Korsiko: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Silĉjo (diskuto | kontribuoj) →Regado de Pasquale Paoli (1735-1769): + franca Korsiko |
Silĉjo (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 100: | Linio 100: | ||
* [[807]]: [[Islamo|islamanoj]] el [[Hispanio]] enstormas; ili estas elpuŝitaj de Burĉardo, [[konestablo]] sendita de Karolo la Granda; ŝipbatalo okazas ĉirkaŭ [[Porto-Vecchio]] kostante dektri ŝipojn kaj miloj da mortintoj al la invadantoj |
* [[807]]: [[Islamo|islamanoj]] el [[Hispanio]] enstormas; ili estas elpuŝitaj de Burĉardo, [[konestablo]] sendita de Karolo la Granda; ŝipbatalo okazas ĉirkaŭ [[Porto-Vecchio]] kostante dektri ŝipojn kaj miloj da mortintoj al la invadantoj |
||
* [[809]]: laŭ la [[Analoj de Sankta Berteno]], la "Maŭroj, el Hispanio, invadas Korsikon kaj dum la paska sabato detruas civiton, kie ili lasas pluvivi nur ĝian episkopon kaj kelkajn gemaljunulojn kaj gekriplulojn". Tiu civito povus esti Aleria |
* [[809]]: laŭ la [[Analoj de Sankta Berteno]], la "Maŭroj, el Hispanio, invadas Korsikon kaj dum la paska sabato detruas civiton, kie ili lasas pluvivi nur ĝian episkopon kaj kelkajn gemaljunulojn kaj gekriplulojn". Tiu civito povus esti Aleria |
||
* [[825]]: la [[Franka imperio|franka imperiestro]] [[Ludoviko la 1-a (Francio)|Ludoviko la Pia]], |
* [[825]]: la [[Franka imperio|franka imperiestro]] [[Ludoviko la 1-a (Francio)|Ludoviko la Pia]], unu el la filoj de Karolo la Granda, sendas en Korsikon sian filon [[Lotaro la 1-a (Franka Regno)|Lotaron]], kaj poste en [[828]] la grafon de Toskanio [[Bonifaco la 2-a (Toskanio)|Bonifacon la 2-an]], por forpeli la Maŭrojn el tie; tiu-ĉi, post la rekonkerado de la preskaŭan tuton da la insulo, pelas la Maŭrojn ĝis en Afriko; li fondas urbon [[Bonifacio (Korsiko)|Bonifacio]]-n en [[830]] |
||
* [[1014]]: la Saracenoj de reĝo (aŭ ĉefo) Abu Hosejn Mogehid enstormas lastfoje kaj ilin venkas [[Pizo|piza]]-[[Ĝenovo|ĝenova]] floto |
* [[1014]]: la Saracenoj de reĝo (aŭ ĉefo) Abu Hosejn Mogehid enstormas lastfoje kaj ilin venkas [[Pizo|piza]]-[[Ĝenovo|ĝenova]] floto |
||
Kiel registrite je 20:18, 1 mar. 2010
Korsiko (franclingve Corse [kors], korsike Corsica [korsika]) estas la tria plej granda insulo en okcidenta Mediteraneo. Ĝi troviĝas norde de la insulo Sardio kaj okcidente Italio.
Korsiko estas unu el 26 francaj regionoj kiu konsistas el du departementoj: Corse-du-Sud, Haute-Corse. Sed striktsignife ĝia laŭleĝa statuto estas "Teritoria Kolektivejo", t.e. Korsiko profitas je pli gravaj instancoj ol aliaj francaj regionoj. Kvankam aparta de kontinento per Ĝenova Golfo, ĝi apartenas metropolan Francion.
