Ĥorezmo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Kordas (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
e Ĥorezmo alinomita al Ĥorezmio
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 00:37, 18 feb. 2010

A) Ĥorazano
B) Transoksanio
C) Ĥorezmo

Ĥorezmo (Aveste: Xvairizem; Antikvperse: Huwarazmish; Perse: خوارزم (Khwārazm), Arabe: خوارزم (Khwārizm); Ĉine: 花剌子模 (Huālázǐmó); Uzbeke: Xorazm; Ruse: Хорезм (Ĥorezm); en Orĥon-Turkaj enskriboj: Apar; ankaŭ konata internacie kaj historie: Chorasmia, Khwarezmia, Khwarizm, Khwarazm, Khorezm, Khoresm, Khorasam kaj Chorezm) estis la nomo de kelkaj historiaj regnoj centraziaj kaj nun estas la nomo de uzbeka provinco.

Kiel regno, Ĥorezmo estis oriente de Aralo, inkluzivanta la nunan Karakalpakion, kaj la altebenaĵon de Ust-Urt. Sude ĝi atingis limon de Ĥorasano kaj oriente limis al Sogdio. Ĝia ĉefurbo estis la nuna urbo Ĥiva (nun en Uzbekio), Monda heredaĵo laŭ UNESCO.

Kiam en la jaro 328 a.K. ĝia reĝo rilatiĝis kun la helena konkeranto Aleksandro la Granda, Ĥorezmo estis jam sedenta (malnomada) civiliza reĝlando bazita sur irigacia agrikulturo, bone defendita kontraŭ la ĉirkaŭantaj nomadoj.

La Aramea lingvo, kvankam semida, estis la mastruma lingvo de la Persa imperio kaj la nura skribita lingvo ĝis tiam en la regiono.


Plej famaj naskitoj de la lando: