Bohemia paradizo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Interesaĵoj: fotogalerio
Ver-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: pl:Czeski Raj
Linio 42: Linio 42:
[[fr:Paradis de Bohême]]
[[fr:Paradis de Bohême]]
[[nl:Boheems Paradijs]]
[[nl:Boheems Paradijs]]
[[pl:Czeski Raj]]
[[ru:Чешский рай]]
[[ru:Чешский рай]]

Kiel registrite je 19:53, 10 nov. 2009

Dosiero:Ĉeĥa paradizo.jpg
Sablorokoj en la Bohemia paradizo, fone kun la roka burgruino Trosky, simbolo de la regiono

Bohemia Paradizo (ĉeĥlingve Český ráj) estas konata turisma regiono en Ĉeĥio, troviĝanta 50 ĝis 90 km nordoriente de la ĉefurbo Prago. Geografie ĝi estas limigita per linioj inter la urboj Mladá Boleslav, Mnichovo Hradiště, Železný Brod, Semily, Nová Paka, Jičín, Kopidlno, Sobotka a Dolní Bousov. En la milde ondiĝanta pejzaĝo harmonie ligiĝas varieco de naturbelaĵoj ("sablorokaj urboj", eksvulkanoj, fiŝlagoj, pinarbaroj) kun multnombraj kulturaj memorindaĵoj - kasteloj, burgoj, pitoreskaj urbetoj kaj vilaĝoj. Ĝuste pro tio jam en la 19-a jarcento gastoj de la banloko Sedmihorky komencis nomi tiun ĉi parton de la lando "Bohemia Paradizo".

La regiono estis en 1955 proklamita kiel la unua naturprotektata regiono en la tiama Ĉeĥoslovakio. La origina amplekso 95km2 post ampleksigo en 2002 duobliĝis. Krome, pro sia unikeco la regiono estis en 2005 proklamita kiel geoparko de UNESCO (ĝis nun unusola en Ĉeĥio, sed ankaŭ en la novaj landoj de la Eŭropa Unio).

Ĝis nun la regiono estas konsiderata kiel unu el la simboloj de Ĉeĥio kaj ĝi apartenas al turisme plej vizitataj lokoj de la lando.

Interesaĵoj

Eksteraj ligiloj

Bohemia paradizo en la turisma retejo CZECOT (plurlingve)