Reinach AG: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 34: Linio 34:


==Historio==
==Historio==
[[Dosiero:Reinach domo zum Schneggen 184.jpg|thumb|left|150px|<small>Domo zum Schneggen, iama sidejo de la subvokto de Reinach</small>]]
La unua dokumenta mencio de Reinach datiĝas el la jaro [[1036]] kiel ''Rinacha''.
La unua dokumenta mencio de Reinach datiĝas el la jaro [[1036]] kiel ''Rinacha''.



Kiel registrite je 22:50, 5 feb. 2010

Reinach
Blazono de Reinach
Komunuma domo de Reinach
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Kulm
Koordinatoj  47° 15′ 15″ N 8° 11′ 0″ O / 47.25417 °N, 8.18333 °O / 47.25417; 8.18333 (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ 15″ N 8° 11′ 0″ O / 47.25417 °N, 8.18333 °O / 47.25417; 8.18333 (mapo)
Areo 9,48 km²
Alteco 528 m super marnivelo
Poŝtkodo 5734
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Reinach
vdr

Pri la komunumo

Reinach (en la alemana lingvo Riinech) estas komunumo en la distrikto Kulm de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 7875 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Reinach etendiĝas en la valo de la rivero Wyna inter du montetĉenoj de la Svisa Mezlando, nome Homberg kun alteco de 788 m s.m. en nordoriento kaj Ischlag kun alteco de 651 m s.m. en oriento. La komunumon kunkreskis kun siaj najbaraj komunumoj Beinwil ĉe la lago, Burg, Menziken kaj Pfeffikon al kompakta aglomeraĵo.

Najbaraj komunumoj

La komunumo limas en nordo al Leimbach AG kaj Zetzwil, en nordoriento al Birrwil, en oriento al Beinwil ĉe la lago, en sudo al Menziken, en sudokcidento al Pfeffikon, kaj en okcidento al Gontenschwil.

Trafiko

Reinach estas servata de la mallarĝŝpura fervojkompanio Wynentalbahn (WSB) de Araŭo al Menziken. La komunumo disponas pri la du haltejoj Reinach-Mitte kaj Reinach-Nord. Krome ekzistas poŝtaŭtolinio al Beromünster.

Vidindaĵoj

Muzeo Schneggli

Sur la monteto Kapf proksime ĉe la limo al Beinwil ĉe la lago situas la reformita preĝejo, kiu estis konstruita en la jaro 1529 kiel unua dekomence protestanta kirko en Svislando.

La Domo zum Schneggen estis konstruita en la jaroj 1604 kaj 1605 kaj servis kiel sidejo de la subvokto. Al la novgotika domo estas alkonstruita turo kun pinta tendotegmento.

Aliflanke de la kantona vojo iom pli sude troviĝas la Malgranda Schneggen, en kiu troviĝis muelejo konstruita en la jaro 1688. Post bruliĝo en la jaro 1999 la domo estis rekonstruita, kaj hodiaŭ en ĝi troviĝas la Muzeo Schneggli.

Historio

Domo zum Schneggen, iama sidejo de la subvokto de Reinach

La unua dokumenta mencio de Reinach datiĝas el la jaro 1036 kiel Rinacha.

En mezepoko en Reinach regis la Grafoj de Lencburgo kaj ek de 1173 la Grafoj de Kiburgo. En la 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, kaj ek de tiam Reinach estis servuto de la urbo Berno. Fine de la 16-a jarcento Reinach ricevis la merkatorajton. Reinach tiam estis dum preskaŭ 3 jarcentoj la sidejo de subvoktejo de la voktejo Lencburgo de la tiel nomita berna Argovio. En 1798 la sinjoroj de Berno estis dum la Helveta Revolucio kun helpo de francaj trupoj elpelitaj el Reinach, kaj ek de tiam Reinach apartenas al la distrikto Kulm de Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ

grekeAliaj lokoj kun la nomo Reinach

Eksteraj Ligiloj

grekeOficiala retejo de la komunumo Reinach


Ŝablono:Kulm (distrikto) Ŝablono:Projekto