Tabelvorto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Esperantix (diskuto | kontribuoj)
Teiresia (diskuto | kontribuoj)
Linio 178: Linio 178:
! ES
! ES
| whose / --
| whose / --
| wes / des
| wessen / dessen
| de qui / d'un tel
| de qui / d'un tel
| de quien / --
| de quien / --

Kiel registrite je 23:33, 25 nov. 2009

La korelativojtabelvortoj estas jenaj vortoj en Esperanto:

Sistemo

-A -AL -AM -E -EL -ES -O -OM -U
ĈI- ĉia ĉial ĉiam ĉie ĉiel ĉies ĉio ĉiom ĉiu
I- ia ial iam ie iel ies io iom iu
KI- kia kial kiam kie kiel kies kio kiom kiu
NENI- nenia nenial neniam nenie neniel nenies nenio neniom neniu
TI- tia tial tiam tie tiel ties tio tiom tiu
  • Ĉar ti-, ki-, neni- ktp estas konsiderataj kiel "plenaj" (fundamentaj) radikoj (kiuj donas ti/o ti/a ki/o ki/a neni/o neni/a ktp kun la "substantiva" kaj "adjektiva" finaĵoj), oni rajtas almeti netabelvortajn finaĵojn al ili, aŭ al "plenaj" tabelvortoj — kondiĉe, kompreneble, ke la rezulto havu signifon.
    • neniigi, neniiĝi, nenifaro, nenieslando
    • ĉiesulino (slango)
    • tiama, iama
    • tiea (≈ tiuloka)
    • kialo
    • tiamaniere, kiamaniere... (≈ tiel, kiel...)
    • tioma, kioma, ...
    • ...ktp...
  • Tamen, la tabelvortoj tio, kio, ktp ne povas pluraliĝi:
    • x tioj, kioj, ktp.
    • Kiel pluralojn, oni laŭbezone uzu la esprimojn "tiuj aferoj", "kiuj aferoj", ktp.
  • Aliflanke, estas kontraŭ la Fundamento de Esperanto uzi la finaĵojn de la tabelvortoj kun netabelvortaj radikoj:
    • x alies
    • x mies
    • ...ktp...

Etimologio

Pluraj el la fontlingvoj de Esperanto posedas seriojn de interrespondaj pronomoj kaj adverboj, kiuj povis inspiri L.L. Zamenhof al lia korelativa sistemo, nome la angla, franca, germana, itala, pola kaj latina. Speciale oni pensas pri la rusa kaj malnovgreka kiel inspirofontoj (pli detale vd. en "Etimologia Vortaro de Esperanto" kaj "La Deveno de Esperanto" far Geraldo Mattos).

Angla Germana Franca Hispana Portugala Latina
ki- / ti- ki- / ti- ki- / ti- ki- / ti- ki- / ti- ki- / ti-
U who / -- wer / der qui, lequel / -- quen / -- quem / -- quis / --
O what / that was / das quoi / -- que / -- que / -- quid / --
A -- / -- -- / -- quelle sorte de / tel que tipo de / -- qual / tal qualis / talis
E where / there wo / da -- / -- -- / -- -- / -- -- / --
AM when / then wann / dann quand / -- cuаndo / -- quаndo / -- quаndo / --
OM -- / -- -- / -- combien / tant cuanto / tanto quanto / tanto quot / tot
EL -- / -- wie / -- comment / -- como / -- como / -- quomodo / --
AL why / -- warum / darum pourquoi / -- por que / -- porquê / -- quare / --
ES whose / -- wessen / dessen de qui / d'un tel de quien / -- cujo / -- cuius / --

Tabelo de korelativoj en Esperanto kompare al la rusa

Jen komparo de la esperantaj kaj rusaj korelativoj, kiuj estas escepte regulaj kompare al neslavaj lingvoj.

KI- TI- I- NENI- ĈI-
U kiu
кто
tiu
тот
iu
кто-то
neniu
никто
ĉiu
всякий
O kio
что
tio
тот
io
что-то
nenio
ничто
ĉio
все
A kia
какой
tia
такой
ia
какой-то
nenia
никакой
ĉia
всяческий
E kie
где
tie
там
ie
где-то
nenie
нигде
ĉie
везде
EN kien
куда
tien
туда
ien
куда-то
nenien
никуда
ĉien
куда угодно
AM kiam
когда
tiam
тогда
iam
когда-то
neniam
никогда
ĉiam
всегда
OM kiom
сколько
tiom
столько
iom
сколько-то
neniom
нисколько
ĉiom
целиком
EL kiel
как
tiel
так
iel
как-то
neniel
никак
ĉiel
всячески
AL kial
почему
tial
потаму
ial
почему-то
nenial
беспричинно
ĉial
по всякой причине
ES kies
чей
ties
того
ies
чей-то
nenies
ничей
ĉies
всех

Notu ke en la tabelo supre ne aperas ĉiuj tradukoj de la esperantaj korelativoj en la rusan. Rimarku ke kelkfoje la iniciala letero aperas post prefikso kiel la iniciala "K" en сколько kaj la iniciala "T" en потому.

