Notofago: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Nova paĝo: {{Taksonomio | name = Notofago | image = Nothofagus pumilio.jpg | image_caption = ''Nothofagus pumilio'' | regnum = Plantoj ''Plantae'' | divisio = Angiospermoj ''Magnoliop...
 
e Nothofagus alinomita al Notofago: Esperanta nomo jam ekzistas.
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:22, 8 jan. 2010

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Notofago
Biologia klasado
Ordo: Fagaloj Fagales
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ŝosoj, folioj, kaj kupuloj de Nothofagus obliqua
Nothofagus alpina

NotofagoŜajnfago ( Nothofagus ), kelkfoje konata per la evitenda nomo Suda fago, estas aŭstralazia kaj neotropika genro kun proksimume 35 specioj de arboj kaj arbedoj originaj de la mezvarma ĝis tropika Suda duonglobo, nome suda Sudameriko ( Ĉilio, Argentinio ) kaj Aŭstralio ( orienta & sudorienta Aŭstralio, Tasmanio, Nov-Zelando, Nov-Gvineo kaj Nov-Kaledonio ). Freŝdate, fosilioj estas trovitaj en Antarkto [1].

Priskribo

La folioj estas segildentaj aŭ glatrandaj, ĉiamverdaj aŭ falfoliaj. La frukto estas malgranda, platigita aŭ triangula nukso, enŝlosita en kupuloj kiuj entenas 2-7 nuksojn.

Notofagaj specioj estas uzataj kiel nutraĵoplantoj de la larvoj de noktpapilioj el la genro Aenetus inkluzive A. eximia kaj A. virescens ( familio Hepialidae ).

Multaj individuoj estas ekstreme maljunaj, kaj iam oni kredis ke iuj populacioj ne kapablis reproduktadon en nuntempaj cirkonstancoj sur la lokoj kie ili kreskadas, krom per radikaj ŝosoj ( neseksa reproduktado ), estante relikva arbaro el pli malvarma estinteco. Ekde tiam estas pruvita ke seksa reproduktado povas okazi [1], sed disvastiĝo en malvarmetaj, izolitaj alt-altitudaj medioj je mezvarmaj kaj tropikaj latitudoj konformas al teorio ke la specio pli abundis dum pli malvarmeta pasinteco [2].

Taksonomio

Pasintece la genro estis komprenita en la familio de la fagacoj, sed sciencaj esploradoj estas pruvintaj ke ĝi estas genetike diferenca, kaj nuntempe ĝi estas inkluzivita en sia propra familio, la Nothofagaceae aŭ notofagacoj.

La genro estas klasifikita laŭ la sekvantaj sekcioj [3] :

Sekcio Brassospora ( tipo Nothofagus brassii )
  • Nothofagus aequilateralis ( Nov-Kaledonio )
  • Nothofagus balansae ( Nov-Kaledonio )
  • Nothofagus baumanniae ( Nov-Kaledonio )
  • Nothofagus brassii ( Nov-Gvineo )
  • Nothofagus carrii ( Nov-Gvineo )
  • Nothofagus codonandra ( Nov-Kaledonio )
  • Nothofagus crenata ( Nov-Gvineo )
  • Nothofagus discoidea ( Nov-Kaledonio )
  • Nothofagus flaviramea ( Nov-Gvineo )
  • Nothofagus grandis ( Nov-Gvineo )
  • Nothofagus nuda ( Nov-Gvineo )
  • Nothofagus perryi ( Nov-Gvineo )
  • Nothofagus pseudoresinosa ( Nov-Gvineo )
  • Nothofagus pullei ( Nov-Gvineo )
  • Nothofagus resinosa ( Nov-Gvineo )
  • Nothofagus rubra ( Nov-Gvineo )
  • Nothofagus starkenborghii ( Nov-Gvineo )
  • Nothofagus stylosa ( Nov-Gvineo )
  • Nothofagus womersleyi ( Nov-Gvineo )
Sekcio Fuscospora ( tipo Nothofagus fusca )
  • Nothofagus alessandri ( Centra Ĉilio )
  • Nothofagus fusca ( Nov-Zelando )
  • Nothofagus gunnii ( Aŭstralio : Tasmanio )
  • Nothofagus solandri ( Nov-Zelando )
  • Nothofagus truncata ( Nov-Zelando )
Sekcio Lophozonia ( tipo Nothofagus menziesii )
  • Nothofagus alpina (=N. procera) ( Centra Ĉilio/Argentinio )
  • Nothofagus cunninghamii ( Aŭstralio : Viktorio, Tasmanio )
  • Nothofagus glauca ( Centra Ĉilio )
  • Nothofagus macrocarpa ( Centra Ĉilio )
  • Nothofagus menziesii ( Nov-Zelando )
  • Nothofagus moorei ( Aŭstralio : Novsudkimrio, Kvinslando )
  • Nothofagus obliqua ( Ĉilio/Argentinio )
Sekcio Nothofagus ( tipo Nothofagus antarctica )
  • Nothofagus antarctica ( Sudaj Argentinio kaj Ĉilio )
  • Nothofagus betuloides ( Sudaj Argentinio kaj Ĉilio )
  • Nothofagus dombeyi ( Centra Ĉilio kaj Anda Patagonio - Argentinio )
  • Nothofagus nitida ( Suda Ĉilio kaj verŝajne Argentinio )
  • Nothofagus pumilio ( Argentinio/Ĉilio )

Disvastiĝo

La modelo de distribuo ĉirkaŭ la Pacifika Rando ( angle : Pacific Rim ) sugestas ke la disvastiĝo de la genro datiĝas de la epoko kiam Antarkto, Aŭstralio kaj Sudameriko estis ligitaj kiel kolektiva teroamaso nomata Gondvano [4].

En Sudameriko la norda genrolimito situas apud La Campana Nacia Parko kaj la Montoj de Vizcachas en la centra parto de Ĉilio.[5].

Bibliografio

Referencoj

  1. Li, H.M. and Z.K. Zhou 2007, 1525-1535.
  2. Dawson, J. W. 1966
  3. Nothofagus (france)
  4. Native Forest Network (2003) Gondwana Forest Sanctuary
  5. Hogan, C. Michael 2008