Diskuto:Mojosa: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 62: Linio 62:


[[Vikipediisto:Lingvano|Lingvano]] 08:37, 4. Jul 2008 (UTC)
[[Vikipediisto:Lingvano|Lingvano]] 08:37, 4. Jul 2008 (UTC)

:La problemo restas: vi miskomprenis la signifon de la vorto ghuste en la ekzemplo, kiun vi donas. Mi ne scias, kiel pli bone klarigi... pensu tiel, se vi hontas, vi ighas varma en la vizagho, chu ne? (Same se vi kolerighas.) Tio estas malvarma (uncool). Do cool en via ekzemplo estas 'malhonta'. "Tiu ulo pensas, ke li estas malhonta, sed li ne estas."

:Mi devus ne disi aliajn homojn, sed chu vi ne vidas la grandan bildon: estas iom nemalhonte starigi komitaton por krei tian vorton... La komitato konkludas kun mallongigo... auch. Nenio estas pli 'uncool' ol tio.

:Nu, unu solvo estas konstati, ke mojosa iel rilatas al a ''germana'' junulara vorto 'cool'. Tiukaze oni esprimu la aferon tiel, ke oni evitas atakon de germanlingvaj puristoj. --[[Vikipediisto:Piechjo|Piechjo]] 14:23, 29. Nov 2009 (UTC)

Kiel registrite je 14:23, 29 nov. 2009

Hej! Mi konsentas ke mojosa nun estas esperanta adjektivo char ankau mi audis homojn uzi ghin. Tamen la traduko 'cool' estas maltauga. Vi skribas ke mojosa estas "- - egala al tiu de la angla vorto cool en ties signifo de moderna, bonega" kaj vi aldonas ligilon al la angla pagho 'Cool'.

Sed tie oni ne skribas ke 'cool' havas au signifon moderna au bonega kvankam en la artikolo ja troveblas la vortoj 'modern' kaj 'good'. Shajnas ke vi konfuzighas inter la vortoj 'trendy' (trenda) kaj 'cool', el kiuj la lasta nek signifas moderna nek junstila. Do, se vi insistas pri la esperanta vorto mojosa, bonvolu, sed mi malrekomendas provi shanghi la signifon de la angla vorto 'cool'. Pli prefere kompreni, kion ghi efektive signifas. --Piechjo 21:02, 14. Okt 2006 (UTC)

Dankon pro komento pri difino

Dankon pro viaj komentoj, Pieĉjo! Kiam mi rapidrigardis tiun anglan paĝon, ĝi ja per si mem klare konstatas, ke estas ege malfacile doni iun precizan difinon por tiu vorto, kaj ke tio eĉ fariĝas temo de sciencaj esploroj :o) Mi neniel profunde studis tiun paĝon, do povas esti, ke mi alligis al malbona artikolo - tamen ja artikoloj kun titolo "Cool" en pluraj aliaj lingvoj (kiel ekz. la germana) donas ĝuste ĝin inter siaj intervikiaj ligiloj. Verkante la artikolon mi (kiel endas) klopodis ne esprimi mian personan opinion, sed ĉerpi de eksteraj rekonataj fontoj. La informo pri la egaleco inter "cool" kaj "mojosa" venas rekte de la informoj prezentataj de la aŭtoroj de la vorto mem - ligilojn al tiuj informoj vi trovas fine de la artikolo. Se vi opinias, ke la informo ke vorto "mojosa" havas saman signifon kiel "cool" estas malvera, aŭ minimume nesufiĉa por bone difini ĝin (pri tio dua minimume mi konsentus, se ja eĉ la anglalingva artikolo diras ke malfacilas fari difinon), tiam bonvolu provi iom redakti la artikolon kaj provu difini ĝin iom pli trafe aŭ pli profunde - ekzemple iu uz-ekzemplo ne malbonus, mi kredas, aŭ io tia... Aŭ povas esti ke estas male la anglalingva artikolo, kio pluevoluigendas rilate al difinoj... tio ja povas esti, sed ĉiukaze temas pri kompleksa afero, do malfacila tasko :o) Amike, Marek "Blahma" BLAHUŠ 23:40, 14. Okt 2006 (UTC)


Sal, Marek!

Jes fakte, unue dankon pro bona laboro en Vikipedio, Marek. Kiam mi skribis la komenton, mi pensis ke temus pri tute alia persono ;) Sed poste vidis vian uzantopaghon. Do, difini "cool" povas esti malfacila, sed mi kredas ke anglalingvanoj komprenas la vorton tute malsimile al germanlingvanoj. Al mi tio aspektas iom kiel la germgla vorto "handy" (poshtelefono).

Chu vi iam audis pri Joe Cool? Alteregoo de http://en.wikipedia.org/wiki/Snoopy en la komikso Peanuts? Li estas Cool, char li ne mienumas kaj klaras chiun situacion kalme. Au chu vi konas Fonzie de Happy Days? Ankau li estas inkarnacio de Cool. Cool persono ne nervozas. Li faras aferojn neshvite. En la angla oni ech diras "Keep it cool, man!" - estu kalma.

Tute ne temas pri agho, tinkturkoloro de la hararo, ne pri modaj vestoj, trendeco a.s. MJS - moderna junstila: tio jam havas vorton, kaj ghi estas trenda, chu ne? "Kiel vi fartas?" - "Trende, amiko, trende - moderne kaj junstile." (Komparu: "How's it going?" - "It's cool, man.")

