Antaŭpomerio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto forigo de: ca, csb, en, es, fr, it
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: it:Pomerania Anteriore
Linio 31: Linio 31:
[[de:Vorpommern]]
[[de:Vorpommern]]
[[dsb:Pśedpomorska]]
[[dsb:Pśedpomorska]]
[[it:Pomerania Anteriore]]
[[nl:Voor-Pommeren]]
[[nl:Voor-Pommeren]]
[[no:Vorpommern]]
[[no:Vorpommern]]

Kiel registrite je 15:23, 25 feb. 2010

Antaŭpomerio, germane Vorpommern, estas regiono en la nordoriento de Germanio. Ĝi estas la orienta (kaj pli malgranda) parto de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. La alia parto estas Meklenburgo.

La plej granda urbo en Antaŭpomerio estas Stralsund, kiu estis dum la hansa epoko potenca urbo. Tamen la prestiĝon de spirita centro kaj "neoficiala ĉefurbo" posedas Greifswald pro sia iama funkcio kiel sveda administra centro kaj sidejo de pluraj juĝejoj kaj de la Universitato Ernst Moritz Arndt. La ekonomion de la regiono dominas agrokulturo kaj turismo.

Historio

El la perspektivo de la historio oni povas diri, ke Antaŭpomerio estas proksimume tiu parto de Pomerio, oriente de Odro, kiu post la Vestfalia Paco venis sub svedan regon, nomata Sveda Pomerio.

Geografio

La regionon karakterizas antaŭ ĉio la bordo de la Balta maro. Tipa estas la tiel nomata "duobla bordo", kreita de lagunoj en tre specifa formo "Bodden". En Antaŭpomeranio troviĝas la du plej grandaj insuloj de Germanio: Rügen kaj Usedom. La lasta estas politike dividita inter Pollando kaj Germanio.
La plej granda enlanda lago estas la Lago de Kummerow. En la regiono situas du naciaj naturparkoj:
Vorpommersche Boddenlandschaft kaj Jasmund.


Retaj ligiloj

greke turismaj paĝoj pri Antaŭpomerio en la germana, angla, finna, hispana, pola, rusa kaj sveda lingvoj. greke "Ostseeland" - turismaj paĝoj pri la regiono de Germanio ĉe la Balta Maro (en la germana, angla kaj pola lingvoj) greke historiaj fotoj pri Antaŭpomerio (paĝoj en la germana lingvo)