Ŝtupetaro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 15: Linio 15:


== Unuaj ŝtupetaroj ==
== Unuaj ŝtupetaroj ==
La unua [[bildo]] de la simila ŝtupetaro estas trovita en [[kaverno]] de mezolitika tempo (antaŭ ĉ. 10,000 jaroj) en distrikto de [[Valencio (Hispanio)|Valencio]] en [[Hispanio]]. Sur la muro estis desegnitaj du nudaj homoj, grimpantaj kun iaj [[korbo]]j sur, plej verŝajne, [[herbo|herba]] ŝtupetaro.
Unua [[bildo]], kiu similas al ŝtupetaro estis trovita en [[mezolotiko|mezolotika]] [[kaverno]] (antaŭ ĉ. 10.000 jaroj) en la distrikto de [[Valencio (Hispanio)|Valencio]] en [[Hispanio]]. Sur la muro estis desegnitaj du nudaj homoj grimpantaj kun [[korbo]]j sur, plej verŝajne, [[herbo|herba]] ŝtupetaro.


== Uzoj ==
== Uzoj ==

Kiel registrite je 16:57, 20 okt. 2009

Ŝtupetaro
Faldebla ŝtupareto
Fajrobrigadaj ŝtupetaroj

Ŝtupetaroeskalo estas ilo el du longaj stangoj kunigitaj per transversaj bastonoj, sur kiuj oni metas la piedon por supren aŭ malsupren iri.

La ŝtupetaroj kiel regulo estas porteblaj iloj, pretigataj por plenumi certan taskon.

Ĉefaj tipoj de ŝtupetaroj

  1. Malpeza portebla ŝtupetaro, kiun oni almetas al muro.
    • Tia ŝtupetaro povas esti ŝovofolda.
  2. Ŝnura penda ŝtupetaro.
  3. Ŝtupetaro en formo de tabulo kun albatitaj laŭlarĝe tabuloj aŭ lignoblokoj.
  4. Ŝtupetaro, kiu en malfaldita formo aspektas kiel izocela triangulo: sur ĝiaj flankoj troviĝas unu aŭ du ŝtupetaroj (unuflanka aŭ duflanka supreniro), inter ili por firmeco de la konstrukciaĵo proksime al la supro oni malfaldas placeton (se ĝi estas), destinitan por apogo de la piedoj. Altecon de la ŝtupetaro oni konsideras aŭ laŭ la lasta ŝtupo, aŭ laŭ la placeto. Fidindeco de tia ŝtupetaro dependas de disfaldita angulo: ju pli larĝe ĝi estas disfaldita, des pli stabila kaj sekve fidinda ĝi estas.

Unuaj ŝtupetaroj

Unua bildo, kiu similas al ŝtupetaro estis trovita en mezolotika kaverno (antaŭ ĉ. 10.000 jaroj) en la distrikto de Valencio en Hispanio. Sur la muro estis desegnitaj du nudaj homoj grimpantaj kun korboj sur, plej verŝajne, herba ŝtupetaro.

Uzoj

Ŝtupetaroj uzatas en bibliotekoj, dum riparaj laboroj, ĉe aranĝo de turistaj itineroj, en apudurbaj domoj.

Vidu ankaŭ