Geografio de Armenio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: pl:Geografia Armenii
Linio 47: Linio 47:
[[no:Armenias geografi]]
[[no:Armenias geografi]]
[[nov:Geografia de Armenia]]
[[nov:Geografia de Armenia]]
[[pl:Geografia Armenii]]
[[pt:Geografia da Arménia]]
[[pt:Geografia da Arménia]]
[[ru:География Армении]]
[[ru:География Армении]]

Kiel registrite je 14:18, 20 dec. 2009

Mapo de Armenio.

La geografio de Armenio estas tre diversa sed regas la montaraj regionoj kies reprezentanto la monto Ararato estas la nacia simbolo kvankam nuntempe apartenas al la turka teritorio. Ĝi estas lando sen marelirejo situanta en Malgranda Azio, inter la maroj Nigra kaj Kaspia. Ĝi havas limojn norde kaj oriente kun Kartvelio kaj Azerbajĝano, kaj sude kaj okcidente kun Irano kaj Turkio.

Satelita bildo de Armenio, en majo 2003 (foto NASA, Usono).

La armena teritorio estas ĉefe montara, kun mallongaj riveroj kaj malmultaj arbaroj. La klimato estas kontinenta: varmaj someroj kaj malvarmaj vintroj. Neniu punkto de la lando estas sub 400 metroj sur la marnivelo. La monto Ararato, armena simbolo, estas la plej alta monto de la regiono kaj de longa tempo troviĝas en turka teritorio.

La poluado rezulto de la toksiaj kemiaĵoj, kiel DDT, malfavoras la riĉigadon de la armena grundo kiu estas malbonkvalita. Pro komunikadblokado de Turkio okaze de la konlikto kun Azerbajĝano, rezultigis procezon de senarbarigadon.

Armenio intencas solvi ĝiajn naturmediajn problemojn. Estis kreata la Ministerio por la Naturprotektado, samtempe estis kreataj impostoj pro la poluado de la aero kaj akvo, kaj ankaŭ pro la verŝado de solidaj toksiaj restaĵoj, kies kolekto estas uzata por naturmediaj projektoj kaj naturmedia rekuperado. La armena registaro intencas fermi la solan nuklea-energian bazon de la lando, kiu datas el la soveta epoko, kiam estos atingata la uzado de aliaj alternativaj energifontoj.

Flaŭro kaj faŭno

Bruna siria urso (Ursus arctos syriacus).

La teritorio de la Armena Respubliko estas riĉa je multnombraj endemiaj specioj. Ĉe la valo Arakso troviĝas halofitaj plantoj. Ekde altaĵo je 1400 m estas komunaj la artemizioj. En la montara areo kreskas multaj dornaj arbustoj kaj aliaj plantoj. En la alta montaro troviĝas la kserofitoj. Ĉirkaŭ la jaroj 1900 la arboj kaj arbustoj kovris proksimume 25 % de la areo, en 1964 ĉ. 15 % kaj en 2005 nur inter 8 kaj 10 %.

armena roka lacerto.

En Sangesur, en la suda parto de la lando, la limoj de la arbaro atingas 2400 alte. Inter la bestaro abundas la reptilioj, inter ili la armena roka lacerto kaj kelkaj venenaj serpentoj. Ankaŭ araneoidoj, kiaj la skorpioj. Ĉe la humidaj valoj vivas la sovaĝaj porkoj, ŝakaloj, cervoj, musteloj kaj agloj; sur la stepoj vivas montaraj ronĝuloj; kaj en la arbaroj siriaj brunaj ursoj, sovaĝaj katoj kaj lupoj. En la protektata areo Chosrow ankoraŭ troveblas linkoj kaj kelkaj kaŭkaziaj leopardoj.

La latinlingva vorto por abrikoto, venas de la armena. La abrikoto havas grandan famon kaj apartenas al la naciaj simboloj de Armenio, reprezentata de la koloro de la malsupera strio en la flago.

Ĉirkaŭo

Armenio situiĝas en Transkaŭkazio, la regiono de la sudoriento de Rusio, inter la Nigra Maro kaj la Kaspia Maro. La moderna Armenio okupas parton de la historia Armenio, kies centro estis en la valo de la rivero Arakso kaj la regiono ĉirkaŭ la Lago Van en Turkio.

Landlimoj

La enlandaj limoj de Armenio entute longas 1254 km-n:

  • Landlimo inter Armenio kaj Turkio 268 km
  • Landlimo inter Armenio kaj Kartvelio 164 km;
  • Landlimo inter Armenio kaj Azerbajĝano 787 km, inkluzive de 221 km kun la azera enklavo Naĥiĉevano ;
  • Landlimo inter Armenio kaj Irano 35 km.

Enklavoj kaj eksklavoj

Armenio havas kvin etajn azerajn enklavojn: Barĥudarlo, Karkio, Juĥari-Askiparo, kaj Tatli. Ekzistas armena eksklavo en la azera teritorio Arcvaŝeno.