- Areo: 8 680 km²
- Loĝantaro : 260 196 (1999)
Urboj
Ĉefaj urboj:
- Ajaccio (korsiklingve Aiacciu), la regiona ĉefurbo
- Bastia
- Corte (korsiklingve Corti)
- Sartène (korsiklingve Sartè)
- Calvi (korsiklingve Calvi)
Aliaj gravaj urboj:
- Insulo-Rufa (franclingve L'Ile-Rousse kaj korsiklingve Isula-Rossa)
- Porto-Vecchio (franclingve Porto-Vecchio kaj korsiklingve Portivechju)
- Bonifacio (korslingve Bunifaziu)
- Sankta-Florento (franclingve Saint-Florent kaj korsiklingve San-Fiurenzu)
- Propriano (korsiklingve Pruprià)
- Aleria
Geografio
Korsiko troviĝas 200 km sudoriente de Bordo Lazura (franca suda bordo) kaj 80 km okcidente el Toskanio kaj el Latio. Ĝi estas norde de Sardio, aparta per la Markolo de Bonifacio. Korsika surfacampleksas 8722 km² kaj mezuras 83 km de okcidento al oriento kaj 183 km de nordo al sudo.
La antikvaj Grekoj nomis la insulon "Kallisté" [kaliste] signifante "la plej bela" kaj hodiaŭ la turistaj broŝuroj diras ke Korsika estas "la Bela Insulo". Tiaj nomoj originas de ĝiaj belegaj pejzaĝoj. Korsiko havas 1000 km da marbordoj, de kiuj 300 km estas sabloplaĝoj.
Sed la plej speciala korsika karakterizo estas la montaro. Korsiko diriĝas esti "monto en la maro". Ĝia alteco averaĝas 568 m kaj kulminas je 2710 m ĉe Monte Cintu. Pli ol 50 pintoj transpasas 2000 m da alteco kaj neĝo restadas sur ili ĝis la printempo.
Geologio
Korsiko disiĝas je kvar morfologiaj zonoj:
- Hercina aŭ kristala Korsiko estas kristala bazo, kiu kovras la du sudokcidentajn trionojn de la insulo (okcidente el Calvi-Solenzara linio). Ĝiaj ĉefaj ŝtonoj estas plutaj kaj vulkanodevenaj (ekz-e granito, bazalto, ktp). Ĝia spino etendiĝas de nordo (Monte Cintu, 2710 m) al sudo (Pintoj de Bavella aŭ Punte di Bavella, 1218 m), tra la plej altaj montoj, kiuj alternas je kvar montpasejoj (Bocca di Verghju, Bocca di Vizzavona, Bocca di Verde kaj Bocca di Bavella). La deklivoj estas krutaj okcidente kaj falas direkte en la maron (ekz-e ĉe la Golfetoj de Piana aŭ Calanche di Piana). Kontraŭe la montaro deklivas malkrute oriente. Multaj valoj profiliĝas orte je la ĉefa spino.
- Alpa aŭ ŝista Korsiko estas montara bazo, kiu kovras la nordorientan kvaronon de la insulo. Ĝia ĉefa ŝtono estas la ŝisto. Ĝi konsistas el Korsika Kabo kaj la Castaniccia (korslingve por "la kaŝtanarbaro"); ambaŭ masivoj estas disigitaj per la interkrutejo de Lancone kaj la valo de Golo. La ĉefa spino direktiĝas de nordo al sudo, tra altaj montoj (ekz-e Monte Stellu, 1307 m, aŭ Monte San Petrone, 1766 m) kaj montpasejoj (ekz-e Bocca di Teghime, Bocca San Stefanu aŭ Bocca di u Pratu). Multaj valoj tranĉas la deklivojn orte je la ĉefa spino.
- La centrala kaviĝo estas la limo inter alpa Korsiko kaj kristala Korsiko. Tia montsulko konsistas sude el la valo de Tavinjano (Tavignanu) kaj okcidente el la kaviĝo de Corte kaj la oriento de Balagne (Balagna) ĉirkaŭ Insulo-Rufa.
