Thun (distrikto): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 153: | Linio 153: | ||
{{Navigilo:Distriktoj de Kantono Berno}} |
{{Navigilo:Distriktoj de Kantono Berno}} |
||
{{Komunumoj de la distrikto Thun}} |
{{Komunumoj de la distrikto Thun}} |
||
{{projekto|commons=Category:Thun (district)|markilo=Distrikto Thun}} |
|||
[[Kategorio:Berna Oberlando]] |
[[Kategorio:Berna Oberlando]] |
Kiel registrite je 20:13, 12 dec. 2009
Distrikto Thun | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Berno | |
Kantono | Berno |
Ĉefloko | Thun |
Koordinatoj | 46° 45′ N 7° 37′ O / 46.750 °N, 7.617 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ N 7° 37′ O / 46.750 °N, 7.617 °O (mapo) |
Areo | 267,7 km² |
Loĝantardenseco | 349 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 0224 |
La 'distrikto Thun estas administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 92248 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Thun.
Geografio
La distrikto Thun estas kvazaŭ la portalo al Berna Oberlando. Ĝi situas ĉe la norda kaj orienta bordoj de la Lago de Thun kaj ambaŭflanke de la rivero Aro, kiu en la distriktĉefurbo Thun elfluas el la lago norden al direkto de Berno. En la distrikto Thun renkontiĝas la Svisa Mezlando kun la Alpoj kaj regas do la kontrasto inter mezlanda urbeco kaj oberlanda kampareco.
Trafiko
Tra la distrikto Thun pasas la ĉeflinio de Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Berno, tra Thun, la nova Lötschberg-Bazotunelo, Brigo, Domodossola al Milano.
En Thun la svisa aŭtovojo A6 transiras al la svisa aŭtovojo A8.
Historio
Ĝis la jaro 1384 Thun estis senjorujo de la Grafoj de Kiburgo, poste ĝi transiris al berna posedaĵo kaj fariĝis berna kamparvoktejo. Per la Helveta Revolucio la kamparvoktejo Thun estis pro la daŭro de kvin jaroj integrita al la Kantono Oberlando, kies ĉefurbo Thun estis. Post la fino de la Helveta Respubliko Thun fariĝis en la jaro 103 ĉefdistrikto kaj ek de 1831 distrikto de Kantono Berno.
Komunumoj de la distrikto Thun
La distrikto Thun konsistas (stato en 2009) el 26 komunumoj, el kiuj la ĉefurbo Thun estas la plej granda, la dua plej granda komunumo kaj urbo en la distrikto estas Steffisburg, kiu praktike kunkreskis kun la ĉefurbo Thun. Jen la listo de la komunumoj:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Amsoldingen | 801 | 4,7 | 0921 | |
Blumenstein | 1163 | 15,5 | 0922 | |
Buchholterberg | 1524 | 15,3 | 0923 | |
Eriz | 510 | 21,8 | 0924 | |
Fahrni | 741 | 6,7 | 0925 | |
Forst Längenbühl | 714 | 4,5 | 0948 | |
Heiligenschwendi | 631 | 5,6 | 0927 | |
Heimberg | 6071 | 5,4 | 0928 | |
Hilterfingen | 3987 | 2,8 | 0929 | |
Höfen ĉe Thun | 410 | 4,6 | 0930 | |
Homberg | 505 | 6,5 | 0931 | |
Horrenbach-Buchen | 252 | 20,4 | 0932 | |
Oberhofen ĉe la Lago de Thun | 2364 | 2,8 | 0934 | |
Oberlangenegg | 488 | 9,1 | 0935 | |
Pohlern | 276 | 9,9 | 0936 | |
Schwendibach | 253 | 1,5 | 0937 | |
Sigriswil | 4608 | 55,4 | 0938 | |
Steffisburg | 15379 | 13,5 | 0939 | |
Teuffenthal | 171 | 4,6 | 0940 | |
Thierachern | 2205 | 7,5 | 0941 | |
Thun | 42129 | 21,6 | 0942 | |
Uebeschi | 691 | 4,4 | 0943 | |
Uetendorf | 5969 | 10,2 | 0944 | |
Unterlangenegg | 909 | 6,8 | 0945 | |
Wachseldorn | 238 | 3,5 | 0946 | |
Zwieselberg | 268 | 2,4 | 0947 | |
Totale | 23 | 92248 | 267,7 | 0224 |
Eksteraj ligiloj
grekeLa distrikto Thun en la Historia Leksikono de Svislando
Ŝablono:Navigilo:Distriktoj de Kantono Berno Ŝablono:Komunumoj de la distrikto Thun Ŝablono:Projekto