Diskuto:Psiĥo: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
 
Linio 18: Linio 18:
Kiel finis Lingvano... 'Ĉiuokaze, por Vikipedio oni ne devas decidi, ĉu estas bone uzi la finaĵon -a por virinaj nomoj; ni simple listigu la formojn uzitajn.' [[Vikipediisto:Kalidasa 777|Kalidasa 777]] 13:14, 3. Jun 2008 (UTC)
Kiel finis Lingvano... 'Ĉiuokaze, por Vikipedio oni ne devas decidi, ĉu estas bone uzi la finaĵon -a por virinaj nomoj; ni simple listigu la formojn uzitajn.' [[Vikipediisto:Kalidasa 777|Kalidasa 777]] 13:14, 3. Jun 2008 (UTC)
:Jes, Afrodita estas uzita foje, Afrodito pli ĝenerale...[[Vikipediisto:Roberto|Roberto]] 13:29, 3. Jun 2008 (UTC)
:Jes, Afrodita estas uzita foje, Afrodito pli ĝenerale...[[Vikipediisto:Roberto|Roberto]] 13:29, 3. Jun 2008 (UTC)
::Mi serĉis per Guglo. Afrodita estas pli ĝenerale uzata. -[[Vikipediisto:Amika Babilfrenzo|Amika Babilfrenzo]] 06:03, 30. Jan 2010 (UTC)

Nuna versio ekde 06:03, 30 jan. 2010

Legu diskuton pri "Afrodito (diino)". Evitu uzi neoficialajn sufiksojn kaj prepoziciojn en Vikipedio (ekzemple "far").Roberto 13:07, 23. Maj 2008 (UTC)

Eble vi estas korekta pri Psiĥa/Psiĥo. Sed, vi indis uzi 'alinomu', ne 'kreu novan artikolon'. Legantoj de la historio-paĝo de 'Psiĥo (diino)' pensos, ke vi skribis la tutan artikolon. Vi volas, ke ili pensos tion?? Krome, la titolo 'Psiĥo (diino)' ne estas tute taŭga. Je la komenco de ŝia mito, Psiĥo estis homa knabino, ŝi iĝis diino nur je la fino. Kalidasa 777 23:42, 23. Maj 2008 (UTC)

Kara Roberto... Mi legis la pasintan diskuton pri Afrodito/Afrodita... Kiel skribis Ssire je 06:57, 9. Maj 2006, 'PIV estas eldonata de SAT, kiu rajtas eldoni tion, kio al ĝi plaĉas, neniu estas devigata obei'... Ĉu vi scias, ke Kalman Kalocsay uzas la formon 'Afrodita' en sia traduko de poemo de Sapfo al la amo-diino? Vidu Afrodita sur via bunta trono .. Kalidasa 777 02:55, 26. Maj 2008 (UTC)

Sed en kiu alia lingvo oni havas nomojn "Afrodita", "Psika", "Klia"? Sekve, krom kontraŭfundamentaj, tiuj formoj estas malinternaciaj! Estas tute malsame Anna, Maria, Marta, kiuj internacie finas per A. Sekve, aŭ oni uzas la originaj formoj "Afrodite", "Psike", "Klio" aŭ esperantaj formoj finitaj per -o. Ni ne kreu novan kontraŭlogikan regulon, eĉ se Kaloksay estus Kristo. Pri dieco de Psiĥo, grekoj ne disdividis la dioj en "puraj" kaj "duonaj" dioj kiel oni faras. Herkulo, Psiĥo, Kastoro estis al li dioj, ne "duondioj".Roberto 12:30, 26. Maj 2008 (UTC)

Kara Roberto... Vi bone demandis... Nu, la sekvontaj lingvoj, kiuj uzas la latinan alfabeton, havas la nomon 'Afrodita', kaj havas artikolojn pri ŝi en Vikipedioj... la bosnia, la ĉeĥa, la galega, la hispana, la islanda (Afródíta), la kataluna, la kroata, la okcitana, la pola (Afrodyta), la rumana, la serbokroata, la slovaka, la slovena... En la albana, la nomo estas iom malsama - 'Afërdita'... Pri la ino amata de Amoro, mi ne diris, ke ŝi estis 'duondio'. Laŭ Apuleo, ŝi naskiĝis morta homo, kaj fine iĝis senmorta diino. Kalidasa 777 10:15, 27. Maj 2008 (UTC)

