Pejzaĝa parko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e roboto modifo de: zh:英式庭園
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ms:Kebun Inggeris
Linio 23: Linio 23:
[[ja:イギリス式庭園]]
[[ja:イギリス式庭園]]
[[mk:Англиска градина]]
[[mk:Англиска градина]]
[[ms:Kebun Inggeris]]
[[nl:Engelse tuin]]
[[nl:Engelse tuin]]
[[pl:Ogród angielski]]
[[pl:Ogród angielski]]

Kiel registrite je 21:40, 18 dec. 2009

La Anglaj Ĝardenoj de Wörlitz (Germanio) estas inter la plej larĝaj anglaj parkoj de la 19-a jarcento
La parko Sofijivski en Ukrainio ekestis dum la jaro 1796.

La termino pejzaĝa parko aŭ foje pejzaĝa ĝardeno ofte uziĝas por priskribi la parkodezajnan stilon de "angla ĝardeno", karakteriza por la 18-a jarcento, aparte por la laboro de la ĝardena arkitekto Lancelot Brown. La vorto tamen ne grandkvante uziĝis dum la 18-a jarcento, kaj populariĝis nur dum la 19-a jarcento, kiam la antaŭaj barokecaj parkoj iĝis malmodaj, kaj aparte multaj "anglaj parkoj" ekestis ĉie en Eŭropo.

Anglaj parkoj

La termino "angla parko" aŭ "angla ĝardeno" estas uzata en multaj lingvoj por priskribi la neformalan, pseŭdonaturecan stilon de la parkodezajnado moda en Britio de la mezo de la 18-a ĝis la mezo de la 19-a jarcento. Ekzemplo estas la "Englischer Garten" (angla ĝardeno" en la centro de Munkeno, suda Germanio. Aparte impresa kaj granda angla ĝardeno ekster Britio troviĝas en Wörlitz (Saksio), inter la urboj Lepsiko kaj Berlino en la oriento de Germanio.

Japanaj kaj ĉinaj parkoj

Malsamaj tradicioj pri pejzaĝaj ĝardenoj evoluis en Japanio kaj Ĉino. Elementoj el japanaj kaj ĉinaj ĝardenoj ofte enplektiĝis en la eŭropajn pejzaĝajn ĝardenojn, kaj dum la 20-a jarcento ankaŭ kompletaj, stile originaj, japanaj kaj ĉinaj ĝardenoj ekestis en Eŭropo kaj Ameriko. Unu el multaj ekzemploj pri tio - ree el Germanio - estas la japana ĝardeno de la urbo Bonn.