Svisa Poŝto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
interwiki
Linio 27: Linio 27:
[[Kategorio:Poŝto]]
[[Kategorio:Poŝto]]
[[Kategorio:Firmaoj de Svislando|Poŝto]]
[[Kategorio:Firmaoj de Svislando|Poŝto]]


[[de:Die Schweizerische Post]]
[[en:Swiss Post]]
[[fr:La Poste Suisse]]
[[it:La Posta Svizzera]]
[[no:Det sveitsiske postvesen]]
[[rm:La Posta Svizra]]

Kiel registrite je 22:34, 13 dec. 2009

Sihlpost, ĉefa poŝtoficejo de Zuriko

La Svisa Poŝto (Marka prezentaĵo DIE POST, LA POSTE, LA POSTA, SWISS POST) estas memstara publikjura institucio de la Svisa Konfederacio. Ĝi estas la plej granda poŝtentrepreno de Svislando.

Ciferoj

Nuntempe la Svisa Poŝto disdonas jare proksimume 3 miliardojn da adresigitaj sendaĵo, pli ol 100 milionojn da pajaxjoj, ĝi transportas proksimume 100 milionojn da pasaĝeroj per siaj poŝtaŭtobusoj kaj administras havaĵon en la averaĝa alteco de 43 miliardoj da svisaj frankoj per sia financa branĉo PostFinance. Tiujn-ĉi taskojn la Svisa Poŝto plenumigas kun entute proksimume 58000 kunlaborantoj, de kiuj 52000 laboras en Svislando kaj 6000 eksterlande. La poŝto tiel estas la dua plej granda dunganto de Svislando.

Historio

La historioa PTT

La federacia poŝto estis kreita la 1-an de januaro 1849 kun la tasko transporti leterojn, pakaĵojn, personojn kaj sendi monon. Ek de 1857 Svisa Poŝto transportis ankaŭ poŝtaĵon per la trajno. Ek de 1866 ĝi utiligis proprajn poŝtajn vagonojn. 58 jarojn post la unua utiligo de motorveturiloj por poŝttransporto en 1903 la lasta ĉevala poŝtservo estis ĉesigit en la jaro 1961 en Avers GR. Ek de 1906 ĉe Svisa Poŝto ekzistas poŝtĝirkonto-servo el kiu estiĝis la hodiaŭa PostFinance. En la jaro 1920 la telefonado estis kunigita kun la poŝtservo kaj la telegrafio de la poŝto. La institucio nun nomiĝis PTT (poŝto, telefono, telegrafio). Ek de 1939 la Svisa Poŝto utiligas la flavan koloron kiel ĝia simbola koloro. Ek de tiam ĉiuj leterkestoj, poŝtmark- kaj monaŭtomatoj de la Svisa Poŝto havas flavan koloron. La unuajn monaŭtomatojn la Svisa Poŝto disponigis en la jaro 1978 kaj samtempe ĝi ofertis la unuajn porteblajn telefonojn.

Monopolo kaj liberaligo

Ĝis 1997 PTT posedis ŝtatan monopolon por siaj servoj transporto de poŝtaĵoj, telegrafio kaj telefonado. La 31-a de decembro 1997 la ŝtata koncerno en unua liberaliga paŝo estis dividita en du entreprenojn, nome la Svisa Poŝto, kiu plue posedis la monopolon por poŝtaĵoj kaj Swisscom, kiu okupiĝis pri la telefonado, merkato kiu ek de tiam estis liberigita ankaŭ al privataj entreprenoj. En diveresaj paŝoj ankaŭ la poŝta monopolo estis limigita. En la jaro 2004, ĝi limigiĝis al sendaĵoj sub 2 kg kaj ek de la 1-a de aprilo tiu limo estas 100 g. Limo kiu malaltiĝos en 2009 pro kontrakto de Svislando kaj Eŭropa Unio al 50 g.

Vidu ankaŭ

greke Poŝto greke Poŝtaŭto greke PostFinance greke Svisa poŝtmarko greke Universala Poŝta Unio

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retejo de la Svisa Poŝto (en german, franca, itala kaj angla lingvoj)