Zazpiak Bat: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Aldonis klarigon al bildo
e →‎Eksteraj ligiloj: Ŝanĝis kategorion
Linio 22: Linio 22:
* [http://pitxuri.org/modules/news/print.php?storyid=59 Reprezento de ĉiu blazono]
* [http://pitxuri.org/modules/news/print.php?storyid=59 Reprezento de ĉiu blazono]
<br>
<br>
[[Kategorio:Eŭskio]]
[[Kategorio:Eŭskaj simboloj]]
[[Kategorio:Heraldiko]]
[[Kategorio:Heraldiko]]



Kiel registrite je 19:45, 4 jan. 2010

Zazpiak Bat
Navaro - Gipusko - Biskajo
Alavo - Lapurdo - Zubero

Zazpiak Bat estas eŭska esprimo, kiu signifas «La sep -- Unu», el zazpi («sep»), ak («la» en pluralo) kaj bat («unu»). Ĝi referencas al la sep historiaj provincoj de Eŭskio.

Ĝi ankaŭ estas la heraldika nomo de la blazono de Eŭskio konsistanta el la sep sekvaj provincoj: unuflanke la kvar hispanaj provincoj de Alavo, Gipusko, Biskajo (formantaj la nuntempan Eŭskan Aŭtonoman Komunumon) kaj provinco konsistanta el la eksa Reĝlando Navaro (nuntempe Navaro), aliflanke la tri francaj provincoj de Lapurdo, Malalta Navaro kaj Zubero, inkluzivitaj en departemento Pyrénées-Atlantiques. La blazono konsistas el 6 partoj reprezentantaj ĉiujn provincojn, Navaro kaj Malalta Navaro havantaj saman blazonon, tiun de Reĝlando Navaro, kie ambaŭ nunaj provincoj estis kunigitaj ĝis la frua 16-a jarcento.

La Eŭska Aŭtonoma Komunumo havas propran blazonon, Laurak Bat («La kvar -- Unu»), kiu datiĝas de ties konstitucio kiel tia post la morto de Franco. Ĝi konsistas el kvar partoj el kiuj unu el ili, tute ruĝa, simbolas Navaron, aparta aŭtonoma komunumo, kiu laŭ la hispana konstitucio povas per referendumo decidi eniri en ĝin. Ĝi estas forta simbolo kiel la Ikurrina (eŭska standardo), la Lauburu (eŭska svastiko) kaj la Arrano beltza («La aglo nigra», standardo kiu datiĝas de Mezepoko).

Historio

En 1643, Navarano nomita Axular, nomis la diversajn eŭsklingvajn teritoriojn. Nur en la komenco de la 19-a jarcento, juna Lapurdano nomita Garat proponis al Napoleono kunigi la kvar hispanajn kaj la tri franclingvajn provincojn por naski la ciferon sep. En 1836, Augustin Chaho kaj Antoine Thomson d’Abbadie publikigis libron Études grammaticales sur la langue euskarienne ("Gramatikaj studoj pri la eŭska lingvo"), kiun ili dediĉis al la «Eŭskoj de la 7 eŭskaj provincoj», eŭske: Zazpi Uskal Herrietako Uskalduner.

Tamen la formulo Zazpiak Bat estis unuafoje lanĉita en Pamplono de la navara lingvisto Arturo Campión Jaimebon en 1876 okaze de la publikigo de sia libro Consideraciones acerca de la cuestión foral y los carlistas en Nabarra ("Konsideroj pri la forua demando kaj la karlistoj en Navaro").

Anekdoto

En la komenco de 1910, Maurice Ravel, kiu devenis de Ciboure, skizis konĉerton por piano, kiun li intencis titoli Zazpiak Bat. La projekto neniam plenumiĝis.

Internaj ligiloj

Eksteraj ligiloj