Tabelo de korelativoj en Esperanto kompare al la pola

Jen komparo de la esperantaj kaj polaj korelativoj, kiuj ankaŭ estas escepte regulaj.

KI- TI- I- NENI- ĈI-
-U kto KIU tamten TIU ktoś IU nikt NENIU wszyscy ĈIU
-O co KIO tamto TIO coś IO nic NENIO wszystko ĈIO
-A jaki KIA taki TIA jakiś IA żaden, żadnego rodzaju NENIA każdego rodzaju ĈIA
-E gdzie KIE tam TIE gdzieś IE nigdzie NENIE wszędzie ĈIE
-AM kiedy KIAM wtedy TIAM kiedyś IAM nigdy NENIAM zawsze ĈIAM
-OM ile KIOM tyle TIOM ileś IOM nic, żaden, wcale NENIOM każdą ilość ĈIOM
-AL dlaczego KIAL dlatego TIAL z jakiegoś powodu IAL bez powodu NENIAL z każdego powodu ĈIAL
-EL jak KIEL w ten sposób TIEL jakoś IEL w żaden sposób NENIEL każdym sposobem ĈIEL
-ES czyj KIES tego TIES czyjś IES niczyj NENIES należący do wszystkich ĈIES

Rimarku ke en la pola lingvo kvar el la demandaj tabelvortoj komencas per "k" aŭ enhavas ĝin, la montraj komencas per "t" (aŭ enhavas ĝin), ĉiuj nedifinaj devenas el la demandaj per aldono de "ś", preskaŭ ĉiuj negativaj komencas per "ni" kaj sep el naŭ kolektivaj komencas per "wsz" (aŭ enhavas ĝin).

Reform-diskutoj

La korelativoj de Esperanto ŝparas multan lernadon kaj memor-streĉon, se lernanto foje alproprigis la sistemon. Instru-spertoj tamen montras, ke por lernantoj kun iuj okcident-eŭropaj lingvo-fonoj ili povas esti "malfacilaj", ĉar "fremdaj" kaj "arte faritaj", eble la plej "arte farita" parto de la Esperanta leksiko. Poetojn kelkfoje ĝenas, ke la tabela sistemo necesigas ĉiam du (aŭ kombine kun "ĉi") eĉ tri silabojn por tre ofte uzataj, plej bazaj vortoj. Eble pro tio la tabelvortoj en la pasinteco ofte estis, kaj ĉiam denove estas diskutataj laŭ du tendencoj: anstaŭigo per (laŭaserte) "pli natura" sistemo unuflanke, vastigo kaj ĝeneraligo de la tabelo aliflanke.

Ĉu anstataŭigo per pli "natura" sistemo?

L.L. Zamenhof mem estis preta rezigni pri la tabelvortoj en la (fine ne realigita) reform-diskuto de 1894. La reform-Esperanto Ido en 1908 tamen iris tiun vojon. La Iltisa Skolo en la 1980-aj jaroj vaste uzis paralelajn formojn kiel "hik" (de latina hic) por "tie ĉi". Tiuj proponoj kaj tendencoj ĝis hodiaŭ nek vaste eniris lernolibrojn, nek ĝeneralan lingvo-uzon.

Ĉu plivastigo de la tabelo?

La kontraŭa diskuto temas pri aldono de "multobligaj" elementoj al la tabelo, kaj "horizontale" kaj "vertikale". Iom vaste diskutata estas la demando, ĉu oni aldonu apud ki-, ti-, i-, neni- kaj ĉi- plian elementon ali-. Pro la kialoj klarigitaj en PMEG (vd. sekcion "eksteraj ligiloj") ankaŭ tiu propono restis escepto kaj ne eniris la ĝeneralan lingvaĵon. Ignorante la gramatikan karakteron nedisigeblan de la korelativoj oni facile kaj formale povus pensi pri distranĉo ekzemple el kiam, tiam, iam ktp. la (ŝajn-)elementon -am kaj kombini ĝin kun aliaj elementoj, ekzemple mult'am (ofte, multfoje). Ankaŭ tiaj reform-proponoj (prave) ne estas ĝeneraligitaj. Por pli detala diskuto vd. la eksterajn ligilojn.

Literaturo

Eksteraj ligoj