- Tri ebenaĵoj kaj altebenaĵoj konsistas el mola grunda materialo. La dezerto de Agriates (Agriate), inter Sankta-Florento kaj Balagne, kaj la ebenaĵo de Bonifacio, inter Bonifacio kaj la Pintoj de Bavella, estas formitaj el kalko kaj el grejso. La orienta ebenaĵo, kiu etendiĝas de Bastia ĝis Porto-Vecchio, konsistas el maraj konglomeroj kaj rivierdevenaj aluvioj. Sur ĝi troviĝas multaj lagetoj.
Klimato
Pro ĝiaj specialaj karakterizoj, Korsiko profitas je varia klimato. La sunbrilo daŭras longatempe (pli ol 2500 horoj da suno ĉiujare). La pluvioj ŝprucigas abunde Korsiko. La marbordojn kaj la malaltajn valojn kovras mediteranea klimato (mildaj vintroj kaj varmegaj senpluvaj someroj). Pli altaj montaroj spertas montaran klimaton (varmetaj someroj, malvarmaj vintroj kun multa pluvio kaj neĝo).
Ventoj respondecas abundajn pluvoprecipitadojn:
- La Libecciu, sudokcidenten, kaj la Mistralo (Maestrale), nordokcidenten, estas malkvietaj kaj somere sekaj. Sed aŭtone kaj printempe ili kunportas pluvion, kiu falas sur la plej altaj masivoj.
- La Tramuntana, norden aŭ nordokcidenten, blovas vintre malvarme kaj malkviete. Ĝi kunportas pluvion kaj neĝon.
- La Grecala, orienten aŭ sudorienten, tipiĝas de la Tirena Maro. La Siroko, suden, originas de Nordafriko kaj kunportas saharajn sablajn polvojn. Ambaŭ ventoj blovas varmete kaj malseke. Ili alportas pluviojn al la orienta ebenaĵo.
Kontraŭe, la dezerto de Agriates kaj la altebenaĵo de Bonifacio estas preskaŭ senpluvaj.
Hidrografio
En Korsiko multaj riveroj fluas de montaroj. La flua reĝimo kapricas laŭ la pluvoj kaj do laŭ la sezonoj. Sur la okcidenta montoflanko la riveroj deklivas krute de pintoj al maro kaj orte je bordoj t.e. de oriento al okcidento. Sur la orienta montoflanko la riveroj ĝenerale fluas pli kviete kaj pli longe. Sed riveraltiĝoj revenas ĉiujare sur ambaŭ flankoj pro la torenta reĝimo. Ĉefe someraj montaraj ŝtormoj initiatas tiujn, kiuj tro ofte kaŭzas dronmortigojn.
Ĉefaj riveroj:
- La Golo (u Golu), kiu fluas oriente de norda monto (la Paglia-Orba, 2500 m) al sudo el Bastia tra la centrala kaviĝo (totala longo: 85 km).
- La Tavinjano (Tavignanu), kiu komenciĝas en la Lago de Nino (1750 m), fluas oriente ĝis Aleria en la orienta ebenaĵo, tra Korto, kie kuniĝas kun ĉefa branĉriviero, la Restonica (totala longo: 58 km).
Ceteraj rivieroj estas: la Taravu, la Rizzanese, la Liamone, la Fiumorbu, ktp.
Multajn lagojn Korsiko ŝirmas. En altaj masivoj estas lagetoj glaciejaj, ekz-e la Lago de Nino (Ninu), la Lago de Melo (Melu) aŭ la Lago de Capitello (Capitellu). Kelkaj artefaritaj baraĵolagoj estis kreataj por elektron produkti. Krome tri relative vastaj lagunoj etendiĝas en la orienta ebenaĵo:
- La Laguno de Biguglia, sude de Bastia, kiu mezuras 11 km de nordo al sudo kaj 2,5 km larĝe; la lago laŭestas tre proksime el la maro (malpli ol 1 km) kaj gastigas naturan parkon, kie vivas multajn birdojn, fiŝojn kaj plantojn.
