Kanalo de Opatovice: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: * Koordinatoj: {{koord|50|05|07|N|15|40|07|E}} right|300px '''Kanalo de Opatovice''' (Opatovický kanál). ==Karaktero de la fluejo.== Artefarita akv...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 12:59, 10 dec. 2009

Kanalo de Opatovice (Opatovický kanál).

Karaktero de la fluejo.

Artefarita akva kanalo „Opatovický kanál“ komenciĝas antaŭ riverkluzo en Opatovice kaj post pli ol 32 kilometroj la akvo revenas denove en la riveron Labe, post la vilago Semín. La fluejo estis en tuta longeco kalfatrita per argilo. Opatovický kanalo estas nacia monumentaĵo. Larĝeco de kanalo: de 2,5 m ĝis 15,0 m. Meznombra profundo: 1,5 m Altodiferenco inter enfluo kaj elfluo en Labe (Elbo) : 22 m Hodiaŭa longeco de la kanalo: 32,69 km

Historio.

La kanalo estas elstara mezepoka konstruaĵo en la regiono de Pardubice en Ĉeĥa respubliko, kiu estis konstruita en la jaroj 1498 – 1521. Ĉe la komenco de historio de tiu ĉi kanalo estis jam monaĥoj de benedikta ordeno, kiuj en teritorio de la monaĥejo de Opatovice jam komence de la 11-a jarcento mastrumis tie grundon, fondis bienojn, vilaĝojn kaj ankaŭ fiŝlagojn. La monahejo estis dum husana tempo detruita kaj ankaŭ la laboraĵo de monaĥoj malprogresis. Principa ŝanĝo venis en la jaro 1490, kiam la bienegon aĉetis elstara nobelulo Vilhelmo el Pernštejn. Konstruanto de la kanalo estis fiŝmastro Kunát Dobřanský el Dobřenice. La kanalo ĉerpis akvon el rivero Labe kaj per la akvo provizis vastan reton de fiŝlagoj.

Profituzo.

En linio de la kanalo estis konstruitaj muelejoj (en nombro 32),la kanalo provizis per akvo 256 fiŝlagojn. La akvo movigis ankaŭ segilojn. Hodiaŭ funkcias nur tri malgrandaj akvo-elektrejoj.

Pluaj konstruaĵoj sur la fluejo.

Kluzpordetoj de Ždánice

regulas trafluantan kvanton de la akvo en la kanalo.

Enfluaj kluzpordetoj

por ĝis nun provizitaj fiŝlagoj-Pohránovský, Bohdanečský, du de Zábranských, Nadýmač, Sopřečský kaj Buňkov.

Akvadukto Semín

krucaĵo de kanalo de Opatovice kun rivereto Sopřečský.

Eksteraj ligoj


La ĉefa artikolo por ĉi tiu kategorio estas Kanalo de Opatovice.

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Kanalo de Opatovice en Vikimedia Komunejo