Manuskriptoj de la Morta Maro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 225: Linio 225:
[[ko:사해 문서]]
[[ko:사해 문서]]
[[lb:Schrëftrulle vum Doudege Mier]]
[[lb:Schrëftrulle vum Doudege Mier]]
[[ml:ചാവുകടൽ ചുരുളുകൾ]]
[[ml:ചാവുകടല്‍ ചുരുളുകള്‍]]
[[mr:मृत समुद्राचे बाड]]
[[mr:मृत समुद्राचे बाड]]
[[nl:Dode Zee-rollen]]
[[nl:Dode Zee-rollen]]

Kiel registrite je 13:18, 6 feb. 2010

La manuskriptoj de la Morta Maro aŭ rulaĵoj de Qumran estas amplekso de manuskriptoj, papirusaj kaj ledaj kaj kupraj kaj, precipe, pergamenaj, malkovritaj en kavernoj najbare de la Morta Maro. Ilin konstituas diversaj kunaĵoj de tekstoj; kaj formas tiun kunaĵon ĉirkaŭ 900 dokumentaj tekstoj de la hebrea biblio, malkovritaj de 1947 al 1956 en la dekunu grotoj ene kaj ĉirkaŭe de Uadi Qumran najbare de la ruinaĵoj de la Qumrana setlejo, sur la bordoj de la okcidenta flanko de la Morta Maro. Ĉi tie sub la sama titolo estas ĝenerale indikataj ankaŭ aliaj manuskriptoj malkovritaj najbare de la samaj lokoj.

Rulaĵo de Psalmoj kun ties transkribo
Loko de la malkovro

La tekstoj famas pro la granda religia kaj historia signifo, ĉar ili entenas iujn el la unikaj kopioj preterrestantaj, ĝis nun konitaj, de bibliaj dokumentoj produktitaj antaŭ la 100 a.K., kaj konservas la atestojn de la finiĝo de la malfrua judaismo de la Dua Templo. Ili estas skribitaj en la hebrea kaj aramea kaj greka lingvoj, plejparte sur papiruso, sed ankaŭ sur pergamena krom sur ledo kaj kupro. [1]. Tiuj manuskriptoj kiuj datas inter 150 a. K. kaj 70 p. K. [2] . La rulaĵoj estas kutime asociitaj al la hebrea grupo dirata Esenoj.

Kutime studuloj dividas la marmortajn dokumentojn laŭ tri grupoj: bibliaj manuskriptoj (kopiaĵoj de la biblio) kiuj konstituas la 40% de la rulaĵoj ĝis nun decifritaj; manuskriptoj "apokrifaj" dirataj ankaŭ "pseŭdepigrafaj"; manuskriptoj ne kanonaj laŭ la hebrea biblio, kiel la Libro de Enoch, la Libro de la Jubilejoj, la Libro de Tobia, de Siraĥido kaj psalmoj kaj aliaĵo nun suvoje de la analizo por esti katalogita: tiu ĉi grupo tuŝas la 30%on; dokumentoj de la sekta grupo antaŭe tute ne konita, kiuj priskribas la normojn kaj la krederojn de aparta grupo aŭ grupoj ene de la plejmulto hebrea, kiel la Regulo de Milito, hebrelingva komento (hebree פשר, pesher) pri la Libro de Abakuko, kaj la Regulo de la Benoj kiuj kune konstituas 30& de la rulaĵoj.[3]

Ĝis 1968 la plejparto de la pergamenaj kaj papirusaj fragmentoj estis gardataj en la Muzeo Rockefeller (jam konata kiel Arkeologia Muzeo de Palestino, en Jerusalemo). Post la sestaga milito, tiu dokumentaro estis translokitaj al la Sanktejo de la Libro, ĉe la Muzeo de Israelo, kiu ankaŭ nun el tiuj konservas multajn, dum aliaj plutroviĝas en la Orienta Instituto de la Universitato de Ĉikago, en la teologia seminario de Princeton, ĉe Azusa Pacific University kaj ĉe privataj kolektoj

Fragmentoj de al rulaĵoj iam ekspoziciitaj en la arkeologia muzeo de Amano

.


