Uzanto-Diskuto:Simon Peter Hughes: Malsamoj inter versioj
Lvh (diskuto | kontribuoj) |
Umbert' (diskuto | kontribuoj) →Kial vi minuskligas nomojn?: nova sekcio |
||
Linio 6: | Linio 6: | ||
Ankaŭ mi, kiam mi eklernis en 2004, opiniis la uj-formon malmodan kaj antikvecan. Sed antaŭ du jaroj mi legis la libron [[Rusoj loĝas en Rusujo]] de [[Anna Löwenstein]] en kiu troviĝas tekstoj de multaj esperantistoj, kaj tiel mi konvinkiĝis pri la pli granda facileco de la uj-sistemo por komencantoj. De tiam mi ĉiam uzas tiun sistemon dum instruado, kaj nun ankaŭ dum verkado de tekstoj. Amike, [[Vikipediisto:Lvh|Bea]] 12:24, 14. Dec 2009 (UTC) |
Ankaŭ mi, kiam mi eklernis en 2004, opiniis la uj-formon malmodan kaj antikvecan. Sed antaŭ du jaroj mi legis la libron [[Rusoj loĝas en Rusujo]] de [[Anna Löwenstein]] en kiu troviĝas tekstoj de multaj esperantistoj, kaj tiel mi konvinkiĝis pri la pli granda facileco de la uj-sistemo por komencantoj. De tiam mi ĉiam uzas tiun sistemon dum instruado, kaj nun ankaŭ dum verkado de tekstoj. Amike, [[Vikipediisto:Lvh|Bea]] 12:24, 14. Dec 2009 (UTC) |
||
== Kial vi minuskligas nomojn? == |
|||
Salutojn, ŝajne vi sisteme minuskligas la familiajn nomojn de personoj ([[Ilona Staller]], [[Gretchen]]). La esperanta vikipedio iam decidis, ke je la unua apero en la propra artikolo la nepersona nomo aperu majuskle, kaj mi ne aŭdis, ke oni nuligis tiun ĉi decidon. |
|||
Se okazis tia nuligo, mi tre dankus, se vi povus indiki ĝin al mi. Alie mi petas vin respekti la decidon de la vikipedia komunumo. |
|||
– [[Vikipediisto:Umbert'|Umbert']] 16:12, 2. Jan 2010 (UTC) |
Kiel registrite je 16:12, 2 jan. 2010
Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.
En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.
Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:
Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.
Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!
Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.
Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante —~~~~
.
Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|…}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.
Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}
. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.
Agrablegan kunlaboradon deziras al vi -- Yekrats 11:57, 18. Nov 2009 (UTC)
Landonomoj
Saluton, Simon Peter Hughes! Mi ĵus malfaris viajn lastajn ŝanĝojn rilate al Historio de la templanoj. Oni nuntempe uzas ambaŭ formojn de landnomoj en Esperantujo, kaj ankaŭ en Vikipedio. La uj-formo tute ne estas malmoda formo, kontraŭe, pli kaj pli da Esperantistoj uzas ĝin. Vidu la artikolon Listo de landnomoj kaj ties fonton, la paĝon de la Akademio de Esperanto. Ankaŭ jena ligilo povus helpi [1]. Amike, Bea 11:44, 14. Dec 2009 (UTC)
Ankaŭ mi, kiam mi eklernis en 2004, opiniis la uj-formon malmodan kaj antikvecan. Sed antaŭ du jaroj mi legis la libron Rusoj loĝas en Rusujo de Anna Löwenstein en kiu troviĝas tekstoj de multaj esperantistoj, kaj tiel mi konvinkiĝis pri la pli granda facileco de la uj-sistemo por komencantoj. De tiam mi ĉiam uzas tiun sistemon dum instruado, kaj nun ankaŭ dum verkado de tekstoj. Amike, Bea 12:24, 14. Dec 2009 (UTC)
Kial vi minuskligas nomojn?
Salutojn, ŝajne vi sisteme minuskligas la familiajn nomojn de personoj (Ilona Staller, Gretchen). La esperanta vikipedio iam decidis, ke je la unua apero en la propra artikolo la nepersona nomo aperu majuskle, kaj mi ne aŭdis, ke oni nuligis tiun ĉi decidon.
Se okazis tia nuligo, mi tre dankus, se vi povus indiki ĝin al mi. Alie mi petas vin respekti la decidon de la vikipedia komunumo.
– Umbert' 16:12, 2. Jan 2010 (UTC)