- La Laguno de Diane (Diana) kaj la Laguno de Urbino (Urbinu), proksime el Alerio, kiuj servas por fiŝa kaj konkaĵa bredado.
Historio
Prahistorio
- ekde -10000 : homoj vizitas la insulon
- c. -6500 : homoj ĉeestas sur la tuta insulo, lasante postsignojn (el la Kabo Korsika ĝis Bonifacio)
- -5000 : la pra-korsika civilizacio komencas
- -1500/-1300 : la civilizacio de la Torreanoj komencas ; ili konstruas menhirajn statuojn kaj turojn
Antikva epoko
- -565 : la Foceanoj fondas Alalia-n, la "salan civiton" (la nunan Aleria-n)
- -535 : post longdaŭra ŝipbatalo, dum kio la Foceanoj perdas ĉirkaŭ sesdek da siaj ŝipoj, la Etruskoj el Toskanio alianciĝitaj al la Kartaganoj elpelas la Grekojn ; tiu batalo signas la kolapson de la focea marimperio
- -453 : la Sirakuzanoj el Sicilio, kondukitaj de Gelono, elpuŝas la Etruskojn. La Sirakuza admiralo Apelles fondas urbon nomatan Syracusenus Portus (nunan Porto-Vecchio-n)
- -384 : Denizo 1-a, tirano de Sirakuzo kaj posteulo de Gelono, decidas neniigi la pretendon de Punikoj sur la tuta Tirena maro. Por tio, li okupacigas la malgrandajn insulojn, la gravajn lokojn de la orienta bordo kaj igas el Syracusenus Portus antaŭiĝitan bazon, kiun li uzas por prigardi la ĉirkaŭajn regionojn
- -280 : la Kartaganoj, subtenitaj de torreanoj dungosoldatoj servante en la armeaj rangoj jam de la 5-a jarcento a.K., forpelas la Sirakuzanojn
- -259 : sekve al decido farita antaŭ kvin jaroj, je la eko de la Unua Punika Milito, la Romianoj entreprenas la konkeraĵon de Korsiko; ekkondukante gravan ŝiparon, Publius Cornelius Scipio, alinome Skipio Afrika, nokte kaptas Alalia-n; tiu-epoke ŝajnus, ke la civito estis libera, priloĝata ambaŭ de Etruskoj kaj de Kartaganoj. Skipio ĝin bruligas kaj renomas ĝin Aleria
- -238 : Tiberius Sempronius Gracchus kondukas duan romian ekspedicion; Korsiko kaj Sardio estas kuniĝitaj por krei la romian provincon de Corsica et Sardinia
- -235 : Spurius Carvilius Maximus direktas kvinan ekspedicion el Romio kontraŭ Korsiko
- -232 : la Romiaj Kronikoj citas junan Romianon nomatan Cristino-n, kiel tiu, kiu donis la venkon al Carvilius
- -227 : sekve de nova ribelo, Romio konsentas al Korsiko provincan reĝimon kune kun la "rajtoj de la latinaj popoloj"
- -162 : la "Romia paco" komencas post unu jarcento da milito kaj dudeko da ekspedicioj
- -105 : Mariana estas fondita ĉe la sudo de la nun Bastia
Alta Mezepoko
- 455: la romia okupacio finas kaj la Vandaloj de reĝo Genseriko invadas Korsikon, post la konkerado de Romia Afriko; la unuaj epidemioj de malario okazas
- 534: la bizancaj trupoj de generalo Belisario, konkeranto de la afrika vandala reĝujo, forpelas la Vandalojn
- 550: la Ostrogotoj el Italujo de reĝo Totila, militante kontraŭ Bizancio, enstormas plurfoje en la insulon
- 590: la papo Gregorio la Granda intermetas sin kaŭze de la bizancaj rabaĵoj
