Tarim-mumioj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
D'ohBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: en:Tarim mummies
Linio 18: Linio 18:
[[Kategorio:Mumioj]]
[[Kategorio:Mumioj]]


[[en:Tarim mummies]]
[[fr:Momies du Tarim]]
[[fr:Momies du Tarim]]
[[ja:楼蘭の美女]]
[[ja:楼蘭の美女]]

Kiel registrite je 15:29, 19 nov. 2009

Dosiero:SteinMummy.jpg
Mumio en la Tarim-baseno, fotografita fare de Aurel Stein en ĉ. 1910.

La Tarim-mumioj estis malkovritaj en la Tarim-baseno en la nuntempa Xinjiang, Ĉinio kaj kiuj estis mumiigitaj de 1800 a.K. ĝis 200 p.K.. Kelkaj mumiaj estas forte asociitaj kun reprezento de la hindo-eŭropaj toĥariaj lingvoj en la Tarim-baseno, sed tio ne estas pruvebla.

Historio

La mumiojn trovis en komenco de la 1900-aj jaroj la eŭropaj esploristoj Sven Hedin, Albert von Le Coq kaj Siro Aurel Stein. Ekde tiam, oni trovis kaj analizis multajn pluajn mumiojn, multaj el ili nun estas ekspoziciitaj en muzeo de Xinjiang. Plimulto de la mumioj estis trovitaj en la orienta (ĉirkaŭ la areo de Lopnur, Subeshi proksime al Turpan, Kroran, Kumul) kaj suda (Khotan, Niya, Qiemo) angulo de la Tarim-baseno.

La plej fruaj mumioj estis trovitaj ĉe Qäwrighul kaj datita je 1800 a.K., havas kaŭkazian fizikan tipon, kies plej proksimaj filiiĝoj estas la bronz-epoka loĝantaro de suda Siberio, Kazaĥstano, Centra Azio, kaj la malsupra Volgo-areo.

La tombejo ĉe Yanbulaq entenis 29 mumiojn el 1100–500 a.K, 21 el ili estis mongoloidaj kaj 8 kaŭkazoidaj tipoj (simila al tiu de Qäwrighul).

Gravaj mumioj estas la altkreska, ruĝhara "Herĥena homo" aŭ "Pra-Davido" (1000 a.K.); lia filo (1000 a.K.), la 1-jara bebo kun blonda hararo, bluaj ŝtonoj en loko de la ŝtonoj; la "Hami-mumio" (ĉ. 1400–800 a.K.), la "ruĝharara belulino" trovita en Qizilchoqa; kaj la "Sorĉistino de Subeŝi" (4-3-a jarcento a.K.), kiu portis du-fut-longan nigran felton, konusforman ĉapelon kun plata rando.

Multaj mumioj estis trovitaj en bona stato, helpe al la dezerta sekeco kaj la deakviĝo de la korpo pro tio. La mumioj plej ofte montras trajtojn de kaŭkaza tipo (longaj korpopartoj, angula vizaĝo, profunde lokiĝantaj okuloj), ilia hararo estas ofte nedamaĝita, kun koloroj de blonda al ruĝa kaj al malhele bruna. La hararo estas ĝenerale longa, krispa kaj plektita. Tio estas nekonata, ĉu lia hararo eble paliĝis pro salo en la grundo.

Iliaj vestaĵoj, specife la teksaĵoj montras saman originon al la hindo-eŭropaj neolitaj vestaj teknikoj aŭ al la komuna malalt-nivela teksa teknologio. La ĥerĥena viro portis ruĝan kepra tuniko kaj tartana kruringo. Teksaĵa spertulo Elizabeth Wayland Barber, kiu ekzamenis la tartan-stilan veston, pretendas, ke ĝia origino estas en Anatolio, en la Kaŭkazio aŭ en la nordaj stepoj de la Nigra Maro.