Niederrohrdorf: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"datas el" -> "datiĝas el"
Linio 32: Linio 32:


==Historio==
==Historio==
La unua dokumenta mencio de Rohrdorf datas el la jaro [[1179]] kiel ''Rordorf''. Niederrohrdorf estis menciita unuan fojon en la jaro [[1275]] kiel '' Nidern Rordorf''.
La unua dokumenta mencio de Rohrdorf datiĝas el la jaro [[1179]] kiel ''Rordorf''. Niederrohrdorf estis menciita unuan fojon en la jaro [[1275]] kiel '' Nidern Rordorf''.


[[Dosiero:Niederrohrdorf lernejo 125.jpg|thumb|left|<small>Lernejo en Niederrohrdorf</small>]]
[[Dosiero:Niederrohrdorf lernejo 125.jpg|thumb|left|<small>Lernejo en Niederrohrdorf</small>]]
Linio 50: Linio 50:
{{Baden (distrikto)}}
{{Baden (distrikto)}}
{{projekto|commons=Category: Niederrohrdorf|markilo=Niederrohrdorf}}
{{projekto|commons=Category: Niederrohrdorf|markilo=Niederrohrdorf}}




[[als:Niederrohrdorf]]
[[als:Niederrohrdorf]]

Kiel registrite je 05:08, 20 jan. 2010

Niederrohrdorf
Blazono de Niederrohrdorf
Komunuma domo de Niederrohrdorf
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Baden
Koordinatoj  47° 25′ 25″ N 8° 18′ 30″ O / 47.42361 °N, 8.30833 °O / 47.42361; 8.30833 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 25″ N 8° 18′ 30″ O / 47.42361 °N, 8.30833 °O / 47.42361; 8.30833 (mapo)
Areo 3,33 km²
Alteco 436 m super marnivelo
Poŝtkodo 55443
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Niederrohrdorf
vdr

Pri la komunumo

Niederrohrdorf estas komunumo en la distrikto Baden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 3282 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Poŝtaŭtohaltejo en Vogelrüti

Niederrohrdorf situas tri kilometrojn oriente de la rivero Reuss ĉe la piedo de la moto Rohrdorferberg, kiu estas parto de la montoĉeno Heitersberg. La vilaĝo komplete kunkreskis kun la najbara komunumo Oberrohrdorf. Al la komunumo apartenas ankaŭ la vilaĝetoj Vogelrüti kaj Holzrüti.

La komunumo etendiĝas sur areo de 3,33 km², de kiuj 0,98 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,81 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 530 m s.m. en loko, kiu nomigas Rotrisch, du kilometrojn norde de la vilaĝocentro, kaj ĝia plej malalta punkto sur 375 m s.m. jam en la Reuss-ebenaĵo ĉe loko, kiu nomiĝas Holzrüti.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Niederrohrdorf limas en nordo al Fislisbach, en oriento al Oberrohrdorf, en sudoriento al Remetschwil, en sudo al Stetten, kaj en okcidento al Mellingen.

Trafiko

Trafikcirklo en Niederrohrdorf

Niederrohrdorf situas ĉe la kantona ĉefvojo de Bremgarten al Baden kaj estas konektita al la publika trafikreto per du poŝtaŭtolinioj.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas 5 kilometrojn norde en Dättwil.

Historio

La unua dokumenta mencio de Rohrdorf datiĝas el la jaro 1179 kiel Rordorf. Niederrohrdorf estis menciita unuan fojon en la jaro 1275 kiel Nidern Rordorf.

Lernejo en Niederrohrdorf

En mezepoko en Rohrdorf unue regis la Grafoj de Lencburgo, poste la Grafoj de Kiburgo kaj fine ties heredantoj, la Habsburgoj.

En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris la regionon, kaj Rohrdorf fariĝis voktejo en la Grafejo Baden.

Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la vilaĝo apartenis dum kvin jaroj al la tiama Kantono Baden. Post ties integriĝo al la hodiaŭa Kantono Argovio, Niederrohrdorf fariĝis politika komunumo de la argovia distrikto Baden.

En la jaro 1805 la kvin vilaĝoj Busslingen, Niederrohrdorf, Oberrohrdorf, Remetschwil kaj Staretschwil estis kunigitaj al la komunumo Rohrdorf. Ĉar la kunlaboro malbone funkciis post diversaj iniciativoj en la jaro 1854 la komunumo Rohrdorf estis denove disigita, kaj estiĝis la tri hodiaŭaj komunumoj Niederrohrdorf, Oberrohrdorf kun Staretschwil, kaj Remetschwil kun Busslingen.

Eksteraj Ligiloj

grekeOficiala retejo de la komunumo Niederrohrdorf grekeNiederrohrdorf en la Historia Leksikono de Svislando


Ŝablono:Baden (distrikto) Ŝablono:Projekto