Kastelo Bran: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e aldono bildo
eNeniu resumo de redakto
Linio 2: Linio 2:
La '''kastelo Bran''' estas grava nacia monumento kaj gvidosigno de la rumana turismo.
La '''kastelo Bran''' estas grava nacia monumento kaj gvidosigno de la rumana turismo.
Ĝi situas 30 kilometrojn sude de [[Braŝovo]], en la montpasejo Rukar-Bran, inter Montoj Bucegi (Buĉeĝi) kaj Piatra Craiului (Reĝa Ŝtono).
Ĝi situas 30 kilometrojn sude de [[Braŝovo]], en la montpasejo Rukar-Bran, inter Montoj Bucegi (Buĉeĝi) kaj Piatra Craiului (Reĝa Ŝtono).
Ĝia famo ligiĝas al la legendo de la Grafo [[Vlad_la_3-a_Drakulo|Drakulo]].
Ĝia famo ligiĝas al la legendo de la Grafo [[Vlad_la_3-a_Drakulo|Drakulo]], kvankam neniu historia dokumento atestas pri lia ĉeesto tie.





Kiel registrite je 22:46, 13 feb. 2010

La Kastelo Bran

La kastelo Bran estas grava nacia monumento kaj gvidosigno de la rumana turismo. Ĝi situas 30 kilometrojn sude de Braŝovo, en la montpasejo Rukar-Bran, inter Montoj Bucegi (Buĉeĝi) kaj Piatra Craiului (Reĝa Ŝtono). Ĝia famo ligiĝas al la legendo de la Grafo Drakulo, kvankam neniu historia dokumento atestas pri lia ĉeesto tie.


Historio

La unua dokumenta atestaĵo de la Kastelo Bran estas akto de la 19-an de Novembro 1377 de la hungara reĝo Ludoviko la Unua de Anĵuo, per kiu la braŝovanoj estis ricevantaj la privilegion konstrui la civiton "per iliaj laboro kaj elspezo...". Interŝanĝe, la reĝo konfirmis la subigon de 13 loĝlokoj al la civito de Braŝovo.

Konstruita inter la jaroj 1377-1378 pro militaj celoj, plenumanta rolon de doganejo sur la komerca vojo liginta Braŝovon disde Valaĥio (tra Kampolongo), ĝia mastrumeco estas donita al la kastelestro, kiu havis ankaŭ jurisdikcian rolon, kaj la konstanta garnizono konsistis el pafarkistoj kaj pafilegistoj. La konstruaĵojn de la doganejo oni povas ankoraŭ vidi. La civito havis plurajn mastrojn dum la tempo, inter kiuj la valaka princo Mircea cel Bătrân (Mirĉo la Maljuna) kaj la hungara reĝo Sigismundo la Unua de Luksemburgio.

Fine de la 15-a jarcento, ĝi estas subordigita de la aŭtoritato de la komitatestro de la Sikuloj, respondeca pro la defendado de la sud-orienta Transilvanio kaj dum Johano de Hunedoara eniris sub la regadon de la transilvania vojevodo.

Inter 1498-1878 ĝi apartenis al la urbo Braŝovo.

La 1-an de Decembro 1920, la Urba Konsilio de Braŝovo donacis la kastelon al la reĝino de Rumanio, Maria, kiel dankon pro ŝia kontribuo al la Granda Unuiĝo de 1918. Inter la jaroj 1920-1927, la Kastelo Bran estis restaŭrita sub la estrado de la arkitekto de la Reĝa Kortego, Karel Liman, kiu transformis ĝin en belan someran rezidejon, ĉirkaŭita de granda parko kun aleoj por promenado, lago, fontanoj, terasoj, konstruante tie ankaŭ la Teodomon.

En 1938 la reĝino Maria testamentis la kastelon kaj ĝian bienon al sia filino, la princino Ileana, kiu regis ĝin ĝis 1948.

Post la ellandigo de la rumana reĝa familio, en 1948, la kastelo Bran eniris en la proprieton de la Rumana Ŝtato kaj restis dum iu periodo forlasita.

En 1956, parte restaŭrita, ĝi malfermiĝis kiel Muzeo pri feŭda historio kaj arto.

Ĉar ĝi estis serioze detruita, en 1987, la kastelon restaŭris la ŝtato, la laboraĵo estis finita grandparte en 1993. Bran4

De 2008, la kastelo Bran apartenas denove al la heredantoj de reĝa familio, sed restas daŭre vizitebla.

Apud la kastelo troviĝas Muzeoj pri Historio, pri Mezepoka Arto kaj Etnografio (tiulasta reprezenta por la vilaĝoj de la regiono).


Eksteraj ligoj

grekeKastelo Bran, historio kaj legendo