Graveco de la manuskriptoj de Qumran

Ili utilas por la historio de tiu hebrea epoko kaj aparte por la ĉeesto de samaj konceptoj en la kristana literaturo (oni vidu en Johano kaj en la temoj apokalipsaj) Tiu graveco dependas ankaŭ, interalie, el la fakto ke unufoje oni povas meti okulojn sur gamon de religiaj kompilaĵoj atingintaj nìapoken rekte, do absolute senaj je postaj interferoj. Konsiderinde, ke la dokumentoj konserviĝis marĝene de la konvencia vivo, ili povis niaepokon atingis sensenzuraj stristigoj. Fakte la hebrea cenzuro iam aboliciis la religian literaturon kiu translimis la rabenan ortodoksion. Laŭ jarcentoj, en la kristana literaturo iuj elementoj de tiuj verkoj suferis variaĵojn.

Plu graveco encentriĝas en la eblo kompari la aktualajn bibliojn kun la qumranaj tekstoj.


Komparo de la nunaj biblioj kun la qumranaj tekstoj

La rimarkindeco de la rulaĵoj rilatas ankaŭ al ekdotiko [1]. Antaŭ la malkovro de tiu rulaĵoj kaj pergamenoj, la plej antikbaj bibliaj manuskriptoj hebreaj datiĝis je la naŭa jarcento (masoreta teksto) inter kiuj alkalukiĝas la Codex Leningradensis [2]. Nun oni povas legi samtekstojn datiĝantajn je la dua jarcento antaŭ Kristo. Antaŭ la naŭa jarcento la plej antikvaj tekstoj de la Malnova Testamento estis tiuj de Codex Vaticanus kaj Codex Sinaiticus de la duono de la kvara jarcento, kaj de aliaj fragmentoj. Studuloj nun trovas ke la du tekstoj, tiu qumrana kaj tiu masoreta kaj tiuj kristanaj, malmulte distanciĝas inter si. Interese estus la komparo kun la antikvaj grekaj kaj latinaj tradukaĵoj.


Scienca siglado de la qumranaj dokumentoj

La koncernaj grotoj en kiu estis trovitaj la rulaĵoj kaj pergamenoj estis numeritaj de 1 ĝis 11 kaŭ la kronologio de la malkovroj, kaj markitaj per litero Q (Qumran) por distingi la manuskriptojn trovitajn en unu loko el tiuj trovitaj en alia loko. Tiuj numeroj kun la Q estas ĉiam sekvataj de indiko de la enhavo de la manuskripto plejofte kun la mallongigoj kutime uzataj en prisciencaj publikigaĵoj. La sigloj, tial, indikantaj la qumranaĵojn sin prezentas laŭ la jena ekzemplo: 1QIs, nome malkovraĵo en groto 1 entenanta tekston de Jesaja. Similaĵoj estas indikata per aldonaj literoj korne metitaj. 1QIs kaj 1QIs


Lingvo kaj datado

Kiel jam dirite, la plejparto de la manuskriptoj estas skribita en la hebrea lingvo, sed abundas ankaŭ tiuj en la aramea, tiam lingvo prefere uzata in Palestino kaj Sirio, kaj malmultaj tekstoj de la Malnova Testamento skribitaj greklingve, malkovritaj en la grotoj 4 kaj 7.

La datiĝo de la manuskriptoj iras de la tria jarcento a.K. al unua p.K. Tiel respondas la metodo paleografia, t.e. per la individuigo de la formo kaj stilo (ŝnĝantaj laŭlonge de la jarcentoj) per kiuj la kopiistoj redaktis la skribaĵojn. Iuj manuskriptoj estis ekzamenitaj per la metodo de la karbono 14 aŭ de masspektomtrio Oni distingis tri periodajn formojn:

  • Antikva: 250-150 a.K.,
  • Asmonea: 150 – 30 a.K.,
  • Heroda: 30 a.K. – 68/70 p.K.

Tamen la datado per la masspektometro rezultigis ankaŭ datojn pli antikvajn por iuj framentoj: por Q534, mezvalore de 388 antaŭ Kristo; por 4Q365, 339 antaŭ Kristo.


Ĉu bblioteko sekta?

Kvankam grandas la nombro de verkaĵoj rilatantajn la amason de la manuskriptoj, ilia enhavo ĝenerale estas uniforma. Fakte, ili inkludas nur religian literaturon, nome ili neniam indulgas la eksterreligian literaturon kaj tute mankas pripensadoj pure sciencaj kaj historiaj. La komponaĵoj plej odorantaj pri sciencemo estas la kalendaroj dum astronomiaĵoj, kiel 4QBrontologion, estas plenigitaj je religiaj celoj: evidente ili estis konceptitaj kaj skribitaj por liturgiaj motivoj aŭ por ordigi la religian vivon de komunumo. Vidu, konfirme de tio, ankaŭ la liston de la arboj en 4QEnoch kaj temo de la cirkulado de la sango en 4QD.

