Kolao: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Eksteraj ligiloj
Linio 35: Linio 35:
* [http://future.wahaha.com.cn/cola.shtml Oficiala paĝaro de ''Future Cola'' aŭ ''China Cola''] Kolao-trinkaĵo el [[Ĉinio]] ([[ĉine]]).
* [http://future.wahaha.com.cn/cola.shtml Oficiala paĝaro de ''Future Cola'' aŭ ''China Cola''] Kolao-trinkaĵo el [[Ĉinio]] ([[ĉine]]).
* [http://mecca-cola.com Oficiala paĝaro de ''Mecca Cola''] Kolao-trinkaĵo kreita en [[Francio]] kial "alternativa kolao" por [[islamanoj]] (angle, [[france]] kaj [[arabe]]).
* [http://mecca-cola.com Oficiala paĝaro de ''Mecca Cola''] Kolao-trinkaĵo kreita en [[Francio]] kial "alternativa kolao" por [[islamanoj]] (angle, [[france]] kaj [[arabe]]).
* [http://www.cola-turka.com.tr Oficiala paĝaro de ''Cola Turka''] Kolao-trinkaĵo el [[Turkio]] ([[turke]]).
* [http://www.timesonline.co.uk/tol/news/world/article1172816.ece Kolaoj en islamaj landoj] Artikolo el ''[[The Times]]'' pri ''Zam Zam Cola'', kolao el [[Irano]]. (angle).
* [http://www.timesonline.co.uk/tol/news/world/article1172816.ece Kolaoj en islamaj landoj] Artikolo el ''[[The Times]]'' pri ''Zam Zam Cola'', kolao el [[Irano]]. (angle).



Kiel registrite je 10:14, 12 dec. 2009

kolao

Kolao estas ŝatata kafein- kaj suker-entena freŝiga trinkaĵo, kiu estas riĉigita per karbona dioksido.

Enteno

Originale, la ingrediencoj de kolao estis: kafeinriĉa kolanukso kaj kokainentena kokaarbedo. Tiu lasta estis elprenita en 1903 el la recepturo, post kiam evidentiĝis la danĝereco de la kokaino. Hodiaŭ oni uzas senkokainan kokaon.

Ĝian tipan guston hodiaŭ donas krom la kolanukso la aldonaĵoj kiel vanilo, cinama oleo, dianta oleo kaj citrono kaj aliaj, sed tiuj povas varii laŭ kontinentoj kaj landoj.

La ĉefaj entenaĵoj estas kafeino, fosforacido , granda maso da sukero, karbona dioksido kaj antaŭ ĉio akvo. La karakterizan malhelan koloron ricevas la kolao per e-materialo E 150d. la diversan guston de la kolao kaŭzas – krom la supre menciitaj – la diversaj akvo- kaj sukerspecoj aldonataj. Tiel en Azio oni aldonas kansukeron, en Eŭropo plej ofte sukerbetan sukeron kaj en Usono maizan siropon.

Preskaŭ ĉiu produktisto aperis meze de la 1980-aj jaoj per leĝer-produkto, en kiu oni uzas anstataŭ sukero aspartamon kaj acesulfamon. Malpli disvastiĝis la senkafeinaj tipoj ("infankolao"), same kiel la specialaj gustodirektoj (acida ĉerizo, vanilo, citrono).

Grava entenaĵo estis pli frue la citrona acido, hodiaŭ la fosfora acido (E 338), kiu aperas kiel ortofosfora acido. La fosfora acido respondecas pri la tipa kola-gusto kaj efikas kiel emulsiostabiligaĵoj.

Historio

Kiel elpensanto de la kolao validas la farmaciisto John Stith Pemberton, kiu en 1886 evoluigis recepton por siropo kaj tiun miksante kun sodoakvo vendis sub nomo Coca-Cola (legu tie).

Krom Coca-Cola aperis ankaŭ pluaj markoj, kiuj do ne povis daŭre danĝerigi la gvidantan pozicion de la pra-kolao. La plej konata konkuranto estas la same usona Pepsi-Cola. Krom tiuj aperis provizore en Eŭropo markoj kiel ekz. Afri-Cola (germanio, 1930-aj jaroj) aŭ Club-Cola (GDR).

Kolao validas kiel usona produkto, reprezentanto de Usono, tiel en kelkaj landoj ankaŭ aĉeteblas Inca Kola (Peruo) de Coca-Cola-konzerno. Tukolao estas kuba marko, kiu ankaŭ en Italio estas aĉetebla. En Bharato, la Pepsi kaj koka-kolao estis malpermesita inter 1970 ĝis 1993!

Kvankam ĉiu aĝokategorio konsumas ĝin, oni celas per la reklamoj nur la junulojn, iganta ilin ĉefaj konsumantoj.

En 2002 surmerkatiĝis la Mecca-Cola kiel ne-okcidenta alternativo por islamanoj.

Pliaj

Listo de kolamarkoj.


Eksteraj ligiloj