Chrudimka: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 25: | Linio 25: | ||
==Turismaj interesajoj.== |
==Turismaj interesajoj.== |
||
Instrua itinero tra la regiono de |
Instrua itinero tra la regiono de Ĥrudimka linias ekde fonto, laŭlonge de la rivero, al pli ol 30 vidindaĵoj kaj interesaĵoj kaj ĝi mezuras 82 kilometrojn. |
||
==Eksteraj ligoj.== |
==Eksteraj ligoj.== |
Kiel registrite je 19:52, 12 dec. 2009
Chrudimka | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Fluo | |
Geografio | |
Ĥrudimka (ĉeĥe Chrudimka) estas rivero de la regiono Pardubice en Ĉeĥa respubliko. Antaŭe ankaŭ nomata Kamenice aŭ Ohebka (lau la burgo Oheb). La rivero mezuras 104,4 km kaj la riverbaseno mezuras 858,5 km2.
Karaktero de la fluejo.
La rivero elfontas en supermara alteco 680 metrojn super la vilaĝo [Filipov]. Kiel la ĉefa fonto, el kelkaj, estas trovita puteto en „Malnova barita arbaro“. Supera kaj meza partoj de la rivero Ĥrudimka estas ornamataj per pitoreska naturo de Ĵdjara montetaro (Žďárské vrchy) kaj Feraj montoj (Železné hory). Kiel pli granda rivereto ĝi enfluas en akvo-rezervujon Hamry ĉe urbeto Hlinsko. Jam kiel rivero ĝi fluas tra Hlinsko kaj per multaj meandroj plibeligas protektitajn naciajn komemoraĵojn Reĝa segilo ( Králova pila) kaj Gaja monteto (Veselý kopec). La rivero poste trafluas en profunda intermontejo, kie sub la ruino de iama burgo Oheb je momento haltigas la akvon valbaraĵo Seč. Post du kilometroj estas baraĵo Seč II, kaj pluaj baraĵoj Křížanovice I. kaj Křížanovice II. Suba parto, kiam la rivero postlasas la urbon Chrudim, trafluas jam en riverbaseno de Elbo. En ebena parto la traflua rapideco malgrandiĝas, do ofte en tiu ĉi areo ekestas danĝero de inundoj. En Ĥrudimka enfluas tie ĉi ankaŭ rivero Novohradka. Jam en Pardubice en la riveron enfluas artefarita kanalo Halda, restaĵo post eksa fiŝlaga sistemo en ĉirkaŭaĵo de urbo Pardubice.Post 104,4 km, super elba riverkluzo, la akvo de Ĥrudimka miksiĝas kun akvo de Elbo (Labe).
Akvobaraĵoj kaj profituzo.
Hamry
konstruita en la jaro 1912, 17m alta – rezervujo de la trink-akvo
Seč I
konstruita 1935, 42m alta, ŝtona – rezervujo de la trink-akvo, produktado de la elektroenergio, kontraŭinunda protektaĵo, somerloko por kvieta libertempo
Seč II
konstruita 1947, egaliga baseno, produkto de la elektroenergio
Křížanovice I
konstruita en la jaro 1954, fero-betona, 28 metroj alta, rezervujo de trink-akvo, produktado de elektroenergio, kontraŭinunda protektajo
Křížanovice II (Práčov)
konstruita 1954 - egaliga baseno, rezervujo de la trink-akvo, produktado de la elektroenergio
Turismaj interesajoj.
Instrua itinero tra la regiono de Ĥrudimka linias ekde fonto, laŭlonge de la rivero, al pli ol 30 vidindaĵoj kaj interesaĵoj kaj ĝi mezuras 82 kilometrojn.