La kalendaro fiksas la [Pasko]n en malsamaj tagoj ol tiu de la jerusalema templo. Tio komprenigis la kialon de la diversaj manieroj fiksi la tagon de la paraskevo (la antaŭtago de la hebrea pasko) en la evangelioj: ili sekvas malsamajn kalendarojn.


Origino de la qumranaj dokumentoj

La epitetoj kiujn la manuskriptoj distribuas al la membroj de la komununo ne allasas eblon identigi, almenaŭ por diversaj dokumentoj, la sekton inter tiuj jam konitaj. Multe oni diskutis pri la origino de la manuskriptoj: la plej komuna opibio restas tiu laŭ kiu la manuskriptoj estas la produkto de la hebrea sekto nomata Esena, setlanta najbare de Kumran: fakte koincidas diversaj cirkonstancoj kun la detaloj liveritaj de verkistoj kiel Jozefo Flavio, Plinio la Maljuna, Filo de Aleksandrio, pri la sekto nomata esena. Tiel konkludas De Vaŭ, Sukenik, Dupont-Sommer, Yadin, Vermes, Milik, Cross, Soggin, Fitzmyer, Stegemann, Martinez, Moraldi, Riesner, Martone.

Ne mankas tamen diversaj alternativaj interpretoj, aŭ nur parte similaj aŭ tute malsimilaj.


Manuskriptoj de Khirbet Mird

Trovitaj en Buqe‘a, 9 mejlojn sudeste de Jerusalemo, 6 mejlojn ueste de la Morta Maro. La loko iam estis asmonea fortikaĵo nomata Hyrcanion, poste igita monaĥejo establita (492) de Sankta Saba. El ties biblioteko devenas manuskriptoj (arabaj, grekaj, arameaj) elfositaj el la ruinaĵoj ne forigitaj de la detruantoj kaj datitaj de la 6-a ĝis la 9-a.


Manuskriptoj de Murabba‘at

Metitaj al lumo el 5 grotoj situantaj 15 mejlojn sudueste de jerusalemo, 12 mejlojn sude de Qumran kaj 10 mejojn norde de Engedi. Beduenoj komencis komerci manuskriptoj en 1951, sed tuj arkeologoj alkuris por fosi. Nur tri grotoj ankoraŭ konservabis spurojn de setloj, okazaj aŭ konstantaj, de la kankolika al la araba epoko. Ili estis certe utiligitaj dum la juda ribelo de 130-135 far Bar Cochba. Estis trovitaj fragmentoj de leteroj kaj de libroj de bibliaj profetoj.


Manuskriptoj de Masada

Malkovritaj sude de la Morta Maro, en tiu kiu estis fortreso de makabeoj kaj de Herodo kaj poste romia, sed aŭdace okupita de la zelotoj en la 66 p. K., kaj fine reokupita de la romia armeo.

En ĝi estis trovitaj diversaj manuskriptoj:

  • ostrakon aramea,
  • rulaĵo kun la psalmoj 81-85,
  • kopio de Siraĥido (Siraĥ)
  • kopio de la liturgio de la Sabato de Qumran. (Tio konfirmas la informon de Jozefo Flavio laŭ kiu partoprenis en la kontraŭromia ribelo ankaŭ membroj qumranaj.


Kunfandinda

en muzeo de Amano

La Skribrulaĵoj de la Morta MaroKumranaj tekstoj estas aro de antikvaj manuskriptoj, malkovritaj en dezertaj kavernoj kaj antikvaj ruinoj de Judeo (ili estas el ledo, papiruso kaj unufoje el kupro). La malkovro estas unu el la plej gravaj eventoj de la moderna historio kaj precipe por la biblioscienco. La rulaĵoj enhavas la plej malnovajn bibliajn tekstojn, kiuj pruvas, ke la hebrea Biblio jam elformiĝis ĝis 70 p.K..

Oni trovis la dokumentojn en kvin gravaj lokoj de Judeo: en Hirbet Kumrán, Vádi al-Muraba, Nahal Hever (Vádi Khabra) kaj Nahal Ceélim (Vádi Szeijál), Vádi Dálije kaj Masada.