La galega estas mia dua denaska lingvo, krom la portugala, kaj mi neniam nomis la muzon "Klio" kiel "Clia", kvankam "Afrodita" estus eble flanke al "Afrodite", kiel "Brigita" estas eble flanke al "Brigite" ĉar en la galega la fina malforta "-e" regule pasas al "-a", sed tiu estas simple fonetika ŝanĝo. Mi scias ke en slavaj ligvoj tiu eble, sed al mi tio ŝajnas slavismo. Se Psiĥo estis fine diino, ŝi restas nun diino, ĉu ne?Roberto 14:09, 29. Maj 2008 (UTC)

Jes, sed ŝi ankaŭ estas mita persono, kaj ŝi estis tio eĉ antaŭ ol ŝi trinkis la senmortigan trinkaĵon... La slava lingvaro ne inkluzivas la rumanan, la hispanan, la islandan... Kiam nomo en fontlingvo finas kun 'o', kiel Klio, Sapfo, ŝajnas al mi ja strange vidi formon kun 'a' en esperanta kunteksto... En la hindaj lingvoj, finas kun mallonga 'a' multaj nomoj masklaj, ekz 'Rama'... Pri la formo 'Afrodita', mi metis noton en la artikolon 'Afrodito (diino)'. Kalidasa 777 22:30, 30. Maj 2008 (UTC)

En la portugala kaj en la galega, estas longaj kaj mallongaj vokaloj, sekve la lasta "a" de tiuj lingvoj sonas preskaŭ kiel la franca malforta "e" fine de vortoj. Tiu ebligas la fonetikan ŝanĝon a/e en fino de vorto, sed en Esperanto ne estas longaj kaj mallongaj. Portugale oni diras Brigita aŭ Brigite, sed Dafne kaj neniam *Dafna ĉar ja estas longa "a" en la vorto, en slavaj lingvoj, mi pensas ke la mekanismo estas aliaj. Sekve, oni ne povas kompari simple la lingvojn sen kompreni internaj kialoj. Kelkaj homoj proponas -a kiel novan insufikson en Esperanto pro influo de Interlingvao, sekve ne estas nur fonetika ŝango. Lingva noto eblas en artikoloj Roberto 12:03, 2. Jun 2008 (UTC)

Ĉu vi legis la diskuton pri Esperantaj personaj nomoj? Kalidasa 777 02:00, 3. Jun 2008 (UTC)

Jes ja, mi jam legis. Sed ĝi ne pravigas la uzon de "a" kiel finaĵo, kiam tio ne okazas en nacilingvoj. Ekzemple, certe portugallingve estas innomo "Daniela", sekve, se estas brazilanino nomata "Daniela X", oni ne esperantigu "Danielo X", sed ne estas tio ĉi la kazo de diinoj. Diinoj havas internacie konataj nomoj, sekve, aŭ oni esperantigu per finaĵo -o aŭ oni prenu la nacian grekan formon. Do, oni skribu "Afrodito" aŭ "Afrodite", neniam "Afrodita", ĉar ĝi ne estas la naciformo eĉ ne la esperanta formo. Roberto 11:35, 3. Jun 2008 (UTC)

Kiel finis Lingvano... 'Ĉiuokaze, por Vikipedio oni ne devas decidi, ĉu estas bone uzi la finaĵon -a por virinaj nomoj; ni simple listigu la formojn uzitajn.' Kalidasa 777 13:14, 3. Jun 2008 (UTC)

Jes, Afrodita estas uzita foje, Afrodito pli ĝenerale...Roberto 13:29, 3. Jun 2008 (UTC)
Mi serĉis per Guglo. Afrodita estas pli ĝenerale uzata. -Amika Babilfrenzo 06:03, 30. Jan 2010 (UTC)