Truttikon: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 16: | Linio 16: | ||
==Geografio== |
==Geografio== |
||
La komunumo Truttikon situas en la [[Zurika Vinlando]] en monteta kamparo. Ĝi troviĝas inter [[Ŝafhaŭzo]] kaj [[Vinterturo]] kaj limas norde al la [[Kantono Turgovio]]. De la 4,42 km² de la komunuma teritorio 64,5% servas por [[agrikulturo]], precipe vitoj, 28.5% estas kovritaj de [[arbaro]], 1,8% estas trafika surfaco kaj 4,8% superkonstruita. |
La komunumo Truttikon situas en la [[Zurika Vinlando]] en monteta kamparo. Ĝi troviĝas inter [[Ŝafhaŭzo]] kaj [[Vinterturo]] kaj limas norde al la [[Kantono Turgovio]]. De la 4,42 km² de la komunuma teritorio 64,5% servas por [[agrikulturo]], precipe vitoj, 28.5% estas kovritaj de [[arbaro]], 1,8% estas trafika surfaco kaj 4,8% superkonstruita. |
||
==Najbaraj komunumoj== |
|||
La komunumo Truttikon limas en nordo al [[Basadingen-Schlattingen]] kaj [[Schlatt TG|Schlatt]] (ambaŭ en [[Kantono Turgivio]]), en oriento al [[Waltalingen]], en sudo al [[Ossingen]], kaj en okcidento al [[Trüllikon]]. |
|||
==Trafiko== |
==Trafiko== |
Kiel registrite je 22:05, 4 nov. 2009
Truttikon | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Andelfingen |
Koordinatoj | 47° 37′ 50″ N 8° 43′ 30″ O / 47.63056 °N, 8.72500 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 37′ 50″ N 8° 43′ 30″ O / 47.63056 °N, 8.72500 °O (mapo) |
Areo | 4,42 km² |
Alteco | 465 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8467 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Truttikon estas komunumo en la distrikto Andelfingen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 471 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
La komunumo Truttikon situas en la Zurika Vinlando en monteta kamparo. Ĝi troviĝas inter Ŝafhaŭzo kaj Vinterturo kaj limas norde al la Kantono Turgovio. De la 4,42 km² de la komunuma teritorio 64,5% servas por agrikulturo, precipe vitoj, 28.5% estas kovritaj de arbaro, 1,8% estas trafika surfaco kaj 4,8% superkonstruita.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Truttikon limas en nordo al Basadingen-Schlattingen kaj Schlatt (ambaŭ en Kantono Turgivio), en oriento al Waltalingen, en sudo al Ossingen, kaj en okcidento al Trüllikon.
Trafiko
Truttikon ne posedas propran fervojstacidomon, sed ĝi estas per poŝtaŭto konektita al la Zurika Trafik-Unio, kaj per la buso la stacidomoj de Ossingen facile atingeblas. Estas ankaŭ aliro al la nacia aŭtoŝoseo A4.
Historio
Unua mencio de Truttikon datas el la jaro 858 sub la nomo Truttaninchova, kiam ĝi estis donacita al la Monaĥejo Rejnaŭo.
La komunumo estis parto de la Grafejo Kiburgo kaj per heredado fariĝis en la jaro 1452 posedaĵo de la urbo Zuriko. En la jaro 1556 estis vendita la regado super Truttikon al la aŭgustena Monaĥejo Kreuzlingen, al kiu ĝi apartenis ĝis la jaro 1798. Per decido de la kantona parlamento fariĝis Truttiko, kiu ĝis tiam estis municipo de la komunumo Trüllikon, la 1-an de januaro 1879 aŭtonoma politika komunumo.