Faŭsto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Loveless (diskuto | kontribuoj)
Linio 20: Linio 20:


[[da:Faust II]]
[[da:Faust II]]
[[de:Faust. Der Tragödie zweiter Teil]]
[[de:Faust. Der Tragödie zweiter Teil.]]
[[en:Faust: The Second Part of the Tragedy]]
[[en:Faust: The Second Part of the Tragedy]]
[[fr:Faust (homonymie)]]
[[fr:Faust (homonymie)]]

Kiel registrite je 20:13, 16 okt. 2009

Faŭsto (germane: Faust [faŭst]) estas drama poemo kaj ĉefverko de la germana poeto Johann Wolfgang von Goethe. Ĝi estas multebena kaj filozofia dramo pri la scivolema Faŭsto kaj ties pakto kun la diablo. Ĝi estas konsiderata unu el la naciaj verkoj de la germana lingvo.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

D-ro Faust estas maljuna filozofo, kiu strebas ekkoni la esencon de la mondo. Enamiĝinte en la junulinon (Grenjo/Gretchen) li cedas al la tento de la diablo, sed poste saviĝas pro sia "ĉiama strebado" al supera celo. Lia savo tamen ne inkluzivas lian amatinon kaj ilian infaneton.

La temo de Faŭsto (kies nomo en la germana lingvo signifas "pugno") inspiris multajn aliajn artistojn, ekzemple Charles Gounod kaj Hector Berlioz, kiuj verkis pri ĝi operojn. El filmoj la plej fama estas La beleco de la diablo (La Beauté du diable) de René CLAIR kun Gérard Philipe kaj Michel Simon en la roloj de Faŭsto kaj Mefistofelo.

Kovrilo de eldono de 1999 jaro

Tradukoj en Esperanton

  1. Faŭsto I. Unua parto. Tradukis: Norbert Barthelmess, eldonis SAT, 1923, 153 p., "...imaga heroo, temo de multaj literaturaĵoj trovis definitivan formon en la ĉefverko de G. La traduko - rima kun malpli regulaj ritmoj - estis tiel malfacila, ke rezulto pli perfekta eble ne estas atingebla. Oftaj versoj kun nenatura vortordo." (G. S., ,E', 1923, p: ISZ.)
  2. Faŭsto. Partoj I kaj II. Eldonis Mondial Verlag, Berlin, 1999. Majstra traduko de Karl Schulze. Unua kompleta traduko de la mondfama tragedio de Goethe. 208 paĝoj. Kun antaŭparolo de Ulrich Becker kaj eseo kaj glosaro de Karl Schulze. Elĉerpita.
  3. Faŭsto. Partoj I kaj II. Eldonis Mondial, Novjorko, 2004. Majstra traduko de Karl Schulze. Unua kompleta traduko de la mondfama tragedio de Goethe. 568 paĝoj. Kun antaŭparolo de Ulrich Becker, eseo de Sabine Fiedler, kaj eseo kaj glosaro de Karl Schulze.