- 704: la saracenaj piratoj unuafoje enstormas
- 725: Lombardoj el Italujo de reĝo Liutprando invadas Korsikon
- 771: naskiĝas legendo de la romia princo Ugo Colonna, sendita sur la insulo de papo Stefano la 3-a kun mil piedsoldatoj kaj ducent rajdosoldatoj, kiu elpelas la Saracenojn de "reĝo Negolone" post tridek jaroj da luktado
- 774: la reĝo de la Frankoj, Karolo la Granda, iĝita reĝo de la Lombardoj, cedas Korsikon al Papaj Ŝtatoj
- 806: la Saracenoj enstormas denove : le invaduloj estas forpelitaj per floto sendita de reĝo Pipino de Italio, unu el la filoj de Karolo la Granda, iĝita en 800, imperiestro de Okcidento
- 807: islamanoj el Hispanio enstormas; ili estas elpuŝitaj de Burĉardo, konestablo sendita de Karolo la Granda; ŝipbatalo okazas ĉirkaŭ Porto-Vecchio kostante dektri ŝipojn kaj miloj da mortintoj al la invadantoj
- 809: laŭ la Analoj de Sankta Berteno, la "Maŭroj, el Hispanio, invadas Korsikon kaj dum la paska sabato detruas civiton, kie ili lasas pluvivi nur ĝian episkopon kaj kelkajn gemaljunulojn kaj gekriplulojn". Tiu civito povus esti Aleria
- 825: la franka imperiestro Ludoviko la Pia, unu el la filoj de Karolo la Granda, sendas en Korsikon sian filon Lotaron, kaj poste en 828 la grafon de Toskanio Bonifacon la 2-an, por forpeli la Maŭrojn el tie; tiu-ĉi, post la rekonkerado de la preskaŭan tuton da la insulo, pelas la Maŭrojn ĝis en Afriko; li fondas urbon Bonifacio-n en 830
- 1014: la Saracenoj de reĝo (aŭ ĉefo) Abu Hosejn Mogehid enstormas lastfoje kaj ilin venkas piza-ĝenova floto
Regado de Pizo, de Aragono kaj de Ĝenovo
- 1077: Gregorio la 7-a konfidas administradon de Korsiko al episkopo de Pizo
- 1133: la korsikaj episkopujoj estas apartigitaj en du grupojn (unu por Ĝenovo kaj la alia por Pizo)
- 1195: Ĝenovo establiĝas ĉe Bonifacio
- 1268: Ĝenovo establiĝas ĉe Calvi
- 1284: Ĝenovo venkas Pizon dum la ŝipbatalo de Meloria; Korsiko iĝas la proprietaĵo de Ĝenovo, kiu iĝas superreganta en Mediteraneo; Pizo estas evikciita
- 1297: papo Bonifaco la 8-a kreas la Reĝlando de Sardio kaj Korsiko, koncesiita kiel feŭda regiono al Kronlando de Aragono
- 1363: la Ghjuvannali, kunfratejo laudegante ne-perforton, estas persekutitaj kaj ekstermitaj, rezultigante al 20 000 homoj ekskomunikitaj kaj buĉitaj
- 1383: Ĝenovo fondas Bastia-n
- 1401: la grafo de Korsiko Arrigo della Rocca mortas; lia filo aliĝas la partion Ĝenovan
- 1405: Vincentello de Istrio, subtenata de Aragono, estas elektita grafo de Korsiko ĉe Biguglia
- 1418: Vincentello de Istrio venkas decidige la ĝenovan armeon apud Biguglia; Aragona estreco nomumas lin vicreĝon
- 1420: la reĝo Alfonso la 5-a de Aragono intervenas kun sia ŝiparo por siegi kontraŭ Bonifacio
- 1434: la grafo kaj vicreĝo de Korsiko Vincentello de Istrio estas kapdetranĉita en Ĝenovo
- 1511: la lasta regnestra nobelo de la Rocca, Rinuccio della Rocca, mortas; la tuta insulo pasas sub la rekta potenco de Ĝenovo
