Reitnau: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 30: | Linio 30: | ||
==Historio== |
==Historio== |
||
La unua dokumenta mencio de Reitnau datas el la jaro [[1045]] kiel ''Reitinouwa''. |
|||
==Eksteraj Ligiloj== |
==Eksteraj Ligiloj== |
Kiel registrite je 20:34, 5 jan. 2010
Reitnau | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Zofingo |
Koordinatoj | 47° 16′ 0″ N 8° 2′ 40″ O / 47.26667 °N, 8.04444 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ 0″ N 8° 2′ 40″ O / 47.26667 °N, 8.04444 °O (mapo) |
Areo | 5,79 km² |
Alteco | 524 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5057 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Pri la komunumo
Reitnau estas komunumo en la distrikto Zofingo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1185 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
Reitnau situas okcidente de la rivero Suhre, kiu formas la orientan limon de la komunumo. La komunumo konsistas el la tri partoj Unterdorf, Oberdorf kaj Hubel.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,79 km², de kiuj 2,08 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,68 de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 687 m s.m. sur la monteto Lügisried, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 475 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Suhre.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Reitnau limas en nordokcidento al Wiliberg, en nordo al Attelwil, kaj en nordoriento al Moosleerau. En la ceteraj direktoj ĝi limas al la Kantono Lucerno, nome en oriento kaj sudo al Triengen, kaj en okcidento al Reiden.
Trafiko
La komunumo situas flanke de la ĉefaj trafikvojoj. Al la publika transportreto ĝi estas konektita per poŝtaŭtolinio de Schöftland al Sursee.
La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas 5 kilometrojn okcidente en Reiden.
Historio
La unua dokumenta mencio de Reitnau datas el la jaro 1045 kiel Reitinouwa.
Eksteraj Ligiloj
grekeOficiala retejo de la komunumo Reitnau grekeReitnau en la Historia Leksikono de Svislando