Juan Cabanilles: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alexbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: pt:Juan Cabanilles
SieBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 98: Linio 98:
[[ca:Joan Baptista Cabanilles]]
[[ca:Joan Baptista Cabanilles]]
[[de:Juan Cabanilles]]
[[de:Juan Cabanilles]]
[[en:Juan Cabanilles]]
[[en:Joan Bautista Cabanilles]]
[[es:Juan Cabanilles]]
[[es:Juan Cabanilles]]
[[fr:Juan Cabanilles]]
[[fr:Joan Cabanilles]]
[[it:Juan Cabanilles]]
[[it:Juan Cabanilles]]
[[ja:フアン・カバニーリェス]]
[[ja:フアン・カバニーリェス]]

Kiel registrite je 12:35, 12 okt. 2009

Juan Bautista José Cabanilles, baptita la 6-an de septembro 1644 en Algemesí (Provinco Valencia); † 29-a de aprilo 1712 en Valencia, estis hispana orgenisto kaj komponisto.

Biografio

Cabanilles komencis sian muzikan karieron supozeble kiel kantisto en la ĥoro de sia loka preĝejo. Li lernis orgenludadon ĉe Urbán de Vargas kaj Jerónimo de la Torre, orgenistoj de la katedralo de Valencia. Poste li sekvis edukadon por sacerdoto ĉe la katedralo de Valencio, kaj per tio li ankaŭ ricevis muzikan edukadon. La 15-an de majo 1665, en la aĝo de dudek jaroj, li iĝis dua orgenisto de la katedralo. En 1666 li estis nomumita unua orgenisto post la morto de Andreu Peris kaj restis en tiu ĉi funkcio ĝis sia vivofino. La 22-an de septembro 1668 li estis ordinita. Li plenumis sian orgenistan oficon dum 45 jaroj, sed ekde 1703 li pli kaj pli ofte estis anstataŭata pro sankialoj. Ekde 1675 ĝis 1677 al lia taskaro ankaŭ apartenis la edukado de junaj ĥoristoj.

Multaj el la komponaĵoj de Cabanilles estas virtuozaj kaj siatempe avancataj. Grandparto de liaj manuskriptoj estas konservataj en la Biblioteca de Catalunya. konservitaj estas multaj komponaĵoj por orgeno (tientoj, tokatoj, pasakaljoj kaj pliaj verkoj) samkiel pluraj ĝis 13-voĉaj voĉkantaj verkoj.

Graveco

Oni konsideras lin multrilate kiel la plej elstara komponisto de la hispana barokmuziko. En Hispanio oni Cabanilles iafoje ankaŭ kromnomas la „Hispana Bach“. La konservatorio de Algemesi portas sian nomon.

Verkoj

Tiu ĉi estas la "tiento de primo tono" (tiento pri la unua tono). Notu la sukcedan eniradon de la voĉoj — aldo, tenoro, baso kaj soprano — ĉiuj uzantaj la saman temon, formo kiu aŭguras la postan fugoformon.

Pri tiu ĉi sono aŭdekzemplo: Tiento de Iº tono

Komponaĵoj

Verkoj por ensembloj

  • Batalia Imperial
    1. Allegro moderato
    2. Allegretto grazioso
    3. Allegro con brio Doppio piu lento
    4. Un poco maestoso
  • Toccata en Do Mayor

Mesoj kaj sakralaj muzikaĵoj

  • Misa a seis voces
  • Magnificat a 12 voces
  • Villancico a 15 voces divididas en cinco coros

Verkoj por orgeno

  • Gallardas I
  • Corrente italiana
  • Diferencias de Folias
  • Gallardas
  • Gaillarda (I tono)
  • Gaillarda (IV tono)
  • Gallardas V
  • Gaitilla (V tono)
  • Pasacalle I
  • Pasacalles II de I tono
  • Pasacalles de I Tono
  • Pasacalles de IV Tono
  • Tiento por Alamire
  • Tiento sobre "Ave Maris Stella"
  • Tiento "Batalla Imperial"
  • Tiento de batalla en punto bajo
  • Tiento de Batalla partido de mano derecha
  • Tiento de I Tono
  • Tiento de contras (I tono)
  • Tiento del I tono en tercio a modo de Italia
  • Tiento (III tono)
  • Tiento de IV tono lleno
  • Tientos de V tono (sobre la Misa de Angelis)
  • Tiento lleno de V tono (65 Anglés)
  • Tiento pos B quadrado (V tono)
  • Tiento de VI Tono
  • Tiento de dos baixos (VII tono)
  • Tiento de Batalla (VIII tono)
  • Tiento XVI
  • Tiento XVIII de falses
  • Tiento XXXIII de falses
  • Xácara
  • Xácara de I Tono
  • Xacara para clave solo
  • Tocata de II Tono
  • Toccata mano izquierda
  • Versos para órgano
  • La Sonata para teclado

Voĉkanta muziko

  • Ah, de la Region celeste, por 13 voĉoj
  • ¡Arroyuelo, no huyas!
  • Mortales que amáis (Tono al Stmo. Sacramento), por soprano, mezosoprano, tenoro, du gitaroj, gambovjolo, violonĉelo kaj kastanjetoj
  • El galán que ronda las calles, al Santísimo Sacramento, por soprano, klaviceno kaj fluto
  • Pange lingua

Fontoj

Literaturo

  • Arsenio Garcia-Ferreras: Juan Baptista Cabanilles. Sein Leben und Werk (Die Tientos für Orgel) (Dissertation). Bosse, Regensburg 1973, ISBN 37-649-2086-6.
  • M. Roubinet, « Juan Cabanilles », in: Gilles Cantagrel (dir.), Guide de la musique d’orgue, Éditions Fayard 1991, ISBN 2-213-02772-2
  • Josep-Antoni Domingo i Borràs: Recerca biogràfico-documental sobre la família de l'organista Joan Baptista * Josep Cabanilles i Barberà. Regidoria de Cultura Ajuntament d'Algemesí. 1994. 34 p.
  • Josè Maria Llorens Cisterò: Joan Baptista Cabanilles - mùsico valenciano universal. Asociaciòn Cabanilles de Amigos del Organo, Valencia. 1981. 210 p.

Ligiloj eksteren