Ĉiovendejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: el:Πολυκατάστημα
Linio 37: Linio 37:
[[da:Stormagasin]]
[[da:Stormagasin]]
[[de:Kaufhaus]]
[[de:Kaufhaus]]
[[el:Πολυκατάστημα]]
[[en:Department store]]
[[en:Department store]]
[[es:Gran almacén]]
[[es:Gran almacén]]

Kiel registrite je 17:29, 24 dec. 2009

Ĉiovendejo Kaufhof en Frankfurto ĉe Majno

Ĉiovendejo estas granda butiko, kie oni vendas varojn ege diversajn podetale. Ĉi tia vendejo estas organizita laŭ fakoj aŭ sekcioj, ekzemple: virinaj vestaĵoj, mebloj, manĝaĵoj, sportiloj, infanludiloj ktp. Por tiaj ege diversvaraj vendejoj, foje oni uzas nomojn ne rilataj al ilia diverseco sed al ilia necesa grando, ekzemple: butikegograndmagazeno.

Famaj ĉiovendejoj

La plej famaj ĉiovendejoj kreiĝis je la fino de la 19-a kaj la komenco de la 20-a jarcento en la centro de grandaj urboj. Tiel ekzemple en 1907 malfermiĝis la berlina Kaufhaus des Westens (mallongigita al KaDeWe, magazeno de la okcidento), kiu dum jardekoj estis simbolo por materiala riĉeco de la okcidenta Eŭropo kaj estas la plej granda magazeno de la kontinenta Eŭropo.

Aliaj grandaj magazenoj en Germanio estas Galeria Kaufhof en Kolonjo (36.000 m² da vendosurfaco), Karstadt am Hauptbahnhof (iama Hertie) en Munkeno (preskaŭ 40.000 m² da vendosurfaco) kaj la Breuninger-Haupthaus en Stutgarto (35.000 m² da vendosurfaco), tamen tiu lasta prezentas malpli da diversaĵoj, ĝi ofertas ĉefe vestaĵojn kaj tial ne vere estas ĉiovendejo.

La plej famaj kompanioj kies negoco estas ĉiovendejoj kutime kreskas establante "ĉenon" el siaj vendejoj en pluraj lokoj de grandaj urboj, kaj ne nur en unu lando sed en pluraj.

Famaj ĉiovendejoj estas:

  • Kaufhof kaj Karstadt en Germanio
  • Manor, Globus, Jelmoli kaj Loeb en Svisio;
  • El Corte Inglés en Hispanio;
  • Gerngross, Kastner & Öhler kaj DEZ en Aŭstrio.

Mondfamaj magazenoj estas inter aliaj:

  • Printemps kaj Galeries Lafayette en Parizo;
  • Harrods, Liberty's kaj Selfridges en Londono;
  • Macy's, Saks 5th Avenue kaj Bloomingdale's en Novjorko;
  • Neiman Marcus en Dalaso kaj aliaj usonaj urboj;
  • Takashimaya kaj Mitsukoshi en Tokio;
  • GUM en Moskvo.

Vidu ankaŭ