Slatiňany: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {{urbokadro |lando=Ĉeĥio |statuso=urbo |nomo=Slatiňany thumb|Stacidomo Slatiňany|250px |flago = Vlajka města Slatiňany.gif |blazo...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:09, 15 feb. 2010

ISO
Slatiňany
Stacidomo Slatiňany
municipo en Ĉeĥio • municipo kun urbaj privilegioj

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso urbo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Chrudim
Fondita 1318 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 565 41
Retpaĝaro http://www.slatinany.cz/
Demografio
Loĝantaro 4 122
Loĝdenso 270 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 49°55′05″N 15°48′57″O  /  49.91806°N, 15.81583°O / 49.91806; 15.81583 (Slatiňany) (mapo)Koordinatoj: 49°55′05″N 15°48′57″O  /  49.91806°N, 15.81583°O / 49.91806; 15.81583 (Slatiňany) (mapo)
Alto 268 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 15,605117 km² ( 156 0.5 117 ha) [+]
Slatiňany Stacidomo Slatiňany (Tero)
Slatiňany
Stacidomo Slatiňany
(Tero)
DEC

Eraro: nekonata formo ĉe linio 2; ĉiu linio devas komenci kun unu el: default, rect, circlepoly

Situo de Slatiňany
Stacidomo Slatiňany
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Slatiňany [+]
vdr


Slatiňany estas pitoreska urbo trovebla 5 kilometrojn de distrikta urbo Chrudim en Regiono Pardubice.

Historio

Mencio pri Slatiňany devenas el la jaro 1294, kiam ĉi tie, sur la roko super de la rivero Chrudimka (Ĥrudimka) staris nur ligna gotika fortikaĵo. Lia posedanto estis Francisko el Slatiňany (laŭ historiisto Augustin Sedláček). Dum pluaj du jarcentoj la posedantoj ŝanĝiĝis, la loko estis kelkfoje forbruligita kaj en bataloj detruita. En la jaro 1497 estas la fortikaĵo kaj vilaĝo menciita kiel forlasita. En la jaro 1525 posedanto vendis la havaĵon al la dota urbo Chrudim. En la jaro 1575 ekestis surloke de la fortikaĵo renesanca kastelo. Ĉiuj kasteloj kaj bienegoj ofte ŝanĝis posedantojn. Same Slatiňany. La plej rapide prosperis iama vilaĝo dum regado de nobela gento de Auersperg. Ekestas tie ĉi sukerfabriko (1859), produktejo de artefaritaj sterkaĵoj (1877), vapor-segejo kaj alkoholfarejo. Post malprospera farejo de segejoj ekestis produktejo de fajropumpiloj. La gento de Auersperg posedis kastelon, kamparan terposedaĵon kaj ekonomiajn produktaĵojn ĝis la jaro 1938. La gento formortis laŭ patra linio en la jaro 1942. Tuta havaĵo estis konfiskita en la jaro 1945 laŭ dekretoj de prezidento. Statuton urbo akiras Slatiňany en la jaro 1971.

Memorindaĵoj de la urbo

Kastelo

Antaŭ pli ol 600 jaroj jam konata kiel fortikaĵo. Ĝis la 18-a jarcento la kastelo havis pli ol 30 posedantojn. Estis nekredebla, kiel dum tiel mallongaj tempintervaloj pro bankroto, morto kaj konfiskado ŝanĝiĝis posedantoj. Nur nobela gento de Auersperg posedis ĝin dum pli ol 200 jaroj, kaj akiris meriton je prospero. La gento sed formortis (1942) kaj la kastelo estis konfiskita laŭ postmilitaj dekretoj de prezidento Beneš. De la jaro 1939 apartenas al la kastelo ĉevalbredejo de nigra kladruba ĉevalo kaj 16-hektara parko kun la plej nombra kolekto de ligno-kreskaĵoj. De la jaro 1950 estas en la kastelo, krom historiaj objektoj, unika hipologia muzeo. Eksponaĵoj, bildoj, iloj kaj aĵoj bidigas evoluon de ĉevalo sur la Tero, evoluo de bredado, uzo de ĉevalo en la vivo de la homo. De la jaro 2001 estas kastelo la nacia kultura monumentaĵo.

Kastelo Slatiňany.

Preĝejo de Sankta Martin

Romkatolika preĝejo el la 14-jarcento, rekonstruita en novogotika stilo en la jaro 1892.

Preĝejo de Sankta Martin

Ĉevalbredejo

De la jaro 1939 apartenas al la kastelo ĉevalbredejo de nigra kladruba ĉevalo La bredejon oni translokigis ĉi tien el Průhonice ĉe Prago. La ĉevalbredejo estas dividaĵo de Ŝtata ĉevalbredejo Kladruby nad Labem.

Eksteraj ligoj