Arch: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
"datas el" -> "datiĝas el" |
|||
Linio 31: | Linio 31: | ||
==Historio== |
==Historio== |
||
La unua dokumenta mencio de Arch |
La unua dokumenta mencio de Arch datiĝas el la jaro [[1236]] kiel ''Archo''. |
||
Kiel arkeologiaj trovaĵoj montris, ja en la [[neolitiko]] en Arch setlis homoj. Dum [[Romio|romia epoko]] tra Arch pasis la romia vojo de ''Petinesca'' (hodiaŭ [[Studen BE|Studen]]) al ''Salodurum'' (hodiaŭ [[Soloturno]]). Dum [[mezepoko]] la vilaĝo apartenis al la [[Senjoro|senjorujo Strassberg]], kiu en la jaro [[1388]] fariĝis berna posedaĵo. Post la fino de la [[Helveta Respubliko]] en la jaro [[1803]] Arch fariĝis komunumo de la ĉefdistrikto Büren, kiu en la jaro [[1831]] estis transformita al la [[distrikto Büren]]. |

Linio 43: | Linio 43: | ||
{{Komunumoj de la distrikto Büren}} |
{{Komunumoj de la distrikto Büren}} |
||
{{projekto|commons=Category:Arch|markilo=Arch }} |
{{projekto|commons=Category:Arch|markilo=Arch }} |
||
[[de:Arch]] |
[[de:Arch]] |
Kiel registrite je 05:09, 20 jan. 2010
Arch | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Distrikto | Büren |
Koordinatoj | 47° 10′ 5″ N 7° 25′ 40″ O / 47.16806 °N, 7.42778 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 5″ N 7° 25′ 40″ O / 47.16806 °N, 7.42778 °O (mapo) |
Areo | 6,4 km² |
Alteco | 450 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3296 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Pri la komunumo
Arch (prononcu Arĥ, en Esperanto ankaŭ Arĥo) estas komunumo en la distrikto Büren en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3296 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
Arch situas en la Svisa Mezlando ĉe la suda bordo de la rivero Aro inter Soloturno kaj Bielo. La nova rekonilo de la komunumo estas la impresa ŝtalpendoponto de la svisa aŭtovojo A5 trans Aro.
La komunumo konsistas el la kvartaloj, vilaĝoj kaj setlejoj Oberdorf, Unterdorf, Ausserdorf, Aebnit, Breiten, Leimacher-Mätteli, Sibenmatt kaj Berghof.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Arch limas en nordo al la urbo Grenchen kaj al Bettlach (ambaŭ en Kantono Soloturno), en oriento al Leuzigen, en sudo al Bibern (Kantono Soloturno), kaj en okcidento al Rüti ĉe Büren.
Trafiko
Arch estas konektita al la publika trafikreto per la buslinio n-ro 8 de Soloturno tra Arch kaj Büren ĉe Aro al Zollikofen kaj per poŝtaxutolinio de Grenchen al Büren ĉe Aro.
La komunumo disponas pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 en distanco de malpli ol 1 km de la vilaĝocentro aliflanke de la rivero sur la teritorio de la urbo Grenchen.
Historio
La unua dokumenta mencio de Arch datiĝas el la jaro 1236 kiel Archo.
Kiel arkeologiaj trovaĵoj montris, ja en la neolitiko en Arch setlis homoj. Dum romia epoko tra Arch pasis la romia vojo de Petinesca (hodiaŭ Studen) al Salodurum (hodiaŭ Soloturno). Dum mezepoko la vilaĝo apartenis al la senjorujo Strassberg, kiu en la jaro 1388 fariĝis berna posedaĵo. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Arch fariĝis komunumo de la ĉefdistrikto Büren, kiu en la jaro 1831 estis transformita al la distrikto Büren.
Eksteraj Ligiloj
grekeOficiala retejo de la komunumo Arch grekeArch en la Historia Leksikono de Svislando