Glacihokeo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
FoxBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: be:Хакей з шайбай
TobeBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ms:Hoki ais
Linio 106: Linio 106:
[[lv:Hokejs]]
[[lv:Hokejs]]
[[mr:आइस हॉकी]]
[[mr:आइस हॉकी]]
[[ms:Hoki ais]]
[[nl:IJshockey]]
[[nl:IJshockey]]
[[nn:Ishockey]]
[[nn:Ishockey]]

Kiel registrite je 09:42, 5 dec. 2009

Glacihokeo
Hokeistoj dum glacihokea ludo
Hokeistoj dum glacihokea ludo
speco de sporto • olimpika sportoteama sporto • sport with racquet/stick/club
hokeoglitkurado • ice sport
Fakoj
<mankas>
Kulminaj konkursoj
Monda ĉampioneco en glacihokeo 1920
Olimpika turniro 1920
Internacia federacio
Nomo: IIHF
NHL
Fondita: 1908 IIHF
1917 NHL
TTT: Paĝaro de IIHF
Paĝaro de NHL
Rilataj paĝoj
Kategorio:Glacihokeo
vdr
Torino, 2006

Glacihokeo estas speco de teama sporto, kiu evoluis inter 1840 kaj 1875 en Kanado el diversaj teamaj sportoj. En tio havis gravajn rolojn la tie garnizonigitaj britaj trupoj, kiuj la skotan ludon Shinty aplikis en 1840 kiel Shinney sur glacio aŭ neĝo en Kanado.

Oni ludis tion ekde 1855 per (gazon-)hokeobatiloj. La unua vera glacihokea ludo okazis la 3-an de marto 1875 en Montrealo inter docentoj kaj studentoj de la Universitato McGill en Montrealo.

Alia antaŭulo de glacihokeo en Eŭropo estis Bandy, kiu estas ankoraŭ hodiaŭ ludata (ĉefe en norda kaj orienta Eŭropo) kelkloke.

Ĉe la glacihokeo oni devas ŝovi hokediskon, platan ebonitan diskon per la bastono (batilo) en la kontraŭulan golejon. La ludo estas tre korpouza: oni ("Bodychecks") rajtas la kontraŭulon forpremi, puŝi por akiri la hokediskon.

ludkampo

La ludkampo estas rondigita rektangulo kun longo de 60 kaj larĝo de 30 m. Oni dividas la ludkampon per 30 cm larĝaj linioj je 3 samgrandaj zonoj: la ataka, la neŭtrala kaj la defenda zono. La neŭtrala zono estas duonigita per mezlinio kaj meze sur tio troviĝas – centre de la ludkampo- ekluda punkto. Male al multaj sportoj, la areo malantaŭ la golejo estas ankaŭ ludejo. En la nordamerika Nacia Hokea Ligao (NHL) uzas ludkampon larĝan nur ĉ. 26 m kaj longan 56 m, tiel la ludo estas iomete pli rapida kaj agresiva ol aliloke.

ludreguloj

La glacihokea ludo daŭras normalokaze 60 minutojn (3 trionoj kun po 20 minutoj) (neta ludotempo). Ĉar ĉe ĉiu halto de la ludo (faŭlo ktp.) ankaŭ la horloĝo estas haltigita, la glacihokea ludo daŭras fakte pli longe. La averaĝa malneta ludotempo de unu triono en la Germana Glacihokea Ligao estas ĉ. 35 minutoj. Inter la trionoj de okazas 15-minutaj paŭzoj.

Unu teamo konsistas el maksimume 22 ludistoj, el kiuj 20 estas kampoludistoj kaj 2 golejistoj. Dum la ludo, rajtas troviĝi samtempe nur maks. 6 ludistoj sur la glacio. Tiuj konsistas ĝenerale el 5 kampo-ludistoj kaj unu golulo:

                                             Golulo
                  dekstra defendanto       maldekstra defendanto
dekstreflanka atakanto     meza atakanto (Center)     maldekstreflanka atakanto

Oni ĝenerale ludigas vicojn, t.e. la atakanto kaj defendanto laŭeble ĉiam kunludas. La optimuma teamo havas 4 defendajn vicojn (4 x 2 = 8 ludistoj) kaj 4 atakajn vicojn (4 x 3 = 12 ludistoj ). Tiel: 1 golulo + 8 defendanto + 12 atakanto + 1 kromgolulo = 22 ludistoj

La teamo devas nomumi kapitanon kaj du asistentojn. Por ekkoni ilin, ili portas surbruste „C“ (post angla Captain), „A“ (post angla Assist).

La ŝanĝo de ludistoj povas okazi iam ajn, sen haltigi la ludon. Ĝenerale, la teamoj ŝanĝas ĉiun 45 ĝis 120 sekundoj. Ankaŭ la golulon povas anstataŭi kampoludisto. Ĝis ĉ. 1930 ekzistis ankaŭ 6-a kampoludisto je la "Rover"-pozicio. Por eviti la vundiĝoj, oni ordonas kompletan ŝirmekipaĵon. Al tio apartenas kasko, kiu devas havi ankaŭ vizaĝan ŝirmilparton ĉe la funuloj kaj virinoj.

Esprimoj

  • Ekfrapo (Bully): Ĉe komenco de la ludo aŭ post ludohalto, okazas ekfrapo je pfajfo. Tiam du konttraŭulaj ludistoj staras unu kontarŭ al la alia ĉe la ekfrapejo kaj la hokediskon enĵetas linia ludjuĝisto (Linesman~liniulo). Ambaŭ ludistoj ekprovas akiri la diskon por sia teamo.
  • ofsajdo (Offside): Ĉe ataka ludo kontraŭ la mala golejo, la hokedisko devas samtempe aŭ iom pli frue traglisi la bluan linion (inter la neŭt

Reta ligilo

Ŝablono:LigoElstara


Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoElstara