Tuko de Edessa: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 23: Linio 23:
[[ru:Спас Нерукотворный]]
[[ru:Спас Нерукотворный]]
[[sv:Mandylion]]
[[sv:Mandylion]]
[[eo:Mandylion]]

Kiel registrite je 15:01, 14 okt. 2009

la diptiĥono

La tuko de Edessa aŭ Mandylion estas tuko, kopioj de bildo kiu onidire surhavas vangobildon de Jesuo Kristo. La unua mencio de la bildo venas el la 6-a jarcento. Konstantino la 8-a bizanca imperiestro transportigis ĝin en 944 el Edessa al Konstantinopolo. La tuko malaperis dum la krucmilitoj. Onidire, oni vendis ĝin en 1204 al la francoj, kiuj lokigis ĝin en la parizan Sainte-Chapelle. Aliaj fontoj mencias ĝin en Romo, Ĝenevo. La tukon donacis en 1370 la bizanca imperiestro al Leonardo Montaldo, posta estro de Ĝenevo. Post morto de Montaldo en 1384, ĝi venis al armena monaĥejo kaj restis tie dum 600 jaroj, kiam reiris al Ĝenevo. Oni faris pri ĝi kopiojn jam dum la Mezepoko kaj nun du el ili troviĝas en la Vatikano.

Laŭ legendoj, la reĝo Abgar (kiu regis samkiam Jesuo) malsaniĝis kaj pensis, ke bildo pri Jesuo sanigos lin. Tiel li sendis homon al Jesuo por pentri portreton de Jesuo, sed Jesuo metis tukon al sia vango kaj transdonis tion.

Reĝo Abgar aperas en diptiko, kie li estas pentrita kun la tuko enmane. Alia parto de la diptiko prezentas apostolon Tade. La diptiko verŝajne estis triptiko kaj tiu tria parto verŝajne estis Mandylion. (Tiu diptiko estas datita je la 10-a jarcento.)

Vidu ankaŭ


eo:Mandylion