Ĉarlotkuko: Malsamoj inter versioj
Arkadio (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo: thumb|Ĉarlotkuko '''Ĉarlotkuko''' estas dolĉa kuko el pomoj, bakitaj en pasto. Klasika ĉarlotkuko estas franca dolĉa manĝo, kuirita... |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 20:54, 24 dec. 2009
Ĉarlotkuko estas dolĉa kuko el pomoj, bakitaj en pasto. Klasika ĉarlotkuko estas franca dolĉa manĝo, kuirita el blanka pano, boligita kremaĵo, fruktoj kaj likvoro.
Ingrediencoj
- 3-4 ovoj
- 250 g da sukero
- 250 g da faruno
- 4 verdaj pomoj
- cinamo
- hidrosodo sur pinto de tranĉilo
- vinagro – 2 ml, por estingi hidrosodon
Kuirado
Ovojn batmiksi kun sukero ĝis la tuta dissolvo, almiksi farunon, ĉion bone intermiksi. Pomojn tranĉi je kubetoj, elmeti ilin en bakformujon, anticipe ŝmirita per graso, kaj egalmezure superverŝi paston. Baki 30 minutoj ĉe temperaturo 180 °C. Pretecon de la ĉarlotkuko oni povas kontroli pere de dentopikilo aŭ alumeto: se dum enpiko en la kukon la pasto al ĝi ne algluiĝas, do la ĉarlotkuko estas preta.
Konsiloj
- Almiksu en la paston cinamon aŭ vanilon; oni povas provi ankaŭ almiksi papavgrajnojn aŭ ĉokoladan raspaĵon.
- Hidrosodon pli bone estingi per citrona suko.
- Anstataŭ pomoj aŭ kombine kun ili uzi aliajn fruktojn, ekzemple pirojn aŭ abrikotojn.
- Se mankas freŝaj pomoj, oni povas kuiri la ŝarlotkukon el sekaj fruktoj – sekabrikotoj, rosinoj – kaj juglando.
Etimologo de la nomo
Ekzistas kelkaj versioj de deveno de la nomo de la manĝo. Laŭ unu el ili tiun recepton estis proponita de la reĝino Ĉarlota, edzino de la reĝo de Britio Georgo la 3-a. Laŭ alia versio nomo de la deserto devenas de la malnovangla charlyt, kio traduke signifas manĝon, kuiritan el kirlitaj ovoj, sukero kaj lakto. En la 15-a jarcento en Anglio estis ankaŭ populara vianda manĝo kun la analoga nomo. Ankaŭ ekzistas romantika historio pri senespere enamiĝinta kuiristo, dediĉinta elpensitan de li la deserton al la damo de sia koro Ĉarlota.