Cigvino: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Tonymec (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Tonymec (diskuto | kontribuoj)
e +ru
Linio 55: Linio 55:
[[pl:Cygwin]]
[[pl:Cygwin]]
[[pt:Cygwin]]
[[pt:Cygwin]]
[[ru:Cygwin]]
[[sk:Cygwin]]
[[sk:Cygwin]]
[[fi:Cygwin]]
[[fi:Cygwin]]

Kiel registrite je 19:34, 4 aŭg. 2005

Ĉi tiu paĝo estas nur unua traduko. Ĝi bezonas relegadon, kontroladon de la ligoj, kaj, pri tiuj montrataj en ruĝo, aŭ redakton de la koncerna paĝo aŭ ĝustigon de la celo.

(Paĝo tradukita el la angla)

Cigvino (Cygwin) estas aro da libersoftvaraj iloj origine disvolvitaj de Cygnus Solutions por permesi, ke diversaj versioj de Vindozo agu iom kiel Uniksa sistemo. Ĝi ĉefe celas porti softvaron funkciantan en POSIX-aj sistemoj (kiel Linuksaj sistemoj, BSD-aj sistemoj kaj Uniksaj sistemoj), por funkcii en Vindozo kun malmulte pli ol rekompilado. Programoj portitaj kun Cigvino funkcias plej bone en Vindozo NT, Vindozo XP kaj Vindozo Servanto 2003, sed iuj el ili funkcias tolereble en Vindozo 95 kaj Vindozo 98. Cigvinon plu disvolvas, inter aliaj, dungitoj de Red Hat.

Nuntempe, similajn kapablojn ofertas la Microsoft-aj Uniksaj Servoj, kiuj inkluzivas la sub-sistemon Interix.

Priskribo

Cigvino konsistas el funkciaro, resolvanta la POSIX-a sistemvoko API al 32-bitaj Vindozaj sistemvokoj, aro da GNU-aj disvolvaj iloj (inter kiuj GCC kaj GDB) por permesi bazajn softvarajn disvolvajn taskojn, kaj iuj aplikadaj programoj ekvivalentaj al komunuzaj programoj de Uniksaj sistemoj. Ĝi aldonis la X-vindozan sistemon en 2001.

La pakaĵo ankaŭ inkluzivas funkciaron nomatan MinGW, kiu laboras rekte kun la funkciaro MSVCRT (Vindoza API) "denaske" inkluzivata en Vindozo; MinGW bezonas malpli da memoro kaj da diskospaco, ĝi funkcias sub permesema licenco, kaj ĝi kapablas ligi al ia ajn softvaro, sed ĝi ne enfunkciigas tioman parton de la POSIX-aj specifaĵoj, kiel la Cigvina funkciaro.

Bedaŭrinde, Cigvino neniel subtenas Unikodon, kaj ĝi ankaŭ ne subtenas ian ajn aron da karaktroj krom la vindoza kaj OEM-a kodpaĝoj de via sistemo (ekzemple, ĉe Rusa uzanto, haveblaj estos nur la kodpaĝoj Vindozo-1251 kaj 866 sed ne KOI8-R, ISO-8859-5, UTF-8 aŭ io ajn alia).

Red Hat normale licencigas la Cigvinan funkciaron sub la GNU-a Ĝeneralpublika Licenco kun escepto por permesi enligadon kun ia ajn libera softvaro, kies licenco kongruu kun la Difino de Publika Fonto. (Red Hat ankaŭ ellasas multekostajn licencojn por redistribui programojn uzantajn la Cigvinan funkciaron sub proprietulaj kondiĉoj.)

Estas eble aboni la diversajn Cigvin-rilatajn poŝtlistojn ĉe la (anglalingva) paĝo de la Cigvinaj poŝtlistoj.

Historio

Cigvino ekestis en 1995 kiel projekto de Steve Chamberlain, dungito de Cygnus, kiu konstatis, ke NT kaj 95 uzis COFF-on kiel sian objektoprograma formato, kaj ke GNU jam enhavis subtenon por x86, COFF, kaj la funkciaro newlib de la programlingvo C, tiel ke, almenaŭ teorie, ne devus esti tro malfacile redirekti GCC-on havigante al si transkompililon produktantaj ekzekuteblaĵojn funkciantajn ĉe Vindozo. Tiel montriĝis ankaŭ en la praktiko, kaj prototipo rapide estis preta.

La sekva ŝtupo estis provi butstrapi la kompililon ĉe Vindoza sistemo, sed tio postulis sufiĉan emuladon de Unikso por permesi, ke la GNU-konfigura ŝela skribo funkciu, kio bezonis ŝelon kiel bash, kiu siavice bezonas forkadon kaj standardajn legadon kaj skribadon. Vindozo enhavas similajn kapablecojn, tiel ke la propre dirata Cigvina finkciaro nur bezonas traduki la vokojn kaj zorgi pri privatajn strukturojn de donitaĵoj, ekzemple sliparajn priskribilojn.

Jam en 1996, aliaj inĝenieroj aliĝis al la projekto, ĉar evidentis, ke Cigvino estos utila maniero liveri la "enŝovitajn" ilojn de Cygnus gastigataj ĉe Vindozaj sistemoj (la antaŭa strategio estis uzi DJGPP). Ĝi estis aparte alloga, ĉar eblis fari tridirektan transkompiladon, ekzemple uzante potencan SUN-an laborstacion por kunmeti, ni diru, transkompililon de Vindozo al MIPS, kio estis pli rapide ol uzi la tiutempan PK. Ek de ĉirkaŭ 1998, Cygnus ankaŭ ofertis la Cigvinan pakaĵon kiel meminteresan produkton.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligoj