La Neuveville (distrikto): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 68: | Linio 68: | ||
{{Navigilo:Distriktoj de Kantono Berno}} |
{{Navigilo:Distriktoj de Kantono Berno}} |
||
{{Komunumoj de la distrikto La Neuveville}} |
|||
[[ca:Districte de La Neuveville]] |
[[ca:Districte de La Neuveville]] |
Kiel registrite je 14:45, 9 dec. 2009
Distrikto La Neuveville | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Berno | |
Kantono | Berno |
Ĉefloko | La Neuveville |
Koordinatoj | 47° 3′ N 7° 5′ O / 47.050 °N, 7.083 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ N 7° 5′ O / 47.050 °N, 7.083 °O (mapo) |
Areo | 59,02 km² |
Loĝantardenseco | 105 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 0215 |
La 'distrikto La Neuveville estas administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 6183 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo La Neuveville.
Geografio
La distrikto La Neuville situas inter la sudokcidenta bordo de la Lago de Bielo kaj la ĵurasa montopinto Chasseral. La plej alta punkto de la distrikto troviĝas sur la kulmino de Chasseral je altedo de 1607 m s.m., dum la plej malalta punkto estas la Lago de Bielo kun alteco de 429 m s.m. Laŭ loĝantaro la distrikto estas la plej malgranda de la kantono kaj laŭ areo nur la distrikto Bielo estas pli malgranda.
Trafiko
Laŭ longe de la lagobordo pasas tra la distrikto la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al Neuŝatelo kaj paralele la svisa aŭtovojo A5, kiu inter la urboj La Neuveville kaj Bielo ankoraŭ (stato en decembro 2009) ne estas finkonstruita. Al la vilaĝoj pli supre sur la deklivo de Ĵuraso kondukas funikularoj.
Historio
La Neuveville estis de 1304 ĝis 1797 voktejo,aŭ kiel oni en la germana lingvo diris Kastlanei, de la Princepiskopejo Bazelo. En 1797 ĝi estis konkerita de Francio kaj post la mallonga eksperimento de la Raŭraĥa Respubliko ĝis 1800 kantono de la departemento Mont Terrible kaj poste parto de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 ĝi estis de la Viena Kongreso atribuita al la Kantono Berno, estis de 1816 ĝis 1846 parto de la distrikto Erlach kaj ek de tiam propra distrikto de Kantono Berno.
Komunumoj de la distrikto La Neuveville
La distrikto La Neuveville konsistas (stato en 2009) el 5 komunumoj, el kiuj la ĉefloko La Neuveville estas la plej granda kaj unika urbo kun historia urborajto. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Diesse | 415 | 9,44 | 0721 | |
Lamboing | 685 | 9,10 | 0722 | |
La Neuveville | 3478 | 6,80 | 0723 | |
Nods | 731 | 26,70 | 0724 | |
Prêles | 874 | 6,98 | 0725 | |
Totale | 5 | 6183 | 59,02 | 0215 |
Eksteraj ligiloj
grekeLa distrikto La Neuveville en la Historia Leksikono de Svislando
Ŝablono:Navigilo:Distriktoj de Kantono Berno
Ŝablono:Komunumoj de la distrikto La Neuveville