Aristarko el Samoso: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e roboto modifo de: sr:Аристарх са Самоса |
Tonyo (diskuto | kontribuoj) e Aristarĥo de Samoso alinomita al Aristarko el Samoso |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 18:46, 1 feb. 2010
Aristarĥo (Greke Ἀρίσταρχος, Arístarĥos; nask. -310, mortis -230) estis greka astronomiisto kaj matematikisto naskita sur la insulo Samoso. Li estis unu el la unuaj argumentintoj por tia modelo de la Sunsistemo, kiu metas la Sunon, ne la Teron, kiel centron de la konata universo. Lin influis la pitagorano Filolao de Krotono, sed, male ol Filolao, li kaj metis la Sunon en la mezon kaj la planedojn en ĝustan ordon laŭ ties distanco ekde la Suno. Oni ne akceptis liajn ideojn pri ĉiela ordo, kaj longe regis la tercentraj teorioj de Aristotelo kaj Ptolemeo. La Aristarĥajn pensojn fine, post preskaŭ 1800 jaroj, sukcese revivigis Koperniko kaj sekve plukonstruis Keplero kaj Neŭtono.
La kratero Aristarĥo sur la Luno estas nomita laŭ Aristarĥo de Samoso.