İsmet İnönü: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
MastiBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: sl:İsmet İnönü
Alexbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ko:이스메트 이뇌뉘
Linio 99: Linio 99:
[[ja:イスメト・イノニュ]]
[[ja:イスメト・イノニュ]]
[[ka:ისმეთ ინენიუ]]
[[ka:ისმეთ ინენიუ]]
[[ko:이스메트 이뇌뉘]]
[[ku:İsmet İnönü]]
[[ku:İsmet İnönü]]
[[lv:Ismets Inēnī]]
[[lv:Ismets Inēnī]]

Kiel registrite je 16:56, 20 dec. 2009

İsmet İnönü
Persona informo
İsmet İnönü
Naskiĝo 24-an de septembro 1884
en İzmir, Turkio
Morto 25-an de decembro 1973
en Ŝablono:Flagicon Ankara, Turkio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Maŭzoleo de Atatürk vd
Religio islamo
Etno turkoj vd
Lingvoj turkafranca vd
Ŝtataneco Turkio vd
Alma mater Ottoman Military College vd
Partio Respublikana Popola Partio
Subskribo İsmet İnönü
Familio
Edz(in)o Mevhibe İnönü
Infanoj Özden Toker • Erdal İnönü • Ömer İnönü vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatomilitisto vd
2-a Prezidento de Turkio
Dum 11-a de novembro 193822-a de majo 1950
Antaŭulo Mustafa Kemal Atatürk
Sekvanto Celal Bayar kiel Prezidento
Suat Hayri Ürgüplü kiel Ĉefministro en lia lasta periodo de ĉefministro
Ĉefministro de Turkio
Dum 19231924
19251937
19611965
Antaŭulo Rauf Orbay, Ali Fethi Okyar
Sekvanto Ali Fethi Okyar, Celal Bayar, Suat Hayri Urguplu
Dum 19381972
Antaŭulo Mustafa Kemal Atatürk
Sekvanto Bülent Ecevit
Ĝenerala stabestro de Turkio
Dum 19201921
Sekvanto Fevzi Çakmak
Ministro por Eksterlandaj Aferoj de Turkio
Dum 19221924
Antaŭulo Yusuf Kemal Tengirşenk
Sekvanto Şükrü Kaya
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mustafa İsmet İNÖNÜ /mustaFA isMET injoNJU/ (naskiĝis la 24-an de septembro 1884 en İzmir; mortis la 25-an de decembro 1973 en Ankara) estis turka politikisto kaj strikta kunlaboranto de la respublika fondinto Kemal Atatürk. En la jaroj 1938-1950 li estris Turkion en prezidenta posteno.

Soldato

Mustafa İsmet enpaŝis la kadetinstituton de Sivas kaj finis en 1903 la Militarakademion der la Osmana Armeo. Dum sia staba instruo en Istanbulo konatiĝis kun Mustafa Kemal (pli poste Atatürk). Antaŭ la unua mondmilito li garnizonis en Edirne kaj en Jemeno. Post eko de la milito li estis nomumita en decembro de 1914 al kolonelo, en 1915 li laboris sub Paŝao Enver en la Milita Ministerio.

Kiel armea komandanto, li batalis en Sirio (kontraŭ la aliancanoj) kaj ĉe la Kaŭkaza fronto (kontraŭ la rusoj). Dum la milito kontraŭ Grekio ricevas la la 25-an de oktobro 1920 komandon pri la Okcidenta fronto. En ambaŭ bataloj ĉe Inonü en januar kaj marto/aprilo de 1921 sukcesis li atingi decidan venkon super la greka armeo, kiu devis forlasi Anatolion. Pro tiuj venkoj, li alproprigis en 1923 al sia nomo ankaŭ la nomon İnönü.

Politikisto

La 9-an de aprilo 1920, li iĝis reprezentanto de la armeaj deputitoj en la Granda Nacia Asembleo en Ankara, en 1922 li iĝis ministri pri eksteraj aferoj (li parolsi germane, angle kaj france. Li reprezantis Turkion ĉe la traktadoj de Traktato de Lausanne, kiu finis la konfliktonk kun Grekio kaj aliaj aliancanoj.

Li oficis kiel ĉefministro en la jaroj 1923 ĝis 1924, 1925 ĝis 1937 kaj lastfoje de 1961 ĝis 1965.

Post morto de Atatürk, li estis elektita la 11-an de novembro 1938 la dua prezidento de Turkio. Dum la 2-a mondmilito Turkio restis sub lia gvidado neŭtrala ĝis marto de 1945. Li enkondukis la plurpartian elektan sistemon komence de 1946. Inönü parolis la 19-an de majo 1945 pri transformado de Turkio al demokratio.

Post la malvenko de sia Respublika Popolpartio (CHP) – la 14-an de majo 1950 – li repaŝis, ĉar sia partio atingis nur 69 el 487 mandatoj. Li estis en la sekva 10 jaroj gvidanto de la opozicio. Li iĝis denove prezidento post la militara puĉo de la 27-a de majo 1960 ĝis fino de 1961. En lia ofica periodo okazis la aliiĝa kontrakto kun EU.

La 20-an de oktobro 1972, li retiriĝis kiel partia gvidanto kaj iĝis senatoro. Post lia morto, li estis entombigita en Ankaro, en la Atatürk-maŭzoleo. İnönü havis 3 infanojn, lia filo Erdal İnönü estis en 1995 ekstera-afera ministro de Turkio.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Biografio de İsmet İNÖNÜ (turke)