Sapfo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: pnb:سیفو
Linio 71: Linio 71:
[[hr:Sapfa]]
[[hr:Sapfa]]
[[hu:Szapphó]]
[[hu:Szapphó]]
[[hy:Սապփո]]
[[ia:Sappho]]
[[ia:Sappho]]
[[id:Sappho]]
[[id:Sappho]]

Kiel registrite je 09:35, 12 nov. 2009

SapfoSapfoa (greke: Σαπφώ [sapfô] Σάπφω [Sápfo] aŭ en ŝia propra dialekto Ψάπφω [Psápfo]; naskiĝis inter 630 a.K. kaj 612 a.K.; mortis en 570 a.K.) estis greka antikva poetino. Ŝi estis la unua konata poetino, kiu skribis pri lesba amoro kaj lesba sekso. Nur 7% de ŝia verkoj restas al ni.

Pri ŝia vivo

Ŝi vivis sur la insulo Lesbo, devenis el nobla familio, estis bone edukita, kaj havis edzon Kerkilo (Kerkylas), de kiu ŝi havis filinon. Tri fratojn ŝi havis, el kiuj unu estis komercisto.

Eble pro politikaj problemoj, kune kun la familio ŝi estis ekzilita al Sicilio sed poste ŝi povis reiri al sia patrujo.

Ŝi estas la unue konata Greka aŭtorino; dum la klasika periodo altege ŝatata - de Platono ŝi ricevis la kromnomon "la deka Muzo".

Ŝia verkaro

Postrestas de ŝia verkaro preskaŭ nur fragmentoj. Nur unu poemo estas kompleta, kvankam mankas eĉ tie kelkaj literoj.

Ŝiaj temoj estas la mondo de l' virinoj: ilia ĉiutaga vivo, la geedziĝo, religiaj ceremonioj; ŝi ankaŭ kantas pri la beleco de amo inter virinoj, ankaŭ pri siaj propraj sentoj tiurilate. De tio venas la vortojn "safismo" kaj "lesbanino" (el la nomo de ŝia hejminsulo Lesbo) por samseksemo inter virinoj.

El ŝia poezio oni konkludis, ke ŝi gvidis eble lernejon por junulinoj, eble prepare al pliposta nupto. Sed efektive, niaj informoj estas ege malklaraj. Kio estis ŝia rilato al tiaj junulinoj, ankaŭ ne certas. Jam en la klasika periodo oni multe fantaziis pri tio.

Posta opinio pri ŝi

Aŭtoro el la 2a jc p.Kr. komparis ŝin kun Sokrato kiu edukis junulojn en Ateno.

Precipe en pasinteco, kelkaj filologoj, redaktante ŝiajn poemojn, foje aldonis vortojn por ĉu kamufli ĉu forigi eventuale samseksemajn tendencojn el kelkaj el ŝiaj poeziaj fragmentoj.

Eĉ ekzistas ege malfrua rakonto pri ŝi, ke foje ŝi enamiĝis je certa junulo Faono, kiu ne respondis al ŝia ambrulo, kio igis ŝin sinmortigi.

Multaj verkistoj vidis ŝin kvazaŭ idealon imitindan: ekzemple Katulo, Horacio k.m.a.

En Esperanto

Eksteraj ligiloj