Juristoj esperantistaj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 21: Linio 21:


[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto J]]
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto J]]
[[Kategorio:Esperanto-asocioj]]
[[Kategorio:Esperanto-movado]]

Kiel registrite je 17:12, 24 dec. 2009

EdE-J

Juristoj esperantistaj estis organizitaj en du asocioj.

Internacia Societo de Esperantistaj Juristoj (ISEJ)

ISEJ estis fondita dum la Universala Kongreso (UK) en Ĝenevo en 1906. Ĝi havis jenajn celojn: krei internaciajn aferajn rilatojn inter juristoj per Esperanto, labori per Esperanto por la evoluo de la internacia kaj kompara juro, verki juran terminaron en Esperanto.

Ĝis la unua mondmilito la societo kalkulis 160 membrojn. Gvidis ĝin prokuroro Degon, ĝenerala sekretario; prezidis ĝis minimume 1934 advokato Alfred Michaux el Boulogne-sur-Mer; ĝia organo estis "La Revuo". Dum la 17a UK en Ĝenevo en 1925 estas elektita jena estraro: Krom advokato Michaux advokato Józef Litauer el Varsovio kaj advokato Siegfried Liebeck el Berlino. Ĝenerala sekretario estis advokato Chapron el Le Mans, kiu ankaŭ gvidis la fakan kunvenon dum la UK en Romo en 1935. La societo havis siajn kunvenojn dum la UK. Aperis kelkaj jarlibroj de la societo kaj en 1932 germana-Esperanta jurista vortaro verkita de Liebeck. Józef LITAUER.

Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj (IEAJ)

IEAJ estis fondita dum la UK en Marseille en 1957. Ĝia motoro kaj prezidanto estis Ivo Lapenna. Ĝi eldonis "Internacian Juran Revuon" (1a jaro 1966 - 4a 1969; 5a 1975 - 17a 1987, tiam ĉesigita). La lastaj volumoj de IJR ampleksas po 2 numerojn jare.

Famaj Esperantistoj-juristoj