Princo de Asturio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Moldur (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
e roboto aldono de: gl:Príncipe de Asturias |
||
Linio 29: | Linio 29: | ||
[[es:Príncipe de Asturias]] |
[[es:Príncipe de Asturias]] |
||
[[fr:Prince des Asturies]] |
[[fr:Prince des Asturies]] |
||
[[gl:Príncipe de Asturias]] |
|||
[[he:נסיך אסטוריאס]] |
[[he:נסיך אסטוריאס]] |
||
[[it:Principe delle Asturie]] |
[[it:Principe delle Asturie]] |
Kiel registrite je 16:44, 21 feb. 2010
Princo de Asturio estas la ĉefa el la nobelaj titoloj de la heredanto de la monarkio de la Regno de Hispanio. Aktuale ĝi estas Felipe de Borbón y Grecia.
Estas regulita de reĝa dekreto ekde 1977 la historiaj titoloj kiuj apartenas al la heredantoj de la diferencaj hispanaj regnoj kiuj kunformis la nunan ŝtaton fine de la 15a jarcento:
- Princo de Asturio kiel heredanto de la Regnoj de Kastilio kaj de Leono ekde 1388
- Princo de Gerona kiel heredanto de la Reĝlando de Aragono ekde 1351
- Princo de Viana kiel heredanto de la Reĝlando de Navaro ekde 1424
- Duko de Montblanc kiel heredanto de la Princlando de Katalunio ekde 1387
- Grafo de Cervera kiel heredanto de la Reĝlando de Valencio ekde 1351
- Sinjoro de Balaguer kiel heredanto de la Reĝlando de Majorko ekde 1413
Pere de la Fondaĵo Príncipe de Asturias, kies prezidanto li estas, oni donas ĉiujare la prestiĝajn Premioj Príncipe de Asturias dum solena okazaĵo en Oviedo.
En la unuaj tempoj de la institucio de Princo de Asturio, ĝi ne estis simpla honora titolo, ĉar la asturia teritorio vere apartenis al li kiel heredaĵo. La princo povis nomumi juĝistojn, urbestrojn ktp. kiuj estris Asturion nome de la Princo. Tio ŝanĝiĝis dum la reĝado de la Katolikaj Gereĝoj, kiuj reduktis la titolon de Princo de Asturio al historian kondiĉon, karaktero kiun oni pluhavis dum la reĝado de la monarkoj de la Dinastio de Aŭstrio kaj de la Dinastio de Burbonoj.