La unuajn manuskriptojn trovis beduena paŝtista junulo en Hirbet Kumrán, 1947. Oni trovis en 11 kavernoj ĉe Kumrano multajn manuskriptojn, pri kiuj oni supozas, ke ili estis parto de libraro de esenoj, juda fundalisma komunumo. La esena sekto agadis inter la 2-a jc. aK. kaj 68 p.K. Laŭ kelkaj sciencistoj, la verkojn kaŝis judoj dum la kontraŭromia ribelo (67–73 p.K.). Plimulto de la manuskriptoj estiĝis en la 1-a jc. (a.K. kaj p.K. ĝis 68).

Plej bone konserviĝis la manuskriptoj el la unua kaverno de Kumrano (skribrulaĵo de Jesaja, la regularo de la komunumo, Batalo de filoj de la lumo kontraŭ filoj de la mallumo (Batala skribrulaĵo), adoraj psalmoj (Hadajo), Habakuk-komentario kaj sep pluaj rulaĵoj.

En la 2-a kaverno oni trovis fragmentojn, en la 3-a trovis kupran rulaĵon listigantan la templajn trezorojn kaj ties kaŝejojn. La verkojn de la esena komunumo kaŝis la 4-a kaverno (400 manuskriptoj el la malnova Testamento).

Oni trovis en la 11-a kaverno ankaŭ apokrifajn manuskriptojn, nekonatajn psalmojn. Verŝajne tie kaŝiĝis la Templa rulaĵo, aĉetita en 1967 de la beduinoj (tiu skizas la konstruplanojn de la ideala jerusalema templo).

Vádi al-Muraba troviĝas je 18 km de Kumrano (sude) kaj oni trovis tie verkojn, kiujn kaŝis rifuĝintoj de armeanoj de Bar Kochba (post 135 p.K). Oni trovis du leterojn de Bar Kochba, fragmentojn el la Biblio kaj jurajn dokumentojn en la hebrea, arama, kaj greka.

La tria kaŝejo estis malkovrita en 1952, kiam paŝtistoj prezentis grekan traduko de la etprofetoj el la 1-a jc. p.K.. Oni ankaŭ prezentis leteroj de Bar Kochba kaj jurajn dokumentojn el la epoko. Samajn dokumentojn trovis ono ĉe la 4-a trovejo.

La 5-a trovejo estas Masada. Oni trovis tie libron de la Predikatoro (75 a.K.) en la hebrea lingvo kaj aliajn bibliajn kaj judajn tekstojn.

Ĝis 1991, nur la judaj esploristoj rajtis analizi la tekstojn, tiam la monopolo rompiĝis.

Referencoj

  1. From papyrus to cyberspace The Guardian August 27, 2008.
  2. Bruce, F. F.. "The Last Thirty Years". Story of the Bible. ed. Frederic G. Kenyon Retrieved June 19, 2007
  3. Abegg, Jr., Martin, Peter Flint, and Eugene Ulrich, The Dead Sea Scrolls Bible: The Oldest Known Bible Translated for the First Time into English, San Francisco: Harper, 2002

Bibliografio

  • A. Grohmann, Arabic Papyri from Hirbet el-Mird, Louvain 1963.
  • P. Benoit, J.T. Milik, R. De Vaŭ, Les grottes de Murabba‘at (DJD 2), Oxford 1961; J.M. Allegro, I rotoli del Mar Morto, Firenze 1958, 193-204.
  • Y. Yadin, Bar-Kokhba: The Rediscovery of the Legendary Hero of the Second Jewish Revolt against Rome, London 1971.
  • Y. Yadin, The Finds from the Bar Kochba Period in the Cave of the Letters, Jerusalem 1963.
  • J Starky e J.T. Milik (RB 61 (1954) 161-168, 182-190; Biblica 38 (1957) 245-268.
  • E. Tov (R.A. Kraft), The Greek Minor Prophets Scroll from Nahal Hever (8HevXIIgr), (DJD 8. The Seiyâl Collection I) Oxford 1990.
  • D. Barthelemy, Les devanciers d’Aquila: Première publication intégrale du texte des fragments du Dodécaprophéton trouvés dans le Désert de Juda, précedée d’une étude sur les traductions et recensions grecques de la Bible réalisées au premier siècle de notre ère sous l’influence du rabbinat palestinien, Leiden 1963.



  • Florentino Garcia Mertinez (1987). “Origenes del movimento esenio y origenes qumranicos. Pistas para una solucion”, p. 527–556. 


  • Talmon (1976). “The Textual Study of the Bible— A New Outlook”. 


Voĉoj kunligitaj

Skribrulaĵoj de la Morta Maro

Eksteraj ligoj

komparo inter la rulaĵoj de la Morta Maro kaj la masireta versio. [[Kategorio:Arkeologio