Do, se homoj nun volas uzi mojosa, ili uzu, sed mi persone dubas chu ni vere bezonus "esperantisman" mallongigan sinonimon por la jam ekzistanta - kaj interlingve rekonebla - vorto trenda. Se vi demandas mian opinion pri ekvivalento al Cool, mi forigus mojosa kaj proponus kalma, jam PIV-a vorto; oni ne chiam zorgu pri la maleventuala ambigueco. Sed tio estas nura propono. Aliaj proponoj troveblas en http://www.nettie.fi/droespo/strate.htm. C:X P. --Piechjo 07:23, 15. Okt 2006 (UTC)


Alia propono

Vi faris bonan artikolon, do ni tenu ghin. Sed se ok por vi, mi aldonos atentigon en la fino :) --Piechjo 10:02, 15. Okt 2006 (UTC)

Sonas bone, do trovu taŭgan lokon por aldoni komentojn kaj redaktu kun kuraĝo! Dankon ankaŭ interalie pro la atentigo pri "kalma" - ĝis kiam mi nun legis de vi, mi ne sciis, ke tia vorto ekzistas kaj ke eĉ en PIVo! :o) Krome, mi ŝajnas kompreni, kion vi celas pri la traduko de "cool", kaj vidas ke ŝajne havas la saman komprenon de ĝi kiel vi - kaj tiam ja tre eble malsaman de tiu en la koncerna anglalingva artikolo. Ja ankaŭ mi neniel rilatigas na "cool" kun moderneco aŭ sekvado de modo kaj trendoj, sed simple al tiu senzorgemo, rapida kaj efika solvado de problemoj, bela kaj freŝa aspekto ktp. - simple mojoseco ;-). Amikan saluton al Suomio! Marek "Blahma" BLAHUŠ 10:27, 15. Okt 2006 (UTC)

Signifo de cool

Atentigita de aliulo, lau www.answers.com/cool la slanga signifo de tiu vorto estas

(6) Slang.
(a) Excellent; first-rate: has a cool sports car; had a cool time at the party.
(b) Acceptable; satisfactory: It's cool if you don't want to talk about it.

La nuna priskribo ne vere kongruas. Tamen mi ankau plu lernis pri vikiredaktado kaj ne plu certas pri la fino parto. Piechjo 16:34, 3. Sep 2007 (UTC)

Ĉi tiu estas stranga loko por diskuti la signifon de angla vorto ...

Oxford English Dictionary donas la samajn du slangajn sencojn de "cool", kompreneble inter multaj aliaj sencoj. Tamen, ŝajnas al mi, ke ekzistas alia senco, kiun la vortaroj ne mencias. Temas pri relative malofta, kvazaŭ ironia senco, sed ŝajne ĝi kongruas kun la senco, kiun ŝajne celas la proponantoj de "mojosa". La signifo estas proksimume: tio, kion tiuj, kiuj uzas la vorton "cool", nomas tiel. Ĝi estas kvazaŭ ironia, ĉar ĝi estas la signifo, kiun ofte havas "cool", se homo, kiu normale ne uzas tiun vorton, tamen uzas ĝin.

Jen provo al analogio: Mi normale ne uzas la vorton "dokta" en Esperanto. Tial, se mi nomas iun "dokta", vi rajtas suspekti, ke mi kvazaŭ mokas tiun personon: eble mi sugestas, ke li estas pretendema homo, kiu uzas vortojn kiel "dokta". Simile, se mi normale ne uzas la vorton "cool", sed nomas iun aŭ ion "cool", vi povas suspekti ian mokon.

Ne ĉiam temas pri moko, kompreneble, sed temas pri io simila: la vorto estas uzata, ne ĉar oni mem normale uzus ĝin, sed ĉar oni opinias, ke la celata persono aŭ celataj personoj verŝajne uzus ĝin.

Jen du citaĵoj:

I recently read a great post on What's Your Brand Mantra about trying to be cool. Every naming company at one time or another wants to come up with cool brand names and it's very difficult to pinpoint what is cool at all. [1] (Mi antaŭ nelonge legis bonegan afiŝon en What's Your Brand Mantra pri provoj esti mojosa. Ĉiu nomada firmao en iu aŭ alia momento volas inventi mojosajn markonomojn, kaj estas tre malfacile precize difini, kio estas entute mojosa.)

This guy thinks he's cool but he's not, how do I tell him that? [2] (Ĉi tiu homo pensas, ke li estas mojosa, sed li ne estas. Kiel mi diru tion al li?)

La priskriboj de "mojosa" bone kongruas al tiuj ekzemploj, mi pensas. Tamen, temas pri relative malofta senco de la angla vorto.

Lingvano 08:37, 4. Jul 2008 (UTC)

La problemo restas: vi miskomprenis la signifon de la vorto ghuste en la ekzemplo, kiun vi donas. Mi ne scias, kiel pli bone klarigi... pensu tiel, se vi hontas, vi ighas varma en la vizagho, chu ne? (Same se vi kolerighas.) Tio estas malvarma (uncool). Do cool en via ekzemplo estas 'malhonta'. "Tiu ulo pensas, ke li estas malhonta, sed li ne estas."
Mi devus ne disi aliajn homojn, sed chu vi ne vidas la grandan bildon: estas iom nemalhonte starigi komitaton por krei tian vorton... La komitato konkludas kun mallongigo... auch. Nenio estas pli 'uncool' ol tio.
Nu, unu solvo estas konstati, ke mojosa iel rilatas al a germana junulara vorto 'cool'. Tiukaze oni esprimu la aferon tiel, ke oni evitas atakon de germanlingvaj puristoj. --Piechjo 14:23, 29. Nov 2009 (UTC)