Richard Cromwell: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 5: Linio 5:


==Komenca vivo==
==Komenca vivo==
Pri lia komenca vivo malmulte certas. Eble dum la komenco de la [[1640-aj jaroj]] (kaj dum la finaj jaroj de la [[angla enlanda milito]]) li aniĝis al la parlamenta armeo. En 1649 li edziĝis al Dorothy Maijor, filino de sinjoro de [[Hampshire]]. Ili havis naŭ idojn, el kiuj kvar atingis plenaĝon. Li servis kiel magistrato en Hampshire.
Pri lia komenca vivo malmulte certas. Eble dum la dua duono de la [[1640-aj jaroj]] (kaj dum la finaj jaroj de la [[angla enlanda milito]]) li aniĝis al la parlamenta armeo. En 1649 li edziĝis al Dorothy Maijor, filino de sinjoro de [[Hampshire]]. Ili havis naŭ idojn, el kiuj kvar atingis plenaĝon. Li servis kiel magistrato en Hampshire.


Li iĝis parlamentano por Hamphire en 1654, kaj por [[Kembriĝo]] en 1656. Julion 1658 li iĝis kanceliero de la [[Universitato de Oksfordo]].
Li iĝis parlamentano por Hamphire en 1654, kaj por [[Kembriĝo]] en 1656. Julion 1658 li iĝis kanceliero de la [[Universitato de Oksfordo]].

Kiel registrite je 13:40, 23 feb. 2010

Richard Cromwell

Richard CROMWELL (n. la 4-an de oktobro 1626, m. la 12-an de julio 1712) estis filo de Oliver Cromwell kaj naŭ monatojn de 1658-1659 regis Brition kiel Lordo-Protektanto.

Richard naskiĝis en Huntingdon kaj estis la tria filo de Oliver Cromwell kaj ties edzino Elizabeta.

Komenca vivo

Pri lia komenca vivo malmulte certas. Eble dum la dua duono de la 1640-aj jaroj (kaj dum la finaj jaroj de la angla enlanda milito) li aniĝis al la parlamenta armeo. En 1649 li edziĝis al Dorothy Maijor, filino de sinjoro de Hampshire. Ili havis naŭ idojn, el kiuj kvar atingis plenaĝon. Li servis kiel magistrato en Hampshire.

Li iĝis parlamentano por Hamphire en 1654, kaj por Kembriĝo en 1656. Julion 1658 li iĝis kanceliero de la Universitato de Oksfordo.

Lordo-protektanto

Oni urĝis lian patron nomumi sekvulon, kaj verŝajnas ke nelonge antaŭ sia morto (la 3-an de septembro 1658) Oliver Cromwell nomumis Richard. Ĉiukaze Richard sekvis sian patron kiel lordo-protektanto. Tamen li ĝuis malpli da subteno ol sia patro. Estis financaj problemoj: la registaro ŝuldis du milonojn da pundoj. Estis akraj malakordoj inter la pli ekstremaj respublikistoj kaj aliaj parlamentanoj. Plejparte mankis al Richard milita sperto kaj tial la ĉefaj armeaj oficiroj ne tro fidis al li. Siaparte, la parlamentanoj timis ke la generaloj komplotus ŝtatrenverson, proklamis ke oficiroj ne rajtas kunveni sen la klara permeso de Richard Cromwell, kaj komandis la oficirojn ĵuri ke ili ne perforte malebligos parlamentajn debatojn. Fine la armeo postulis la disigon de la angla parlamento: post iom da hezito, Richard Cromwell faris tion la 22-an de aprilo 1659. La 25-an de majo li abdikis post akordo ke li ricevu pension kaj ke oni pagu liajn ŝuldojn. Subtenantoj de la monarkio ofte moknomis lin, ekzemple kiel "Reĝino Dick" kaj "kaduka Dick".

Fina vivo

Vintre de 1659, kiam estiĝis gravaj politikaj malakordoj, estis onidiroj ke Richard Cromwell renomumiĝus lordo-protektanto, sed tio ne okazis. Julion 1660, post la surtronigo de Karlo la 2-a (Anglio), li translokiĝis al Parizo, forlasante sian edzinon en Anglio. Poste li iris al pluraj eŭropaj kortegoj. Ĉirkaŭ 1680 li revenis en Anglion, kie li vivis kiel privata sinjoro kaj ne partoprenis politikajn aferojn.