Mia najbaro Totoro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: ro:Vecinul Totoro
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
Linio 133: Linio 133:
[[it:Il mio vicino Totoro]]
[[it:Il mio vicino Totoro]]
[[ja:となりのトトロ]]
[[ja:となりのトトロ]]
[[ka:ჩემი მეზობელი ტოტორო]]
[[ko:이웃집 토토로]]
[[ko:이웃집 토토로]]
[[la:Totoro]]
[[la:Totoro]]

Kiel registrite je 03:21, 15 dec. 2009

Mia najbaro Totoro
animea filmo • longa movbilda filmo
Originala titolo となりのトトロ
Tonari no Totoro
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Kina aperdato 16 apr. 1988, 13 jul. 1990, 16 apr. 1988
Daŭro 86 minutoj
Ĝenro animeo
Kameraado Hisao Shirai
Reĝisoro(j) MIYAZAKI Hayao
Produktisto(j) Tōru Hara
Scenaro MIYAZAKI Hayao
Loko de rakonto Matsugō
Muziko de Hisaiŝi Ĝo
Produktinta firmao Studio Ghibli
Honorigoj Mainichi Film Award • Ōfuji Noburō Award • Blue Ribbon Awards • Kinema Junpo Award for Best Film of the Year
IMDb
vdr

Mia najbaro Totoro (japane: となりのトトロ Tonari no Totoro) estas animacia filmo produktita de Studio Ghibli kaj publikigita en 1988.

"Totoro" estas mis-elparolado de la 4-jara knabino Mej anstataŭ korekte (jap.) torōru (= "trolo", arbara spirito).
Ĉi tiu filmo plibonigis la reputacion de la Studio Ghibli konsiderinde, kaj pro la belaj bildoj kaj pro la bela muziko.

La reĝisoro estis Miyazaki Hayao.
La muzikon por tiu filmo komponis Hisaishi Jō.

Intrigo

La 11-jaraĝa knabino Sacuki, la protagonisto de tiu filmo, kune kun sia 4-jara fratino Mej kaj ilia patro translokiĝas al domo en la kamparo. La du knabinoj kutimiĝas al nova ĉirkaŭaĵo dume malkvietante pri ilia patrino kiu ankoraŭ troviĝas en hospitalo. La filmo rakontas delikatsente la adventurojn de la du knabinoj amikiĝante al arbaraj spiritoj kiuj vivas en grandega arbo en la najbareco.

Ĉefaj personoj

  • Sacuki ( japane: サツキ )
La 11-jara knabino Sacuki amas sian plijunan fratinon Mej, sed ankaŭ kverelas kun ŝi de tempo al tempo. Kiam Mej malaperas, Sacuki sentas responsa kaj faras ĉion por retrovi ŝin.
  • Mej ( japane: メイ )
La 4-jara knabino Mej estas plena da memfido kaj havas "ideon", kiel ŝi povus helpi al sia patrino saniĝi plirapide.
  • Patro ( japane: お父さん [otōsan] )
La patro de la du knabinoj laboras por la universitato kaj devas veturi kelkfoje al la urbo lasante la knabinojn en la gardo de Avinjo.
  • Patrino ( japane: お母さん [okāsan] )
La patrino de la du knabino ankoraŭ restas en la hospitalo kaj esperas de reiri hejmen baldaŭ.
  • Avinjo ( japane: おばあちゃん [obāĉan] )
Verŝajne ne la vera avino de la du knabinoj, sed la antaŭa posedanto de la domo, kie la knabinoj loĝas. Ŝi helpas al la nova najbara familio kaj gardas ankaŭ la knabinojn kiam ilia patro ne ĉe-estas.
  • Totoro ( japane: トトロ ),
Grandega, sed bonkora arbara spirito. Dank' al li la adventuroj de la du knabinoj iĝas ne-ordinaraj.
  • Kanta ( japane: 寛太 )
Hontema najbara knabo, samaĝa kiel Sacuki. Li unue ne akceptas la novajn najbarojn.

Filmo

La filmo Mia najbaro Totoro aperis en la japanaj kinoj en 1988, je la jarfino de 1988 ankaŭ en LD (laserdisko) kaj dum multaj jaroj estis konata kaj fama nur en Japanio.
En 2001 ankaŭ DVD kun japana kaj angla sonregistrado aperis, kaj poste tiu filmo estis sinkronigita en multaj lingvoj, sed ne jam en Esperanto.

Titolo en aliaj lingvoj

Lingvo Titolo signifo
angla/Usono My neighbor Totoro mia najbaro Totoro
angla/Britio My neighbour Totoro mia najbaro Totoro
ĉeĥa Můj soused Totoro mia najbaro Totoro
finna/DVD Naapurini Totoro mia najbaro Totoro
finna/TV Näkymätön ystävä (la) nevidebla amiko
franca Mon voisin Totoro mia najbaro Totoro
hispana Mi vecino Totoro mia najbaro Totoro
hungara Totoro - a varázserdő titka Totoro - la sekreto de la magia arbaro
italia Il mio vicino Totoro mia najbaro Totoro
japana となりのトトロ (mia) najbaro Totoro
kroata Moj susjed Totoro mia najbaro Totoro
normĉina 龙猫 (la) drago-kato
norvega Min nabo Totoro mia najbaro Totoro
pola Mój sąsiad Totoro mia najbaro Totoro
portugala/Brazilo/TV Meu amigo Tototro mia amiko Tototro [=Totoro]
portugala/Brazilo/VHS O Meu Vizinho Totoro la mia najbaro Totoro
korea 이웃집 토토로 najbardomo Totoro
rusa Наш сосед Тоторо nia najbaro Totoro
sveda Min granne Totoro mia najbaro Totoro
taja โทนาริ โน โต๊ะโตะโระ

La esperanta titolo Mia najbaro Totoro kiel ankaŭ la plejmultaj de la alilingvaj titoloj devenas de la angla titolo de tiu filmo.
La ĉina titolo diferas ĉar estas malfacila traduki "Totoro" en la ĉinan.

Libroj

En 1988 en Japanio aperis ankaŭ la kolorplena kvar-voluma filmkomikso pri Mia najbaro Totoro eldonita de Tokuma Shoten.