- 1515: la lasta grafo de Korsiko, Giovan Paolo de Leca, mortas ekzilite en Romo
- 1526: periodo de pestepidemio komencas kaj daŭras kvar jaroj
- 1551: Sampiero Corso okupas Korsikon kun la Turkoj komisie de Francio
- 1559: per la traktato de Le Cateau-Cambrésis, Korsiko estas redonita al Ĝenovo
- 1594: la unua historio de Korsiko estas publikigata
- 1725: naskiĝas Pasquale Paoli
- 1729: la Korsikanoj ekribelas sekve al malbonaj rikoltoj kaj al novaj impostoj
- 1730: en decembro okazas la Asembleo de Sankta-Pankraco; Korsiko deklaras sin mem sendependa
- 1731: la imperiaj trupoj alvenas en Korsikon pro peto de Ĝenovo
- 1732: estas deklarita la paco de Corte, kiu ne estos respektata
Regado de Pasquale Paoli (1735-1769)
- 1735: je la 30-a de januaro, la Asembleo de Orezza deklaras sendependecon
- 1735: la unua korsika konstitucio estas subskribita
- 1736: aventuristo Teodoro de Neuhoff iĝas "reĝo de la Korsikanoj"
- 1737: Francio kaj Republiko de Ĝenovo subskribas konvencio de Versailles
- 1738: la Francoj unue intervenas
- 1747: la Francoj due intervenas
- 1755: je la 14-a de julio, la Asembleo de Sant'Antone di a Casabianca proklamas Pasquale Paoli kiel "generalo de la Nacio"; komencas sendependeco
- 1755: la dua korsika konstitucio estas subskribita, en kiu Pasquale Paoli difinas "la rajton de la popoloj disponi pri sin mem3
- 1765: malfermiĝas la Universitato de Korsiko en Corte
Franca Korsiko
- 1768: je la 15-a de majo per la traktato de Versailles Ĝenovo cedas Korsikon al Francio
- 1768: je la 9-a de oktobro, la trupoj de Pasquale Paoli forfurigas la francan armeon ĉe Borgo
- 1769: je la 8-a de majo, la trupoj de Pasquale Paoli malvenkas la batalon de Ponte Novu, kaj Korsiko iĝas franca
- 1769: je la 13-a de junio, Pasquale Paoli eliras el Korsiko al Britio
- 1769: je la 15-a de aŭgusto, Napoléon Bonaparte naskiĝis en Ajaccio
- 1769: Ludoviko la 15-a fermas la Universitato de Corte
- 1789: Nacia Asembleo dekretas, ke “Korsiko estas parto de Francio”
- 1790: la departemento Korsiko estas kreita kun Bastia kiel ĉefurbo
- 1793: Korsiko estas dupartigita departementoj Liamone kaj Golo
- 1794: Angla-Korsika regno estabiĝas
- 1796: la francaj trupoj rekaptas insulo, kiun la Britoj malokupas
- 1796: Korsiko enhavas 150 000 loĝantojn
- 1805: dekreto rajtigas prokaston por uzo de franca lingvo en la publikaj aktoj en Korsiko, regiono itala-parolanta ĝis 1858
- 1807: Pasquale Paoli mortas
- 1811: la departemento Korsiko estas rekreata sed Ajaccio ĉefurbas
- 1821: Napoléon Bonaparte mortas sur insulo Sankta Heleno
- 1840: skribisto Prosper Mérimée vojaĝas en Korsikon
Famaj korsikanoj
- Napoléon Bonaparte, (1769, 1821), kiu fariĝis franca imperiestro sub nomo Napoleono la 1a (1801 - 1815).
- Tino Rossi, (1907 - 1983), belkantisto.
Vidu ankaŭ
Ŝablono:Il Korsika lingvo Ŝablono:Il Vendeto