Habsburgo AG: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 30: | Linio 30: | ||
La unua dokumenta mencio de Habsburgo datas el la jaro [[1027]] kiel ''Habesbur'' kaj ''Habesburch''. |
La unua dokumenta mencio de Habsburgo datas el la jaro [[1027]] kiel ''Habesbur'' kaj ''Habesburch''. |
||
Diversaj trovaĵoj indikas, ke en la loko jam en la [[bronzepoko]] kaj dum la tempo de la [[romio|romianoj]] setlis homoj. Proksimume en la jaro [[1020]] [[Radbot (Habsburgo)|Radbot]], Grafo de Kletgovio, konstruigis la kastelon sur la monto Wülpelsberg, kiu laŭ la legendo portis la nomon ''Habichtsburg'' (en [[Esperanto]] ''Akcipitro-Kastelo'') kaj kiu poste fariĝis la prakastelo de la dinastio de la [[Habsburgoj]]. |
Diversaj trovaĵoj indikas, ke en la loko jam en la [[bronzepoko]] kaj dum la tempo de la [[romio|romianoj]] setlis homoj. Proksimume en la jaro [[1020]] [[Radbot (Habsburgo)|Radbot]], Grafo de Kletgovio, konstruigis la kastelon sur la monto Wülpelsberg, kiu laŭ la legendo portis la nomon ''Habichtsburg'' (en [[Esperanto]]: ''[[Akcipitro]]-Kastelo'') kaj kiu poste fariĝis la prakastelo de la dinastio de la [[Habsburgoj]]. |
||
==Vidu ankaŭ== |
==Vidu ankaŭ== |
Kiel registrite je 15:52, 15 nov. 2009
Habsburgo | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Brugg |
Koordinatoj | 47° 27′ 50″ N 8° 11′ 10″ O / 47.46389 °N, 8.18611 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 50″ N 8° 11′ 10″ O / 47.46389 °N, 8.18611 °O (mapo) |
Areo | 2,23 km² |
Alteco | 470 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5245 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Pri la komunumo
Habsburgo (alemane kaj germane Habsburg) estas komunumo en la distrikto Brugg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝia samnoma kastelo estis la prasidejo de la granda nobela dinastio de la Habsburgoj. La komunumo havis 427 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
La vilaĝo Habsburgo situas oriente de la monto Wülpelsberg sur kies pinto situas la prakastelo de la Habsburgoj. La norda flanko de Wülpelsberg deklive falas al la valo de la rivero Aro (rivero), dum oriente kaj sude etentiĝas iomete oblikva altebenaĵo kun la nomo Birrfeld.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Habsburgo limas en nordo al Brugg, en oriento al Hausen, en sudo al Scherz, kaj en okcidento al Schinznach-Bad.
Trafiko
La komunumo Habsburgo situas flanke de la trafikvojoj. Ĝi atingeblas per loka trafikvojo ek de Brugg kaj Scherz, sur kiu ankaŭ cirkulas poŝtaŭto, kiu konektas la komunumon al la publika trafikreto.
La nacia svisa aŭtovojo A3 pasas en tunelo kun longeco de 1,2 km sub la komunumo. La plej proksima alveturejo al ĝi troviĝas en distanco de proksimume 4 km en Brugg.
Historio
La unua dokumenta mencio de Habsburgo datas el la jaro 1027 kiel Habesbur kaj Habesburch.
Diversaj trovaĵoj indikas, ke en la loko jam en la bronzepoko kaj dum la tempo de la romianoj setlis homoj. Proksimume en la jaro 1020 Radbot, Grafo de Kletgovio, konstruigis la kastelon sur la monto Wülpelsberg, kiu laŭ la legendo portis la nomon Habichtsburg (en Esperanto: Akcipitro-Kastelo) kaj kiu poste fariĝis la prakastelo de la dinastio de la Habsburgoj.
Vidu ankaŭ
grekeAliaj lokoj kun kaj signifoj de la nomo Habsburgo
Eksteraj Ligiloj
grekeOficiala retejo de la komunumo Habsburgo grekeLa komunumo Habsburgo en la Historia Leksikono de Svislando
|