Instituto Piauiense de Esperanto”. La estraranoj de tiu grupo estis: Antônio de Pádua Soares, Eugênio Doin Vieira kaj Raimundo José do Nascimento.

Ĉar la grupanoj disiĝis, post 1963, la unua Esperanto-Grupo de Teresina, kvankam oficiale ankoraŭ ekzistas, bedaŭrinde estas neaktiva. Ankoraŭ en 1963, strato en kvartalo “Monte Castelo”, de tiu ĉi ĉefurbo, ricevis la nomon “Rua Esperanto”. La dekreto estis de la urbestro Hugo Bastos, kiu akceptis peton de la urba konsilanto Carlos de Melo Lobo.

Sed gravan eventon okazigis en Piauí “Instituto Piauiense de Esperanto”: La 7-an Nordorientan Kunvenon de Esperanto”. Partoprenis en tiu kunveno delegitaro el Ceará, Paraíba kaj el aliaj subŝtatoj de Nordorienta Regiono.