Latinida valuta unio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alexbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ko:라틴 통화 동맹
LucienBOT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: gl:Unión Moetaria Latina
Linio 46: Linio 46:
[[fi:Latinalainen rahaliitto]]
[[fi:Latinalainen rahaliitto]]
[[fr:Union monétaire latine]]
[[fr:Union monétaire latine]]
[[gl:Unión Moetaria Latina]]
[[hu:Latin Éremunió]]
[[hu:Latin Éremunió]]
[[it:Unione monetaria latina]]
[[it:Unione monetaria latina]]

Kiel registrite je 19:21, 6 nov. 2009

La latinida valuta unio estiĝis jare 1865 rezulte de interkonsento de Francio, Belgio, Italio kaj Svislando. Grekio ekmembriĝis en la union dum la jaro 1868. Celo de la unio estis tenado de mona dumetalismo (mona sistemo, en kiu funkcion de monoj plenumas oro kaj arĝento). Interkonsento antaŭdifinis liberan stampadon de moneroj de du metaloj en proporcio 1:15,5. La bazaj valutoj de la membroŝtatoj, franca, svisa kaj belga franko, itala liro kaj greka drakmo estis adekvataj al 0,29 gramoj de pura oro aŭ al 4,5 gramoj de pura arĝento. Alia karakterizaĵo de la unio estas, ke emisiitaj monbiletoj estis ŝanĝeblaj kontraŭ oro aŭ arĝento kaj ke la naciaj moneroj estas libere cirkulantaj ene de la tuta unio.

La unio formale malfondiĝis fine de la jaro 1926, fakte jam ne plu funkciis ekde la komenciĝo de la Unua Mondmilito. Ĉefa kialo de la malfondo estas, ke la bazaj principoj, sur kiuj la unio baziĝis, estis rompitaj de preskaŭ ĉiu membroŝtato, kaj ke ĉiuj landoj signife pliakcentis siajn proprajn celojn kaj interesojn, do ekmankis politika unueco de ĉiuj membroŝatoj.

Dum la sama epoko, en norda Eŭropo pro samaj ekonomiaj kialoj funkciis la skandinavia valuta unio. Ambaŭ valutaj unioj iusence estas rektaj antaŭuloj de la nuntempa komuna eŭropa valuto Eŭro.

Retaj ligiloj

greke anglalingva artikolo pri la latinida valuta unio, "avo de la hodiaŭa Eŭro" greke franclingva artikolo pri la naskiĝo de la latinida valuta unio greke PDF-dokumento de 46-paĝa anglalingva eseo pri la tiama reagoj aparte de Britio kaj Germanio al la latinida valuta unio

Vidu ankaŭ: belga franko, franca franko, itala liro, greka drakmo kaj svisa franko.


Jen iuj arĝentaj moneroj el la epoko de la latinida valuta unio: