Stonehenge: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Nuligis version 2450566 de 86.210.6.105 (kontribuoj, diskutpaĝo)
TobeBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: war:Stonehenge
Linio 97: Linio 97:
[[ur:سٹون ہینج]]
[[ur:سٹون ہینج]]
[[vi:Stonehenge]]
[[vi:Stonehenge]]
[[war:Stonehenge]]
[[zh:巨石阵]]
[[zh:巨石阵]]
[[zh-yue:巨石陣]]
[[zh-yue:巨石陣]]

Kiel registrite je 19:36, 4 jan. 2010

Stonehenge
Monda heredaĵo de UNESKO

Stonehenge [stoŭnhenĝ] estas neolitika monumento apud Amesbury en la provinco de Wiltshire en Anglio. Laŭ arĥeologiaj esploroj unua ŝtoncirklo estis konstruita ĉirkaŭ -5000, kaj la tuto estis rekonstruita kaj pligrandigita verŝajne inter -2500 kaj -2000 kaj parte rekonstruita dum la 19-a jarcento.

La katedrala urbo Salisbury estas 13 kilometrojn (8 mejlojn) for, kaj en la vojo estas la ruino de mezepoka urbo Old Sarum.

Stonehenge estas granda rondforma grupo (kromleĥo) de 162 starantaj ŝtonegoj t.e. megalitoj. Ĝi ankoraŭ estas sanktejo por modernaj druidoj kaj aliaj paganoj, sed la zorgorganizaĵo English Heritage malpermesas alproksimiĝi al la ŝtonoj, precipe dum somera solstico.

Piedireble ĉirkaŭ Stonehenge estas altaĵetoj, verŝajne neolitikaj tomboj, kaj neolitika ŝtona "ŝoseo".

Dum 1986 Stonehenge estis deklarita de UNESKO loko de Monda Kulturheredaĵo.

Proksima ŝtonrondo en Wiltshire estas Avebury, kie vilaĝo kreskis meze de la rondo.

Iamaj funkcioj

Kelkaj markoj montras, kie suno aperas kaj malaperas en specialaj tagoj kiel solsticoj. Oni supozas, ke konstruintoj de Stonehenge uzis ĝin kiel kalendara ilo.

Tamen lastatempaj priserĉoj helpitaj de National Geographic montris, ke la ĉefa funkcio de la monumento estis tombejo aŭ sepultejo.[1] Tiu sepulteja funkcio daŭris dum multaj jaroj de funkciado de la monumento, laŭ Mike Parker Pearson, arkeologo de la Universitato de Sheffield. Iam antaŭe oni konis la ekziston de putoj enhavantaj ostojn kaj cindrojn, ĉar kutimis kremacio. Tiuj priserĉoj baze sur analizoj de radiokarbono pruvis, ke la loko jam estis uzata por sepultejo 5,000 jarojn antaŭ nia erao kaj ĝis multe post la starigo de la megalitoj. Oni enterigis tie almenaŭ dum kvin jarcentoj (3000-2500 aK.) 240 personojn, multe pli ol tio antaŭe supozita. Tiuj personoj estus tribestroj kaj samfamilianoj de tiuj, ĉar kun ties restaĵoj estis armiloj.

Ankaŭ laŭ tiuj priserĉoj la ekzisto de Stonehenge estas ligata al tiu de la najbara arkeologa vilaĝo nome Durrington, kie estus loĝintaj la konstruintoj de Stonehenge. La rilatoj estas evidentaj: ambaŭ lokoj estas proksimaj, prezentas similan rondoforman protektitan strukturon kaj en Durrington oni trovis ellignan strukturon similan al tiu de Stonehenge kaj en ambaŭ lokoj vojo kunigas la lokon kun la rivero Avon. Per tiu vojo ambaŭ lokoj estus kontakte. En Stonehenge oni enterigus la elitanojn kaj la normalajn samvilaĝanojn oni estus lanĉintaj al la rivero.

Notoj

  1. El País, 30a de majo 2008, Jacinto Antón, "Stonehenge estaba consagrado a los muertos", p. 48.

Ŝablono:LigoElstara

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda